Saluton.
Jen, mi prezentas la plej novan version de la Jara raporto 2020:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Sci…
La laboron pri la raporto komencis Ivan Santacruz, la Vicprezidanto de
ELiSo / VMEO. Poste mi, kiel prezidanto, aldonis plurajn aferojn.
La raporto estas dume nur en la angla, ĉar tion postulas la tutmonda
vikimedia movado. Por voĉdonado dum la sekva Kunsido de la Ĝenerala
asembleo estos provizita versio en Esperanto. Ĉar Jaran raporton povas
aprobi nur Ĝenerala asembleo, la nuna versio estas nur propono. Se vi havas
rimarkojn pri ĝi, ili estas bonvenaj en ties diskutpaĝo, ĉi tie en la
retpoŝta dissendolisto aŭ en alia kontakto listigita en
https://esperanto.wiki/kontakto
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto