Saluton.
Amika memorigo: *La limdato por peti stipendion estas post 24 horoj! *Petu
ĉe
https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Se vi pripensis partopreni, certe ne hezitu multe, ĉar baldaŭ estos
malfrue! Mi persone vere rekomendas partoprenon, ĉar Vikimanio apartenas al
tiuj renkontiĝoj, kiuj donas al homo novan energion, inspiron kaj
motiviĝon, kapabligas, renkontigas kun amikon kaj novaj amikoj kaj kreas
mutlajn neforgeseblajn memorojn.
Ĉi-jare Vikimanio estas en Sud-Afriko, kio donas specife bonan oportunon al
niajAfrikaj kolegoj!
Ĉiujn informojn kaj petformularon trovu ĉe
https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Amike kaj ĝis en Kab-urbo!
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
2018-01-08 23:03 GMT+01:00 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav(a)gmail.com>om>:
Saluton Vikimedianoj!
Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda
renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj
subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la 20an-22an de Julio (la
antaŭkonferenco 18an-19an) en Kaburbo en Sud-Afriko.
Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno
povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo
Vikimedio provizas limigitan kvanton da stipendioj, pro kio ni tre dankas!
En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por niaj subtenantoj
provizas specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! Se vi ŝatus scii
opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas
la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon
por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston *ĝis la 18a de
Januaro!*
*La formularon estas ĉe
https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1
<https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1>*
*Atentigo:* Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de
Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de
Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la
instrukciojn en la oficiala retejo:
https://wikimania2018.
wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos
en Kaburbo!
nome de la komisiono (KuboF Hromoslav, Ziko, Psychoslave kaj Remux)
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio