Hello ELiSo!
Zack here from the Wikimedia Foundation.
I’m emailing you because we are in the final weeks of Wikimedia community
feedback on a brand proposal [1] and I wanted to make sure we had thoughts
from you and your affiliate.
If you are just hearing about this discussion, allow me to offer a quick
recap:
-
The Wikimedia Movement’s shared goals outline an ambitious outreach
target for 2030: “anyone who shares our vision will be able to join us” [2]
-
In 2018, the Foundation’s Communications team began a strategic review
of the Wikimedia brand system to assess how well it works and what could be
improved to reach the 2030 goals, specifically to simplify the invitation
for new people to join us [3]
-
The resulting research showed that Wikimedia is a confusing name that
very few internet users understand, while Wikipedia has massive (80%+)
awareness in Europe + North America and is fast growing in emerging
internet regions [4]
-
The research also produced a strategic proposal: adopt Wikipedia as our
Movement’s central brand, expanding its definition and linking the project
ecosystem around this most visible/popular project
It’s a big topic, but this is not the final point of discussion. Instead,
we are collecting community feedback to deliver a report to the Board of
Trustees at the end of May. The report will summarize risks, concerns,
needs, and opportunities in changing our branding.
Your feedback is valuable to us and we hope you will decide to participate
in the process. You can
-
Share thoughts on the project’s Community review talk page [5]
-
Or send thoughts via email: brandproject(a)wikimedia.org
Please feel free to reach out if you have any additional questions or would
like to coordinate a session.
Yours,
-
Zack
[1]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Communications/Wikimedia_brands/2030_resear…
[2]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/Direction
[3]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Communications/Wikimedia_brands/2030_resear…
[4]
https://wikimediafoundation.org/2019/02/07/how-does-the-world-see-wikimedia…
[5
https://meta.wikimedia.org/wiki/Talk:Communications/Wikimedia_brands/2030_r…
--
Zack McCune (he/him)
Senior Global Brand Manager
Wikimedia Foundation <https://wikimediafoundation.org/>
Saluton.
Ĉu vi planas partopreni UK-n 19 en Lahtio kaj ŝatas prezenti ELiSo-n dum
Movada Foiro? Temas pri prezentado en budo dum 1 vespero. Pliaj detaloj en
la plusendita mesaĝo sube.
Se vi volas partopreni, bonvolu informi en tiu ĉi dissendolisto por ke ni
ĉiuj sciu.
Amike
KuboF Hromoslav
---------- Forwarded message ---------
From: lowenstein, anna <anna.lowenstein(a)esperanto.org>
Date: št, 7. mar 2019 23:01
Subject: Movada Foiro - Fakaj asocioj G-M
To:
Se vi ne povas legi la supersignojn, bonvolu malfermi la aldonajhon.
*14-a Movada Foiro dum la UK en Lahtio*
*GRAVE:* Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj
Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian
agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi
rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia
agado kaj simile.
*Dato* *de la Movada Foiro en Lahtio:* sabato, la 20-a de julio 2019.
*Ejo:* La Movada Foiro okazos tuj antaŭ la ĉefa kongresejo. Se la vetero ne
estos taŭga, ĝi okazos interne, sed pri tio ni povos informi nur kelkajn
tagojn anticipe.
*Komencohoro: *19h00. Ekspoziciantoj prefere venu je 18h30 por aranĝi siajn
tablojn.
*Financaj kondiĉoj:*
- Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
- Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn,
donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
- Partoprenantoj *ne* rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn
(krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo.
Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la
Libroservo.
*Renovigo de la Movada Foiro:*
Oftaj kongresanoj rimarkas tion, se la samaj informmaterialoj reaperadas en
la Movada Foiro ĉiujare. Prenu tion en konsideron, kiam vi pretigas vian
ekspozicion!
*Elektro kaj retaliro: *
Espereble la Movada Foiro okazos ekster la kongresejo, sed tiuokaze ne
estos elektro kaj interreto. Tial, se vi volos montri filmetojn aŭ aliajn
materialojn per komputilo, ni rekomendas ke vi elŝutu ilin anticipe, por ke
ili estu disponeblaj eĉ sen retaliro.
*Konfirmo de mendoj:*
Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.
Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.
Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la
organizantoj.
- Nomo de asocio:
- Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:
- Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.
1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada
Foiro.
2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.
3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu
reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.
