Saluton.
Mi antau ne longe komencis kunlabori en la Vikipedio.
Mi antauvidas, ke mi precipe kunlaboros pri sciencaj artikoloj. Pri tio (kaj eble ankau pri aliaj -fakaj- aferoj), estas "problemoj" tradukante kelkajn (eble multajn) fakajn terminojn, kiel videblas legante kelkajn sciencajn artikolojn jam aldonitaj al la Vikipedio. Ekz., estas terminoj ne tradukitaj (t.e., o-vortoj kiuj ne finas per "o" -char ili estas rekte prunteprenitaj, au ech _elprenitaj_, el aliaj lingvoj-, ktp), kaj, kiam ili estas tradukitaj, kutime estas pluraj versioj de la sama vorto (kio povas krei konfuzon).
Mi mem spertis kelkajn malfacilajhojn tradukante iujn terminojn, char ne estas (au, almenau, mi ne konas ghin) vortaro, kiu oni povu trovi specifajn terminojn pri fiziko. (Mi ech ne scias, chu iuj terminoj _ekzistas_ -lau la senco "oni jam difinis au uzis ilin antaue"- au ne.) (Parenteze: kompreneble, mi konsultas kelkajn vortarojn, precipe la Retan Vortaron, sed multaj el tiaj "fakaj vortoj" ne estas enhavitaj en tiuj vortaroj, do oni devas pripensi kiel esperantigi ilin.)
Do, mi pensas, ke eble necesas krei liston celanta pridiskuti kiel traduki (t.e., la plej tauga maniero traduki ilin) chi tiujn fak-vortojn (kelkaj el kiuj eble ankorau _ne ekzistas_ esperante, kiel dirite), kaj celanta ankau unuecon pri traduko de chi tiajn vortoj.
Amike, Esperanto1887
pd Chi tiu komento ankau estas aldonita che la Diskutejo (au Forumo) de la Vikipedio.
Matematikisto . skribis:
Do, mi pensas, ke eble necesas krei liston celanta pridiskuti kiel traduki (t.e., la plej tauga maniero traduki ilin) chi tiujn fak-vortojn (kelkaj el kiuj eble ankorau _ne ekzistas_ esperante, kiel dirite), kaj celanta ankau unuecon pri traduko de chi tiajn vortoj.
Ĉu vi estas ano de la ReVo-listo, la listo de la kompilantoj de Reta Vortaro? Tio estas verŝajne precize tio, kion vi bezonas.
Paŭlo
2007/2/24, Paul Peeraerts paul@esperanto.be:
Matematikisto . skribis:
Do, mi pensas, ke eble necesas krei liston celanta pridiskuti kiel traduki (t.e., la plej tauga maniero traduki ilin) chi tiujn fak-vortojn (kelkaj el kiuj eble ankorau _ne ekzistas_ esperante, kiel dirite), kaj celanta ankau unuecon pri traduko de chi tiajn vortoj.
Ĉu vi estas ano de la ReVo-listo, la listo de la kompilantoj de Reta Vortaro? Tio estas verŝajne precize tio, kion vi bezonas.
Paŭlo
Dankegon pro la konsilo. Mi ne sciis, ke tiu listo ekzistas. Mi ĵus trovis ĝin facile ĉe la ReVo paĝaro.
Amike, Miĥael