Kara Kubof,
mi tralegis, aspekte bone. Mi faris kelkajn etajn lingvajn sxangxojn - vi
povas detekti pere de la historio-funkcio, resxangxu lauxplace.
Dankas,
Ziko
Am Mi., 18. Aug. 2021 um 14:33 Uhr schrieb Michal Matúšov <
kubof.hromoslav(a)gmail.com>gt;:
Saluton kara!
La Ĝenerala Asembleo akceptis la Jaran planon 2021 kaj la Jaran buĝeton
2021 laŭ kiuj ELiSo / VMEO klopodu membriĝi en UEA kaj / aŭ TEJO. Kiel la
Estraro poste pliprecizigis, ni strebas al membrigo ĉe UEA kiel Faka Asocio
Kunlaboranta (krome ankaŭ kiel Faka Sekcio de TEJO, sed pri tio venos
informoj poste).
Mi persone kunlaboras kun Aleks Kadar, la Ĝenerala Sekretario de UEA, pri
finpreparo de peta dosiero. En baldaŭj tagoj, maksimume semajnoj ni
oficiale sendos la peton al la Komitato de UEA, kiu decidos pri nia peto.
La peto estas de ĉ. 95% preta kaj iomete ŝanĝiĝos. Jam nun vi povas vidi
ĝin ĉe
VMEO: peto FAK kun UEA
<https://docs.google.com/document/d/1rllpwLg7jrOyyPGS__aaBA38QnWbrr-U7-cleDLJzh0/edit?usp=drive_web>
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
_______________________________________________
Dissendolisto de %(real_name)s
To unsubscribe send an email to wikimedia-eo-leave(a)lists.wikimedia.org