Mi apogas la iniciaton
Vi KuboF scias ke en Vikinovajxoj ni dubis kelkfoje pri la reuzado de la
Gazetaraj Komunikoj. Ni ne sciis ĉu eblis aux ne reuzi ilin. Pro tio mi
pensas tiu ĉi estas bona iniciato. Espereble ĉiuj oficialaj dokumentoj de
UEA kaj ties Komisionoj estos libere reuzeblaj.
Kio pri la historiaj dokumentoj de la oficejoj?
El miércoles, 19 de noviembre de 2014, Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>
escribió:
Sal.
Lastsemajnfine kelkaj ELiSanoj partoprenis / gvidis Seminarion pri
Aktivula Maturigo de UEA dum KAEST. Stefan McGill, la ĉefgvidanto, nin
petis pri rekomendoj al UEA kaj unu el rekomendoj, kiujn mi donis, temis
pri subteno de libera kulturo flanke de UEA. Baldaŭ ĝi estos dissendita,
sed se vi volas ĝin alivortumi aŭ esence ŝanĝi, bv. tuj mesaĝu al Stefan.
en "Rekomendo 4: al UEA" estu io simila al:
UEA donu ekzemplon al Esperanta komunumo kaj simpligu reuzadon de siaj
difinitaj dokumentoj (precipe Gazetaraj komunikoj kaj malnovaj dokumentoj
ekz. Jarlibroj) per liberigo de tiuj dokumentoj laŭ permesilo de Krea
Komunaĵo (CC BY-SA aŭ CC BY) kaj instigu Esperantistojn fari same pri
certaj siaj dokumentoj.
Komento:Nuntempe estas dokumentoj aŭtorataj de UEA eldonataj kun eksplice
ĉiuj rajtoj rezervitaj aŭ sen eksplica kopirajta informo (kaj sekve same
validas "ĉiuj rajtoj rezervitaj") kaj tiu kopirajta protektado validos por
sekvaj ĉ. 70 jaroj. Tia situacio malhelpas al vasta Esperanta komunumo
reuzadon de la materialoj. En okazoj, kiam estas dezirinda vasta reuzo estu
tiu rajto eksplice notata. En okazoj, kiam kopirajta protekto sencas nur
ĝis difinita tempo, estu noto pri liberigo ekde difinita dato.
Ni vidos, kiom UEA aprezos mian rekomendon.
Amike
--
Michal Matúšov
--
"Para Ti Soy Ateo, Para Dios La Oposicion"