Saluton.
Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Sci…>
kaj Jara buĝeto
<https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpT…>)
membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la
aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun
Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka
Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo
pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de
procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la
situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane
venos post pliklarigoj flanke de UEA.
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
- Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn
pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
- Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
- Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al UEA
-
- Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al TEJO
- Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Sekcion
- Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Asocion
(Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en tiu ĉi retpoŝta fadeno.
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j),
nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu
al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
- ni klare montros nian subtenon al la Esperanta komunumo
- ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence
ankaŭ de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
- ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple pri
subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
- en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por niaj
agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
- ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se ni
aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de la
plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
- ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de
Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas
buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj
membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Ankoraŭ hodiaŭ vi havas ŝancon partopreni en Vikipedia konkurso kaj gajni
premion per tio. La tasko estas simpla: aldonu plurmediaĵon (bildon, sonon,
videon) al artikoloj de la Esperanta Vikipedio kaj en la redakto-resumon
skribu #WPWP
La konkurso estas aparte taŭga por komencantoj.
Pli detalaj informoj:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Vikipediaj_pa%C4%9Doj_volas_fotojn_2…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Hodiaŭ (la 31-a de Aŭgusto, laŭ UTK) finiĝas la elektoj por 3 novaj
Estraranoj de la Fondaĵo Vikimedio kaj *vi* (se vi plenumas kelkajn bazajn
kondiĉojn) povas baloti.
Kontrolu viajn balotrajton kaj voĉdonu:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2021/eo
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
En ELiSo / VMEO ni laboras por plialtigi statuson de nia rekono en la
Vikimedia movado de "Uzanto-Grupo" al "Tema organizo" (pli-mapli
ekvivalenta al "Landa organizo", sed kun fokuso tema anstataŭ geografia).
Fine de 2020 ni prezentis oficialan anglalingvan tradukon de nia statuto
kaj tio estis la lasta paŝo kiun ni devis fari antaŭ plena komenco de nia
rekono.
AffCom ("Komitato pri aligitaj organizoj", kiu prizorgas tiajn organizojn
por la Fondaĵo Vikimedio) kutime bezonas ĉ. 4-6 monatojn por rekoni Teman
organizon (do ni devus esti rekonitaj ĉ. Aprilo-Junio). Ĉar AffCom dum
preskaŭ 8 monatoj nek rekonis nin, nek prezentis ajnan problemon pri kiuj
ĝi petus nian intervenon, mi demandis pri progreso.
Bedaŭrinde, *AffCom respondis, ke ili paŭzis procezon de nia rekono*. Kiel
la kialon ili menciis ke nia grupo dume laboras kun la subkomitato de
AffCom pri konfliktoj por alfronti diversajn problemojn. Neniu nia
funkciulo sciis pri iuj problemoj, nek pri laboro kun AffCom pri ili. Post
nia interveno AffCom korektis sin, kaj kiel la veran kialon meciis, ke mi
(Michal Matúšov / KuboF Hromoslav) samtempe reprezentas ELiSon en la rekona
procezo kaj ankaŭ estas envolvita en aktiva konfikto pri la Uzanto-Grupo
Vikimedianoj de Slovakio (VMSVK). AffCom konscias, ke solvi la konflikton
daŭras longe, aprezas nian paciencon kaj esperas, ke ĝi estos solvita
baldaŭ.
Ni, funkciuloj de ELiSo / VMEO, konsideras eblajn vojojn por atingi rekonon
kiel Tema organizo en tiu ĉi situacio kiel eble plej frue kaj glate. Mi
persone antaŭvidas, ke tio tamen povas daŭri ankoraŭ kelkajn monatojn.
Por klarigi: Mi estis envolvita en VMSVK preskaŭ ekde ĝia koncipiĝo kaj dum
7 jaroj servis kiel ĝia Prezidanto. Tamen montriĝis, ke la organizo havas
problemojn kaj aliaj Estraranoj mensogis al la Estraro, membroj, la
internacia Vikimedia movado kaj ĝenerala publiko, kaj devigis la Estraron
kontraŭvole rompi Statuton (en situacio kiam la Statuto povis esti
respektita) kaj daŭrigis rompadon de Statuto kaj plejprobable ankaŭ de
landa leĝo. (Por kunteksto, ne temas nur pri intenca rompo de statuto, sed
per tio ankaŭ rompo de "Kunhavigata povo" kiu estas unu el gvidaj proncipoj
de la Fondaĵo Vikimedio
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_Guiding_Principles/eo>,
kiujn ĉiu aligita organizo devas sekvi, aliokaze povas esti malrekonita.)
