Saluton.
En Oktobro 2019 en Serbio okazos la Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj
Orienta Eŭropo 2019 [1] kaj ELiSo estas denove invitita kun 1 repagota loko.
Mi jam partoprenis plurajn tiujn renkontiĝojn (kaj unu mi eĉ kunorganizis)
kaj mi ĝin forte rekomendas por organizaj aktivuloj! Ĝi estas bonega
oportuno por inspiriĝi de ideoj kaj projektoj de regionaj vikimedianoj,
kunhavigi proprajn spertojn, lerni, instrui kaj ankaŭ kreadi multajn
amikecojn, kio ja gravas kaj socie kaj por estontaj kunlaboroj.
Mi dum la renkontiĝoj rememoriĝas kial entute mi laboras en Vikimedio (ja,
facilas forgesi inter administra laboro kaj planado), reekhavas energion
kaj entuziasmon kaj ĝenerale refreŝigas mian menson.
Ni denove havas 1 repagotan lokon. La ideala partoprenonto estas:
- envolviĝinta en decid-farado ene de ELiSo,
- klopodas helpi formi estontecon de la vikimedia movado,
- aŭ specialisto pri partneriĝoj,
- aŭ projekta gvidanto.
Mi jam neformale demandis en pluraj kanaloj (precipe en nia Telegramo-grupo
[2]) kaj al kelkaj unuopuloj de la regiono, pri kiuj mi scias, ke ili
aktivas en tiu aŭ alia maniero. Neniu laŭ la supre menciitaj rekomendoj
dume esprimis volon partopreni.
Mi tial proponas, ke pliaj kandidatoj sinanonciĝu ĉi tie ĝis la 15a de
Julio 2019 23:59 UTK. Se neniu kandidatiĝos, mi ĝoje reprezentos nin ankaŭ
ĉi-jare.
[1]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2019
[2]
https://liberascio.telegramo.org
Amike
KuboF Hromoslav