Saluton!
VMF pluiras en la stategia procezo (2030) kaj nun serĉas kontaktulojn
(interligistojn) en organizitaj grupoj. Do ili ŝatus, ke ankaŭ ELiSo estu
tie reprezentata.
La rolo temas pri transdonado de la plej gravaj aferoj pri la strategio al
ELiSo kaj la plej gravaj rimarkoj kaj proponoj de ELiSo al la strategiuloj.
Daŭro estas ekde Marto ĝis Decembro 2019, kutime po 1-2 horoj semajne, sed
dum intensaj laboroj tio iĝas 5-8 horoj semajne.
La funkcio estas taŭga por homo, kiu vidas "grandan bildon" de aferoj,
sensas nivelon de subteno por certaj ideoj kaj estas komunikema. Laŭ mia
kompeno, plejparto de la komunikado estos en la angla.
Detaloj trovu ĉe:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2018-20/People/…
Ĉu vi volas esti tiu kontaktopersono de ELiSo?
(fakte, la limdato por aliĝi jam pasis, sed strategiuloj reproponas ĝin, do
mi proponas, ke ni diskutu ĝis fino de la 21a de Marto kaj poste nia homo
aliĝu)
Strategie
KuboF Hromoslav