Resaluton.
Mi portas bedaŭrindan novaĵon, ke la projekto ne estis akceptita.
Ni pripensas sekvajn paŝojn. Por nun mi tamen povas diri, ke ni interesiĝas
pri daŭra edukiĝo de vi - niaj aktivuloj kaj komunumanoj - en diversaj
manieroj.
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
pi 8. 5. 2020 o 22:09 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
napísal(a):
Saluton!
En Januaro/Februaro 2020 ni diskutis pri partopreno en projekto (kun
Ameriko pri celoj por daŭropova evoluo) por kiu TEJO petis subvencion de la
Eŭrop-unia programo Erasmo+. Tiam ni volis partopreni, sed ne povis ĉar la
procezo de nia registriĝo ankoraŭ ne estis plene finita.
Dum lastaj tagoj mi komunikis kun TEJO kaj E@I pri ebla partopreno en
alia projekto (pri efika informado al membroj / komunumo / publiko). La
Prepara komisiono de ELiSo (kiu estas organo nuntempe plej simila al
Estrato) konsentis pri partopreno kaj ankaŭ komunumanoj en Telegramo jesis.
(mi pardonpetas, ke mi preterlasis nian dissendoliston - mi havis jam tro
multe da komunikado. mi klopodos por sekvaj fojoj starigi pli taŭgan
infrastrukturon, kiu helpos pri taŭga informado) Tial ni, kiel ELiSo,
oficiale partneriĝis en la projekto. Ni ekscios ĉu la projekto estis
akceptita post ĉ. 2 monatoj. Intertempe mi ankoraŭ komunikos pri kiel vi
povas partopreni.
Amike
KuboF Hromoslav