Dankon Kubof pro viaj vortoj. Nia vere kontribuas por igi la mondon pli
justa loko. Dankon al ĉiuj kiuj kunveturas en ĉi tiu vojaĝo al Libera Scio.
Johano
El 24 dic. 2017 5:31 p. m., "KuboF Hromoslav" <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
escribió:
Karaj ELiSanoj, Vikimedianoj, aktivuloj por demokratio
de scioj, estimataj
homoj kaj homaranoj.
En tiu ĉi momento, solena por pluraj religioj kaj spiritecaj tradicioj, mi
deziras al vi ĉiuj felican tempon, laŭeble kun viaj familianoj kaj
proksimuloj.
Sed festante feston de feliĉeco, mi ŝatus meti lumon ankaŭ al multaj
homoj, kiuj estas pli feliĉaj ĝuste pro nia komuna laboro. Ĉiu homo, kiu
danke al Vikipedio pli sukcesis en sia universitato, kiu malkovris alian
kulturon aŭ kaŝitan parton de sia psiko, kiu utiligis foton de Komunejo aŭ
eĉ startis novan enterprenon danke de Vikidatumoj estas nia malgranda
venko... ni memoru, ke per nia laboro ni helpis ankaŭ al ili esti pli
feliĉaj, pli kapablaj, plenumantaj pli sian plenan latenton... esti pli
bonaj homoj.
Ni estas tutmonda komunumo kaj kunesti kun ĉiu el vi en tiu ĉi granda vojo
donas al mi energion en ĉiu nova tago, kaj jam pluraj diris la samon. Ni
memoru pri tio, kion ni ĉiutage - alporti feliĉecon en vivon de aliuloj kaj
tiel ankaŭ en sian propran.
Ĝojan Solsticon / Julon / Kristnaskon aŭ ajnan alian feston, kiun vi nun
festas!
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
gvidanto
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso