Saluton!
Ni, ELiSo, havas 1 lokon por partopreno en la pinta renkontiĝo de la
Vikimedia movado (kiu okazos fine de Marto 2019). Registriĝi ni povas ĝis
la 17a de Decembro 2017.
Nia partoprenanto
- bone konu ELiSo kaj nian laboron,
- interesiĝu pri tutmovada mastrumado kaj la strategia procezo,
- kapablu bone aktive partopreni en grupaj diskutoj.
Vidu pli ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Summit_2019
Ĉu tio validas por vi? Skribu al tiu ĉi listo ĝis la 25a de Novembro
(enkalkulante). Poste ni elektos la reprezentonton.
Jen pliaj detaloj pri la renkontiĝo:
La Vikimedia Pintkunveno (angle "Wikimedia Summit", antaŭe "Vikimedia
konferenco" kaj pli antaŭe "Renkontiĝo de landaj asocioj") estas la plej
alta renkontiĝo de la organizita parto de la vikimedia movado. Nun ŝanĝiĝis
ĝia celaro kaj sekve ankaŭ formo. Nove ĝi celos al:
- pliprogresigo kaj partoprenigo en la strategia procezo
- tutmovada mastrumado je alta nivelo (do ellaso de plejparto de detaloj)
Hodiaŭ mi partoprenis en klariga voko kun la organizanto. Li atentigis, ke
la programo estos kreota post kiam homoj registriĝos (kaj surbaze de tio).
Sed klaras, ke la formo de la programo estos precipe grupa diskutado,
"konstanta fluo de informetoj" kaj *ne* kutimaj 1-horaj prelegoj. Ankaŭ,
kutima lernado per sesioj ne estas planata (ĝi estas ŝovita al regionaj kaj
fakaj vikimediaj renkontiĝoj - laŭ mi sufiĉe bona decido!)
Aldone, nia reprezentanto havos ŝancon partopreni en "Lernaj tagoj" post la
ĉefa kunveno. Ĝi celas "trejni treniston", vidu detalojn ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Learning_and_Evaluation/News/Training_of_Tr…
Mi atentigas, ke tiuj, kiuj registriĝos frue havos pli altan ŝancon
partorpeni! Bona kialo por nia frua registriĝo!
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton.
Ĉiujare (jam 4an fojon) la Fondaĵo Vikimedio demandas pri dezirataj
teĥnikaĵoj por aktivaj vikimedianoj. Diversaj vikimedianoj faras siajn
proponojn kaj ĉiu aktiva vikimediano povas voĉdoni por ili. La 10 plej
subtenitaj ideoj estos prilaboritaj.
Nun ni estas en voĉdona fazo, do vi havas ŝancon subteni teĥnikaĵojn, pri
kiuj vi kredas, ke ili plej subtenos atingon de celoj de nia movado. Venu
kaj voĉdonu ĉe:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Community_Wishlist_Survey_2019/eo
Amike
KuboF Hromoslav