Saluton.
La konferencon fine partoprenos mi (ankaŭ nome de Vikimedio Slovakio) kaj
Mathieu Stumpf (nome de Vikimedio Francio).
Celoj de mia partopreno estas:
- komuniki al internacia komunumo signifon de Vikifontaro por malgrandaj
lingvoj
- kompreni kunvivadon kaj kunlaboradon inter Vikifontaro kaj similaj
projektoj (Projekto Gutenbergo, Bretaro ks.)
- ricevi konsilojn kiel kunordigadi Vikifontaran laboradon (tiel, ke unu
laboron ne faru du homoj, kiuj ne scias unu pri la alia; ke estu
prioritatigataj raraj verkoj aŭ longtempa disdividado de laboro inter
homoj; tio estis unu el rezultoj de pasintjara KAEST, sed ne multo ŝanĝiĝis
ekde tiam...)
Krome mi vizitos la Esperanto-muzeon en Vieno por priparoli eblan
kunlaboron. La muzeo skanas siajn dokumentojn do ni povus ilin utiligi por
niaj viki-projektoj. Krome, mi proponis uzadon de "QRpedia" por ili, sed
ili nuntempe ne planas tion fari.
Viaj komentoj kaj proponoj estas bonvenaj.
Amike
2015-08-18 21:22 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Saluton.
Novembre en Vieno, Aŭstrio okazos internacia konferenco pri Vikifontaro,
vidu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikisource_Community_User_Group/Wikisource_…
Mi planas partopreni, ĉar jam longtempe estas provoj pri konservado de
Esperantlingva literatura heredaĵo kaj mi ankaŭ interesiĝas pri rilatoj
inter Vikifontaro kaj
bretaro.net.
Kun kiu el vi mi tie renkontiĝos?
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
--
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio