Mi nur por certeco ripetas, ke la oficialan nomon povas ŝanĝi nur Ĝenerala
asembleo (do ne Estraro), kaj ke nomon kun parto "Wikimedia" devus unue
akcepti AffCom.
Post tiu ĉi 1-semajna konsultado mi traktos la aferon kun AffCom.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
pi 26. 2. 2021 o 18:43 Ziko van Dijk <zvandijk(a)gmail.com> napísal(a):
Kara Michal,
detala kaj fundita informo kiel cxiam, koran dankon. "Wikimedia EO"
aspektas ecx tute interese. :-) Kaj en la praktiko ni vidos kiel
"traduki" gxin.
Sincere
Ziko
Am Fr., 26. Feb. 2021 um 18:36 Uhr schrieb Michal Matúšov
<kubof.hromoslav(a)gmail.com>om>:
Saluton kaj dankon pro la ĝisnunaj reagoj!
Jen, kelkaj aldonaj klarigoj:
Didier Janot skribis: "[...] sed kial "Vikimedio Esperanto" kaj ne
"Esperanto Vikimedio" ?"
Tio estas kutimo en la vikimedia movado, ke
organizoj uzas vikian vorton
kiel la unuan. Landaj asocioj ĉiam nomiĝas
"Vikimedio lando", Uzanto-Grupoj
ofte nomiĝas "Vikimedianoj de lando / urbo / temo". Temaj organizoj estas
malmultaj, do ne eblas vidi iun kutimon. Rekomendoj estas en
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_movement_affiliates/Naming_guidel…
Estas bona demando, ĉu niaj proponitaj nomoj
estus akceptitaj (inter la
ekzemplaj akceptataj nomoj estas neniu kun tiu kutimo),
sed ni devas provi
por scii.
Fakte, ni estas dekomence multe pli bone
integritaj en vikimedia mondo
ol la Esperanta - ni estas rekonitaj de VMF jam dum
preskaŭ 8 jaroj, sed ni
nur nun laboras pri membriĝo al UEA kaj TEJO; VMF nin invitas al diversaj
eventoj (kaj pagas nian partoprenon) dum Esperantistoj ne tiom (kaj apenaŭ
repagas nin) ks. Ankaŭ, ni ne estas kutima "Esperanta" organizo kiu
strebadus por disvastigi Esperanton "nur" por disvastigi Esperanto - ni
helpas al Esperanto nerekte per nia laborado por edukado.
James Rezende Piton, kaj Ziko van Dijk pri "Vikimedio EO"
Kiel mi skribis, la natura nomo estus "Vikimedio Esperanto". Tiu tre
bone funkcias kaj en la Vikimedia kaj en la Esperanta mondo.
Sed ĝi ne tiom bone funkcius en Slovakio, kie ni
estas jure registritaj.
Specife ĉar de Slovakio ni povas ricevi diversan subtenon,
ekzemple de
monakira kampanjo (kiu nun okazas). La celgrupo estas kutimaj slovakoj -
kaj tiuj iom konas Vikimedion (do volas subteni nin), sed ne bone konas
Esperanton. Kun la oficiala nomo "Vikimedio EO" ni povas emfazi tion, kion
homoj jam konas.
Mi emfazas, ke "oficiala nomo" estas
simple tiu, kie estas kiel la ĉefa
en Statuto, kaj sub kiu ni komunikas kun
oficejoj. Ni povas uzadi ankaŭ
alian nomon, eĉ samtempe, en aliaj cirkonstancoj. Ekzemple "Vikimedio EO"
en Statuto kaj Slovakiaj oficejoj, "Vikimedio Esperanto" en la Esperanta
mondo, "Esperanto kaj Libera Scio" en la vikimedia mondo antaŭ rekono kiel
Tema organizo.
Ziko van Dijk skribis: "Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia
Esperanto"? Cxar tio estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?"
En mia antaŭa mesaĝo mi skribis en Esperanto,
ankaŭ la nomon, do mi
atentigis, ke la oficiala nomo estus en la Slovaka. Tiel
plene oficiale
(faksimile) nia nomo estus "Wikimedia EO" aŭ "Wikimedia Esperanto".
Mi
supozas, ke en la Esperanta medio ni uzadus precipe la Esperantigitan
version.
Dankon pro viaj reagoj! Se estas ankoraŭ iuj demandoj aŭ rimarkoj,
bonvolu ilin
skribi!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto
št 25. 2. 2021 o 21:47 Ziko van Dijk <zvandijk(a)gmail.com> napísal(a):
>
> Saluton,
>
> mi dankas al nia prezidanto kaj la estraro pro la bonaj preparo kaj
klarigo.
>
> Do "Vikimedio Esperanto" estas tute tauxga laux mi. Mi nur ne bone
> komprenas: Kio estas la motivo por "Vikimedio EO"?
> Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia Esperanto"? Cxar tio
> estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?
>
> Sincere,
> Ziko
>
>
>
>
> Am Do., 25. Feb. 2021 um 19:43 Uhr schrieb James Rezende Piton
> <sudastelaro(a)gmail.com>om>:
> >
> > Saluton,
> >
> > Mi subtenas la nomoŝanĝon kaj mi nenion bezonis skribi... ĝis kiam mi
> > legis de KuboF:
> >
> > > Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun
alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto".
> >
> > Mi ne malsubtenas la formon "Vikimedio EO". Ni lasus malkonvene
longan
> > nomon kie tamen la vorto "Esperanto" estis legebla favore al
> > mallongigo, kiun malmultaj konas. Tial mi subtenas: "Vikimedio
> > Esperanto".
> >
> > Kaj Didier demandas:
> >
> > > sed kial
> > > "Vikimedio Esperanto"
> > > kaj ne
> > > "Esperanto Vikimedio" ?
> >
> > Pro vortofarado. La dua formo ne estas skribita en regula Esperanto,
> > sen la streko. En la angla "Esperanto Wikimedia", sed en Esperanto
> > "Esperanto-Vikimedio".
> > (kun streko; tial ekzistas "Universala Esperanto-Asocio" kaj ne
> > ekzistas "Universala Esperanto Asocio").
> >
> > Mi egale subtenas "Vikimedio [je la nomo de] Esperanto" kaj
> > "Esperanto-Vikimedio", kun prefero por la unua, tiel ke Vikimedio
estu
> > la unua vorto legata.
> >
> > Amike,
> > James
> >
> >
> > On Thu, Feb 25, 2021 at 1:27 PM Didier Janot <didier.janot(a)gmail.com>
wrote:
> > >
> > > Saluton,
> > >
> > > Ĝenerale mallonga nomo estas pli bone ol longa,
> > > kaj ekde tri vortoj estas ĝenerale longa nomo.
> > >
> > > Do ŝanĝi al duvorta nomo estas bona ideo,
> > > sed kial
> > > "Vikimedio Esperanto"
> > > kaj ne
> > > "Esperanto Vikimedio" ?
> > >
> > > Ankaŭ el komunika vidpunkto,
> > > estas ĝenerale pli bone meti unue la komunan vorton
> > > de ligitaj organizoj.
> > > Ekzemple multaj eo-asocioj nomiĝas
> > > Esperanto xxxxxx,
> > > kun xxxxx, nomo de lando/urbo/simile
> > >
> > > Do ĉu ekzistas kialo por meti unue la vorton "Vikimedio"?
> > >
> > > Ĝis,
> > > DJ
> > >
> > >
> > > Le jeu. 25 févr. 2021 à 13:48, Michal Matúšov <
kubof.hromoslav(a)gmail.com> a écrit :
> > >>
> > >> Saluton.
> > >>
> > >> Resumo: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj
Libera Scio" al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por
uzado en
Esperantujo). Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe
se vi *forte* kontraŭas, skribu tion nun.
> > >>
> > >> Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en
niaj sociaj retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon
"Esperanto kaj Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia
Tema organizo, ni povos kaj oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan
nomon "Vikimedio Esperanto".
> > >>
> > >> Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado de
reputacio por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste nomos nin
aliiel). Sed nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos
iujn lokajn pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu nomo estas vere balasta.
Precipe temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa trafado al
Esperanto - kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas nure Esperanta
organizo (do sen rilato al Vikimedio).
> > >>
> > >> La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
> > >>
> > >> strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera
Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
> > >> strebi ricevi permeson de
AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon
(konkrete "Vikimedio Esperanto")
en Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono
kiel Tema organizo.
> > >>
> > >> La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial tion
ne faros memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la Estraro preparos
dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala
asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon); kaj 2) la Estraro komunikos
kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri aliĝintaj
organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas
rezervita por organizo de pli alta rekono.
> > >>
> > >> La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto) uzi.
Natura nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar ni estas
registritaj en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli grandan emfazon al
la vorto "Vikimedio", ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj
konsekvence donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la
publiko). Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun
alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble,
aliaj proponoj estas bonvenaj!
> > >>
> > >> Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La
institucio per kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio) konfirmis
tion.
> > >> Uzado de alia nomo en la
internacia Vikimedia movado kaj alia nomo
en sia loka medio ne estas nekutima. Ni
havas bonan reputacion kaj mi
kredas, ke AffCom permesus tion al ni.
> > >> Fine, multo dependos de decido
de AffCom, ĉar ili rajtas
malpermesi al ni uzi la vorton "Vikimedio" en
nia oficiala nomo.
> > >>
> > >> Kion vi faru nun?
> > >> Se vi konsentas - nenion.
> > >> Se vi malkonsentas - skribu tion.
> > >>
> > >> Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio
Esperanto"
kaj tion emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema organizo. La Estraro
jam
decidis sian plian laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la
Estraro simple plenumos la laboron.
> > >> Se vi malkonsentas kun tia
ŝanĝo de la nomo, skribu tion *nun*! Se
pluraj homoj *forte* kontraŭos ene de
semajno, la Estraro repripensos la
aferon. Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj
(se homoj ne kontraŭos).
>>
>> Amike
>> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
>> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
>> Prezidanto
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo(a)lists.wikimedia.org
>>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo(a)lists.wikimedia.org
>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso