Ve! Mi forgesis inkludi ligilon!
Jen:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Esperanto_pronunciation_of_name…
Ekzemple:
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Eo-Alĝerio.ogg
Mi eltrovis nur ses dosierojn pri prononco de landnomoj antaŭe ekzistintaj:
Britio, Francio, Germanio, Pollando, Rusio kaj Usono. Mi enmetis ilin en la
sama kategorio kaj alŝutis novajn versiojn (Britio-2, Rusio-2, ktp).
Amike,
Michel CASTELO BRANCO
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Castelobranco
2014-10-20 17:19 GMT-02:00 Castelo Branco <michelcastelobranco(a)gmail.com>om>:
Saluton,
Mi ĵus aldonis al Komunejo ĉirkaŭ 200 sondosierojn kun la prononco de la
nomo de ĉiu lando. Oni ilin povas uzi precipe en Vikivortaro (esperanta,
angla, ktp), sed ankaŭ en kursoj en aliaj retpaĝoj.
Se mia prononco ne estas bona, bonvolu sciigi min (per retmesaĝo aŭ per
mesaĝo en la diskutpaĝo de la dosiero en Komunejo), kaj mi volonte faros
novan version. Sendu al mi ankaŭ viajn sugestojn aŭ kritikojn, por
plibonigi miajn kontribuojn (tiujn kaj la venontajn).
Mi tre ŝatus ke tiu aldono estos raportita kiel agado de ELiSo. En kelkaj
(sed ne ĉiuj) dosieroj, mi inkludis la sekvan noton (kun angla kaj
portugala versioj):
*Tio estas aldono de laborgrupo [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio]], por
plibonigi esperantajn projektojn kaj Esperanto-rilataj enhavojn en aliaj
projektoj.*
Amike,
Michel CASTELO BRANCO
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Castelobranco