Mi konscias pri multaj rompoj de Statuto kaj gvidaj principoj fare de
pluraj (ankaŭ nuntempaj) aktivuloj de VMSVK (por protekti reputacion de
bonfaraj aktivuloj mi listigas la misagantojn: rekte kaj konscie misagis
Matej Grochal, Radoslava Semanová; al misagado helpis (eble per nekompreno,
eble intence) Dávid Štefan, Patrik Kunec, Lukáš Mikulec). Mi dum pluraj
jaroj provas solvi la problemojn de VMSVK. Kiam ne helpis alvoko al unuopaj
personoj kaj organoj por reveni al vojo de plenumado de la bonaj principoj,
mi turniĝis al AffCom, kiu havas la povon pri malrekono ks. Pluraj
aktivuloj de VMSVK rompas la principojn jam ekde Majo 2017, eble eĉ de pli
frue. AffCom estas envolvita ekde komenco de 2020. Dum jaro kaj duono
apenaŭ estis rimarkebla progreso kaj VMSVK plu rompas la principojn kaj
apenaŭ korektis siajn pasintajn misagojn. Oni povas esperi pri baldaŭa
solvo, sed laŭ mia sperto, ununura maniero por baldaŭa "solvo" estus dolora
malrekono de VMSVK (kiu tamen malhelpus al Vikimedia movado en Slovakio).
Se vi interesiĝas pri detaloj de tiu konflikto, vi povas legi pluraj
publike konatajn aferojn en
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedians_of_Slovakia/history (precipe
ekde 2019)
Mi persone konsideras maljusta, ke ELiSo / VMEO estas "punata" de
AffCom pro tio ke mi samtempe agas en ELiSo / VMEO kaj ankaŭ postulas
laŭadon de interkonsentoj en alia organizo.
Parenteze, la Estraro de ELiSo / VMEO konscias pri bazoj de la afero ekde
2020 kiam tio estis parenteze menciita dum Estrar-Kunsido. La plena Estraro
de ELiSo / VMEO esprimis klaran subtenon al laŭado de nia Statuto kaj
konsideras tion memkomprenebla. Mi persone des pli ĝojas labori en teamo
por kiu interkonsentoj estas respektindaj kaj kiu estas sincera! 💚
PS: Rosie Stephenson-Goodknight, la nuntempa Prezidanto de AffCom,
kandidatiĝas por esti Estrarano de la Fondaĵo Vikimedio.
Iom malĝoje, sed amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton kara!
La Ĝenerala Asembleo akceptis la Jaran planon 2021 kaj la Jaran buĝeton
2021 laŭ kiuj ELiSo / VMEO klopodu membriĝi en UEA kaj / aŭ TEJO. Kiel la
Estraro poste pliprecizigis, ni strebas al membrigo ĉe UEA kiel Faka Asocio
Kunlaboranta (krome ankaŭ kiel Faka Sekcio de TEJO, sed pri tio venos
informoj poste).
Mi persone kunlaboras kun Aleks Kadar, la Ĝenerala Sekretario de UEA, pri
finpreparo de peta dosiero. En baldaŭj tagoj, maksimume semajnoj ni
oficiale sendos la peton al la Komitato de UEA, kiu decidos pri nia peto.
La peto estas de ĉ. 95% preta kaj iomete ŝanĝiĝos. Jam nun vi povas vidi
ĝin ĉe
VMEO: peto FAK kun UEA
<https://docs.google.com/document/d/1rllpwLg7jrOyyPGS__aaBA38QnWbrr-U7-cleDL…>
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
En ELiSo ni klopodas ĉiam plialtigi kvaliton de nia laboro kaj tiel ankaŭ
de niaj rezultoj. Parto de tio estas projekta mastrumilo - kaj nuntempe ni
por tio testas la ilon *OpenProject*.
Ni havas ĝin ĉe nia retejo malpli ol monaton, dume agordis kaj testis ĝin,
kaj lernis pri ĝi (ja, ĝi estas profesinivela, do ankaŭ iom mapli facila
por ekuzo). Ĝi trapasis niajn unuajn testojn kaj nun ni povas montri ĝin
ankaŭ al vi!
Danke al ĝi, ni pli facile kaj senkapdolore organizos konkursojn kaj
kampanjoj kaj havos superrigardon de prilaborindaj taskoj. Ankaŭ, pli
facile montriĝos kiuj taskoj bezonas voontulon (ili bezonis ankaŭ ĝis nun,
sed tio ne estis facile videbla).
Krom uzado en ELiSo ni pripensas, ke ankaŭ komunumanoj de Esperantaj
Vikimediaj projektoj eventuale povus uzi ĝin por mastrumi siajn agadojn.
Kiel ekzemplo estis menciita helpo al memstarigo de la Esperanta
Vikiversitato. Ĉar la afero ankoraŭ estas en testa fazo, ĝi ne estas plene
klara - do, se vi interesiĝas, simple kontaktu min ;-)
Specifajn dankojn meritas Mathieu Stumpf kiu instalis ĝin por ni, kaj
Matthieu Desplantes kiu provizis bezonatan teĥnikan helpon! Dankon,
Mat(t)hieu-j! Ankaŭ dankon al Kryštof Klestil, kiu trovis la ilon kaj
proponis ĝin por testado!
Nia OpenProject: https://iloj.esperanto.wiki/openproject/
Plena artikolo en nia retejo:
https://esperanto.wiki/2021/projekta-mastrumado-plibonigita-danke-al-openpr…
Amike teĥnike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton karaj!
Por Oktobro 2021 estas planata artikol-verka konkurso Amerika monato. Krom
kutima konkursado inter kontribuantoj ni ĉi-foje ankaŭ provos atentigi
organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj pri ebloj de Vikivojaĝo, cele ke
ili mem uzadu Vikivojaĝon por siaj sekvaj renkontiĝoj.
Por provizi premiojn por venkintoj ni petis subvencion de la Fondaĵo
Vikimedio. Bonvolu rigardi ĝin kaj, se vi ŝatas kaj subtenas, skribu vian
koncizan subtenan mesaĝon tute sube en la sekcio "Endorsements" (vi povas
ankaŭ en Esperanto).
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/Rapid/UG_ELiSo/American_mont…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Karaj membroj kaj subtenantoj de ELiSo / VMEO,
kun ĝojo mi anoncas, ke nia laboro por iĝi Faka Asocio Kunlaboranta de UEA
bone progresas. La membriĝon ni planis jam por 2020 sed estis tro okupitaj.
En la Jara plano 2021 kaj la Jara buĝeto 2021 la Ĝenerala asembleo taskis
al la Estraro plidetaligon kaj finan plenumon de tiu membriĝo (kaj ankaŭ
membriĝo al TEJO) kaj la Estraro survojas.
Plenumante tiun ĉi taskon ricevitan de la Ĝenerala asembleo la Estraro, laŭ
propono de UEA, unuanime voĉdone aprobis ke *Esperanto kaj Libera Scio
respektas la principon de neŭtraleco esprimitan en la § 5 de la Statuto de
UEA <https://uea.org/teko/regularoj/statuto>*. La Revizia komisiono "benis"
la aprobon.
Mi postmomente informos pri la decido ankaŭ la Komisionon pri statutoj
(UEA). Baldaŭ ni prezentos la finpreparitan peton al la Komitato de UEA kaj
espereble nia akcepto venos nelonge poste. Baldaŭ ni revenos ankaŭ al
laboro pri membriĝo al TEJO.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Hodiaŭ, dum kutima ĝisdatigado de retejo, io misokazis kaj la retejo estis
nedisponebla kelkajn horojn. Feliĉe ni regule faras sekurkopiojn, do
preskaŭ ĉio estas jam riparita. Dankon al Matthieu Desplantes pro rapida
teĥnika subteno, eĉ ĝis nokto!!
Se vi en la ĉefa retejo esperanto.wiki tamen trovus iun teĥnikan problemon,
bv. kontakti min private.
Amike teĥnike
KuboF Hromoslav