" the Czech <https://en.wikipedia.org/wiki/Czech_Wikipedia>, Slovak
<https://en.wikipedia.org/wiki/Slovak_Wikipedia>, Ossetian
<https://en.wikipedia.org/wiki/Ossetian_Wikipedia>, Swahili
<https://en.wikipedia.org/wiki/Swahili_Wikipedia> and Georgian
<https://en.wikipedia.org/wiki/Georgian_Wikipedia> Wikipedias have all been
founded by Esperanto speakers, and the whole of Wikipedia went Unicode
<https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Wikipedia_Signpost/2012-12-31/Interview>
because of Esperanto."
!!!
Dankon pro la ligilo al mirindaj faktoj! Kaj jen, mia komento angligita. Mi
ankoraŭ bedaŭras, ke la paĝo malaperis antaŭ ol mi enmetis mian komenton:
I can use Wikipedia in English (I'm Usonian). But that, although incredibly
useful, gives me the information from one viewpoint. When I click the link
to the Esperanto article, I receive that article, but with a different
viewpoint, a different presentation. That helps me judge the information
better and it gives me a more complete picture of the topic. --Cindy McKee
2014-08-06 9:53 GMT-05:00 Marek Blahus <marek(a)blahus.cz>cz>:
Kara Cindy,
ni Esperantlingvaj vikimedianoj kore dankas al vi pro via donaco al la
Vikimedia movado kaj pro la atesto de via admiro kaj praktika uzado de la
vikimediaj projektoj, aparte la Vikipedio en Esperanto.
Certe via konfeso ĝojigos ankaŭ ĉiujn volontulajn vikipediistojn, kiuj
aktive partoprenas en konstruado de la Vikipedio en Esperanto. Kaj ĉar ofte
ni devas defendi nian propran ekzistokialon fronte al kritiko – kiu ankoraŭ
pli ardas en la vikimedia mondo, kie jam temas ankaŭ pri distribuo de
financaj rimedoj por aktive subteni la kreskon de projektoj – mi certas ke
ni pli aŭ malpli frue trovos tre konkretan uzon por via atesto ankaŭ en la
subtena laboro kiun la grupo ELiSo faras. Unu tian sukceson, en kiu tiaj
atestoj de niaj legantoj tre gravis (kaj ni tiam ankoraŭ nur nebule sciis
paroli, ĉar ni apenaŭ iujn havis!), ni jam faris antaŭ ne tiom longa tempo
– eble vi legis pri la decido de Asaf Bartov pri la ne-plua malpermeso de
vikimediaj subvencioj por artefaritaj lingvoj:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants_talk:PEG/KuboF_-_
Esperanto_kaj_Libera_Scio/WikiTrans_training_and_work_
session_2013#Thanks_for_making_me_reconsider.21
Amike, dankante al vi ankaŭ nome de ĉiuj gekolegoj, salutas vin
Marek Blahuš (Vikipediisto:Blahma)
Je 2014-08-06 16:44, Cindy McKee skribis:
Pardonon, sed mi volas entrudi en la liston dum
momento, nur por sendi
komenton.
Mi ne estas vikipediisto, sed mi ĉiam admiris vin.
Hodiaŭ mi donacis embarase etan kvanton al Vikimedio. Fakte, mi ja estis
embarasita. Do, mi decidis enmeti en la informilon la kialon por mia
donaco. Sed la paĝo malaperis.
Do, mi decidis rekte mesaĝi vin:
Mi povas uzi Vikipedion anglalingve. Sed tio, kvankam utilega, donas la
informon laŭ unu vidpunkto. Kiam mi alklakas la ligilon por la
esperantlingva artikolo, mi ricevas, ofte, tiun artikolon laŭ malsama
vidpunkto, malsama vidmaniero. Tio helpas min prijuĝi la informojn kaj
donas al mi pli kompletan bildon de la temo.
Dankon pro tio.
p.s. Mi neniam subtenis la ideon pri esperanta Vikipedio nur cele al
propagando. Mi ne estas flirtanto de la esperanta flago. Sed tio, kion
vi faras iĝas ĉiam pli altkvalita kaj vere utila al mi kiam mi serĉas
informojn. Pro tio, mi dankas vin.
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso