Saluton.
Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Sci…>
kaj Jara buĝeto
<https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpT…>)
membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la
aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun
Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka
Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo
pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de
procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la
situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane
venos post pliklarigoj flanke de UEA.
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
- Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn
pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
- Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
- Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al UEA
-
- Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al TEJO
- Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Sekcion
- Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Asocion
(Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en tiu ĉi retpoŝta fadeno.
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j),
nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu
al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
- ni klare montros nian subtenon al la Esperanta komunumo
- ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence
ankaŭ de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
- ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple pri
subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
- en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por niaj
agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
- ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se ni
aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de la
plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
- ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de
Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas
buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj
membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Kara, de Vikimedio EO / Esperanto kaj Libera Scio ni deziras al vi feliĉan
novan jaron 2022! Ĝi estu pli plaĉa ol la antaŭa!
[image: vmeo pf 2022 eta.jpg]
En 2021 ni denove plialtkvalitigis nian agadon kaj faris ĝin iom pli
daŭropova. En 2022 ni pli fokusiĝos al plia disdivido de laboro, tiel ke ĝi
povu esti vere daŭropova kaj ni altkvalite agadu dum longa tempo. Kaj, se
ni bonŝancos, ni faros plurajn grandajn saltojn 😉
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
VikiFesto 2021 - la festo de 20-jariĝo de la Esperanta Vikipedio -
komenciĝos *hodiaŭ je 15:00 UTK*, do jam post malpli ol 2 horoj!
Se vi ankoraŭ ne aliĝis, venu al la oficiala retejo kaj aliĝu tuj -
https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Tie vi trovos ankaŭ informojn kiel partopreni kaj plenan programon.
Ĝuu la feston!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
*Por Oktobro 2021, sub aŭspicio de la Amerika komisiono de UEA, ni invitas
vin konkursi kun ni en la Vikipedio kaj Vikivojaĝo pri Ameriko! Vi helpos
al strategie gravaj projektoj kaj ankaŭ valoraj premioj atendas vin!*
- https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021
Ni daŭrigas la "tradicion" (aparte forte en tiu ĉi jaro), kiam dum plena
monato ni fokusiĝas pri specifa temo kaj laboras pri ĝi en Esperantaj
Vikimediaj projektoj - ĉi foje pri la superkontinento Ameriko (Suda,
Centra, Norda, proksimaj insuloj).
La Amerika komisiono de UEA honorigis nin per sia aŭspicio - kaj ni tre
ĝojas kaj dankas pro tiu ĉi agnosko!
Ĉi-foje ni aparte fokusiĝas pri Vikivojaĝo - nova, ankoraŭ malmulte konata
frato de Vikipedio, kie vi trovas turismajn gvidilojn pri diversaj lokoj
sur (kaj ekster de :) Tero. Sed pro sia noveco ĝi ankoraŭ bezonas plurajn
helpajn manojn!
Imagu, ke vi veturas al Esperanta renkontiĝo kaj por plani vian tutan
vojaĝon plene sufiĉas informoj en Esperanto. Se organizantoj de eventoj
faras elstaran laboron, tio eblas, sed ili kutime havas ankaŭ amason de
alia laboro. Tie venas oportuno por ni - vikimedianoj!
La absoluta bazo por agrable kaj sekure vojaĝi estas informoj pri *lando,
urbo kaj lingvo*. Kiam ni faros tiujn artikolojn en Vikivojaĝo por eĉ nur
ĉiuj landoj kie ofte okazas Esperantaj renkontiĝoj, tio jam signife
plialtigos valoron de Vikivojaĝo por Esperantistaj vojaĝantoj!
Kaj ni jam traktas kun diversaj organizoj inlkudon de lokoj de ties
renkontiĝoj al la konkurso!
Konklude, *dum Oktobro 2021 verku pri Ameriko, precipe en Vikivojaĝo, aliĝu
al la konkurso kaj venku ;-)*
- https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Saluton!
La Esperanta Vikipedio estis fondita antaŭ 20 jaroj, do ĉi-jare ni festas
rondan "naskiĝtagon"!
Resumo: Senpage aliĝu ĉe https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Kaj ni volas festi ĝin kun vi! La organizo Esperanto kaj Libera Scio /
Vikimedio EO tial organizas *VikiFeston* por la *18-a de Decembro 2021*, do
jam tre baldaŭ!
La festo estos *virtuala* (por ebligi tutmondan partoprenon) kaj *senpaga*
(kvankam ni instigas al donacoj ;). Ankoraŭ vi povas proponi programeron
(aparte se ĝi estas festa / amuza)! La festo okazas kun la subtitolo “*Preter
20 jaroj de la Esperanta Vikipedio*“, do ĝi temos ankaŭ pri aliaj projektoj
kaj estonteco.
Aliĝu tuj senpage por povi partopreni!
https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>