Salutojn gekarajn,
Mi ĵus revenis el Eŭropo, kie mi ĉeestis la konferencon Summit kaj poste
Wiki+Education, pro tio mi ne havis multe da tempo por komuniki al vi la
plejajn gravaĵojn diskutitaj dum la Summit.
Pri la elekto de estratanoj de VMF, kiel eble vi jam scias, ĝis nun nur
ĉapitroj kaj temaj organizoj rajtis elekti ilin, tamen ĉi jare oni decidis
inkludi al uzantgrupojn en la voĉdonado. ELiSo, kiel uzantgrupo, do rajtas
voĉdoni en ĉi tiu grava okazaĵo.
*Grupo ĉe Telegram: *
Por faciligi la komunikadon inter la membroj de la uzantgrupoj kaj solvi
dubojn pri la elektado, oni malfermis grupon ĉe Telegram, ĉiuj estas
bonvenaj partopreni ĝin, ne nur la reprezentantoj de la uzantgrupoj. Jen la
ligilo:
https://t.me/joinchat/Ee0ANBOp0AuT48mFpNweqg
*Rezolucio pri la estraranoj elektitaj de la filioj de VMF*
La rezolucio pri la elektado estas ĉi tie
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/Resolution_2019>
La plej gravaj aferoj kiujn pritraktas la rezolucio estas:
* *Ekde la 15-an ĝis la 30-an de aprilo*, oni povas kandidatiĝi por esti
estrarano de VMF nome de la filioj (Ĉapitroj, Temaj organizoj, kaj ĉi-foje
Uzantgrupoj ankaŭ)
* Revizio de la kandidatiĝoj kaj prezentado de kandidatoj al la komunumo,
okazos de la 1-an ĝis la 7-an de majo
* Voĉdonado okazos de la 8-an ĝis la 31-an de majo
* La finaj rezultoj estus pretaj je fino de junio
* *Egale gravos la voĉoj de ĉiuj filioj*, tio estas, la voĉoj de ĉapitroj
estos ekzakte valoraj ol tiuj de uzantgrupoj.
*Nur unu persono el ĉiu filio rajtas doni la voĉon, nia kaze, la persono
kiu havas tiun respondecon estas *MI, *tio estis decidita post mesaĝado kun
Erica Litrenta el VMF kaj post la aprobo de KuboF kaj Marek, kiuj ĝis tiam
estis la reprezentantoj de ELiSo antaŭ VMF kaj tial havis rajton voĉdoni
nome de ELiSo.
*Kandidatiĝo*
Se vi volas kandidatiĝi, estas gvidlinio pri kian profilon devas havi ebla
kandidato, vi povas legi pli ĉi tie
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019/Call_for_Candidates#Candidates%27_profiles>
:
*Estraro*
Plia informo pri la estraro troviĝas jene:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019
Mi scias ke eble ne ĉio estas ankoraŭ klara, do se vi havas dubon, nepre
kontaktu min kaj mi provos solvi ĝin kiel eble plej bone.
--
*Remus*
*Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
ValleSantiago de Cali, Colombia*