Bonvolu resendi ĉi tiun respondilon rete aŭ poŝte al:
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
0794 313 7891
anna.lowenstein(a)esperanto.org
Salutojn gekarajn,
Mi ĵus revenis el Eŭropo, kie mi ĉeestis la konferencon Summit kaj poste
Wiki+Education, pro tio mi ne havis multe da tempo por komuniki al vi la
plejajn gravaĵojn diskutitaj dum la Summit.
Pri la elekto de estratanoj de VMF, kiel eble vi jam scias, ĝis nun nur
ĉapitroj kaj temaj organizoj rajtis elekti ilin, tamen ĉi jare oni decidis
inkludi al uzantgrupojn en la voĉdonado. ELiSo, kiel uzantgrupo, do rajtas
voĉdoni en ĉi tiu grava okazaĵo.
*Grupo ĉe Telegram: *
Por faciligi la komunikadon inter la membroj de la uzantgrupoj kaj solvi
dubojn pri la elektado, oni malfermis grupon ĉe Telegram, ĉiuj estas
bonvenaj partopreni ĝin, ne nur la reprezentantoj de la uzantgrupoj. Jen la
ligilo: https://t.me/joinchat/Ee0ANBOp0AuT48mFpNweqg
*Rezolucio pri la estraranoj elektitaj de la filioj de VMF*
La rezolucio pri la elektado estas ĉi tie
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/Resolution_2…>
La plej gravaj aferoj kiujn pritraktas la rezolucio estas:
* *Ekde la 15-an ĝis la 30-an de aprilo*, oni povas kandidatiĝi por esti
estrarano de VMF nome de la filioj (Ĉapitroj, Temaj organizoj, kaj ĉi-foje
Uzantgrupoj ankaŭ)
* Revizio de la kandidatiĝoj kaj prezentado de kandidatoj al la komunumo,
okazos de la 1-an ĝis la 7-an de majo
* Voĉdonado okazos de la 8-an ĝis la 31-an de majo
* La finaj rezultoj estus pretaj je fino de junio
* *Egale gravos la voĉoj de ĉiuj filioj*, tio estas, la voĉoj de ĉapitroj
estos ekzakte valoraj ol tiuj de uzantgrupoj.
*Nur unu persono el ĉiu filio rajtas doni la voĉon, nia kaze, la persono
kiu havas tiun respondecon estas *MI, *tio estis decidita post mesaĝado kun
Erica Litrenta el VMF kaj post la aprobo de KuboF kaj Marek, kiuj ĝis tiam
estis la reprezentantoj de ELiSo antaŭ VMF kaj tial havis rajton voĉdoni
nome de ELiSo.
*Kandidatiĝo*
Se vi volas kandidatiĝi, estas gvidlinio pri kian profilon devas havi ebla
kandidato, vi povas legi pli ĉi tie
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019/Call_fo…>
:
*Estraro*
Plia informo pri la estraro troviĝas jene:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019
Mi scias ke eble ne ĉio estas ankoraŭ klara, do se vi havas dubon, nepre
kontaktu min kaj mi provos solvi ĝin kiel eble plej bone.
--
*Remus*
*Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
ValleSantiago de Cali, Colombia*
Saluton.
Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn
najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial estis komence de Aprilo lanĉita
la konkurso *VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019* - samtempe *en
Vikipedio <https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>
kaj en Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*.
Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel
helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ
gajni interesajn premiojn!
La konkursa parto daŭras *ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK*. La 5 venkontoj
gajnos donackartojn valorajn *20-100 eŭrojn* kaj 4 ankaŭ *abonon de
Vinilkosmo* kun (ne nur) Esperanta muziko. Vinilkosmo subtenis la konkurson
per kelkaj aldonaj abonoj - dankon!
Temas jam pri 3a edicio de la konkurso en Esperanta Vikipedio. Kompare kun
la antaŭaj jaroj estas precipe 2 gravaj ŝanĝoj:
- la konkurso okazas *ankaŭ en la Esperanta Vikivojaĝo*, nova projekto
kun turismaj gvidiloj - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie
gajnas 2-oble pli multajn poentojn (poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝo
sumiĝas)
- vi povas konkursi nur per artikoloj, kiuj *temas ne pri via lando*
(do, artikoloj pri propra lando estas malpermesataj) - tio por subteni
ekkonon de aliaj kulturoj
Do jen venu, helpu kaj aldone eĉ gajnu en
- *Vikipedio
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*
- *Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*
Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio