Kompreneble partnereco kun ISA estas bonega afero kaj almenaŭ mi ne
kontraŭas. Tamen, mi ŝatus scii pli specife kiel povus helpi ISAE al ni.
El jue., 13 sept. 2018 a las 11:08, KuboF Hromoslav (<
kubof.hromoslav(a)gmail.com>) escribió:
Saluton.
Bone, videble ne estas konstraŭstaro sed ja estas subteno! Mi kontaktos
kun ISAE por konfirmi partnerecon!
Mi dume vidas plurajn eblajn vojojn por efektivigi tiun konsultadon pri
terminoj. Dankon pro viaj proponoj Mathieu, mi kontaktos vin rekte kun la
homoj de ISAE por paroli pri ebloj.
Parenteze, daŭre estas tre freŝa novaĵo, ke Vikidatumoj nun provizas
similan servon kiel Vikivortaro - leksikografiaj datumoj, vidu
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/eo . Tion mi
vidas kiel plian eblan vojon kaj en estonteco Vikivortaro ege profitos de
ĝi.
Amike
KuboF Hromoslav
št 13. 9. 2018 o 16:05 mathieu lovato stumpf guntz <
psychoslave(a)culture-libre.org> napísal(a):
Mirinda, Dankon KuboF!
Se temas pri fakvortoj, eble Vikivortaro estas taŭga retejo por ricevi
rilatajn kontribuojn, ĉu ne?
En la franca versio ni havas tezaŭrusojn
<https://fr.wiktionary.org/wiki/Th%C3%A9saurus:Liste_de_tous_les_sujets>,
sed laŭ mia kono ni ne ankaŭ havas tion por la esperanta versio. Kiel
vikivortaro celas dokumenti ĉiujn lingvojn laŭ ĉiu lingvo, jam ekzitas esperanta
tezaŭrusaro je la franca versio
<https://fr.wiktionary.org/wiki/Cat%C3%A9gorie:Th%C3%A9saurus_en_esp%C3%A9ranto>,
sed ĝi nur enhavas unu ero pri peniso… :-D
Do mi proponas ke ni startas tezaŭrojn en la esperanta vikivortaro kaj
kreskas ĝin per partnereco kun ISAE, se ili konsentas.
Sciencamante, Mathieu
Le 07/09/2018 à 21:48, KuboF Hromoslav a écrit :
Saluton.
Alskribis min Anthony Lucas kaj Wendel Pontes, prezidanto kaj
vicprezidanto de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta
<https://www.scienca-asocio.com/>, kaj proponis partnerecon kun ni!
La unuaj proponoj estas, ke niaj organizoj ligos unu al la alia de siaj
retejoj kaj ISAE funkcios kiel konsultanto pri fakvortoj por Vikimedio.
Mi antaŭvidas ankaŭ reciprokan subtenon en sociaj retejoj (ISAE estas
forta en Facebook, ni en Twitter).
Pliaj ideoj por sinergiaj agadoj "venko-venko-venko" (ELiSo-ISAE-mondo)
estas bonvenaj!
Laŭ mi tio sonas tre bone! Specife ĉar en ISAE estas jam spertaj, science
bazitaj homoj.
Kion vi pensas?
Amike
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de
ELiSoELiSo@lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso