Saluton.
Iom lamas preparado de nia monpeto, kiu fakte estas preta, sed antaŭ
publikigo mi eksciis, ke dumtempe ŝanĝiĝis postuloj pri raportado. Aldone,
necesas peti ĝis fino de Januaro, ĉar poste por 3 monatoj estos fermita
petado.
Tamen, tiun ĉi prokraston ni povas utiligi. Mi en la originan monpeton
metis konkurson pri plibonigado de artikoloj planitan por 2015. Dume tamen
aperis nova helpilo por tradukado de artikoloj, kaj kiel montris niaj
spertoj pri WikiTrans, homoj ne tre ofte malkovras tiajn ilojn. Mi do
proponas fari ĉi-jare konkurson pri tradukado de novaj artikoloj (ŝajne por
Aprilo, por havi tempon por preparado sed samtempe kapti fruan periodon tuj
post lanĉo de la helpilo). Celo estus ne nur pligrandigi Vikipedion sed
precipe montri al homoj, ke ekzistas tiu ilo, ke ĝi indas je uzado kaj
instigi ilin pri raportado de cimoj kaj helpado pri plibonigado de la
maŝina(j) tradukilo(j) (la lasta ŝajne per iu helpanto). Konkurso pri
plibonigado de artikoloj povus okazi en 2016.
Ĉu aliaj / aldonaj ideoj?
Mi krome ŝatus, ke tiu ĉi monpeto (plenumado de laboro post akcepto) ne
estu afero de unu homo. Tion mi jam faris en alia organizo kaj la rezulto
ne estis plaĉa... Ekzemple bonus jam nun scii, kiu povus prilabori
informajn flugfoliojn.
Amike
--
Michal Matúšov / KuboF Hromoslav
Show replies by date