Saluton.
Mi plene konsentas, ke laboro ja estus, sed mankas plano!
Krei strategion estas bonega ideo - tiel ni povos laŭtempe kreadi
infrastrukturon kaj evolui niajn kapablojn tiel, ke ili plivaloriĝadu
laŭtempe!
Mi kreis bazajn, fakte malplenajn, paĝojn por:
- jara plano, 2019:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/20…
- strategio 2019-2021:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Strategy/2019-202…
La tempon por strategia plano mi *proponis* tiel ĉar se ni plusekvos
3-jaran periodon, ni fine venos al la jaro 2030, kio korespondas kun la
granda tutmovada Vikimedia strategia plano. Tamen, ĝi estus nia unua
strategia plano, do eventuale ni unue lernos per *jara* plano (2019) kaj
poste laŭ tiuj spertoj povos krei *strategian* planon por 2020-2021.
Tion dirite, redaktu kun kuraĝo kaj proponu aktivaĵojn, kiujn vi volas fari
sekvajare!
PS: Certe inspiriĝu per tio, kion ni jam faris! La raportoj estas ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports
Amike
KuboF Hromoslav
po 13. 8. 2018 o 8:50 mathieu lovato stumpf guntz <
psychoslave(a)culture-libre.org> napísal(a):
Saluton,
Dankon por la raporto!
Tamen, en proksima estonteco ni ne bezonas
dungiton kaj ne havas por ĝi
sufiĉon da laboro. La eblo tamen restas interesa por
iom malpli proksima
estonteco.
Mi ne konsentas, ja estas multe da laboro, mi pli precize dirus ke ni nur
ne havas sufiĉe klara plano por asocii ĝin kun bone priskribita dungita
rolo.
Do, eble estus bona ideo ke ni provas formuli niajn bezonojn laŭ tio celo,
povi asocii ilin kun plentempa rolo. Eĉ se finfine ni ne dungas iun, tio
povas esti bona vojo por klarigi nian strategion.
Kion opinias vi? Ĉu ni devus krei Meta-paĝon pri tio, aŭ
Phabricator-bileton?
Ĝis!
Le 12/08/2018 à 17:07, KuboF Hromoslav a écrit :
Saluton!
Lastan monaton en Sud-Afriko okazis Vikimanio kaj partoprenis ĝin pluraj
esperantistoj (enkalkulante ankaŭ komencontojn mi scias pri 8). Krom kutima
amika renkontiĝado kaj babilado ni ankaŭ formale kunsidis kaj mi prezentas
al vi la raporton de la kunsido:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/Kunsido_d…
Ĝi ne estas raporto pri Vikimanio mem kaj certe vi ne povas kapti la
etoson de Vikimanio de ĝi (por tio vere necesas partopreni; sekvan jaron ĝi
okazos en Svedio kaj vi denove povos peti stipendion).
La raporto estas plejparte preta, tamen iuj partoj povas iom ŝanĝiĝi. Kaj,
ĝi estas vikio, do laŭvole redaktu kun kuraĝo ;-)
Amike Afrike
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de
ELiSoELiSo@lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso