Saluton!
La 24-an de Januaro okazis la unua Reta Estrar-Kunsido (RetEsKu) de la
Estraro de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) en 2021. Nian inviton
akceptis Albert Stalin Garrido, estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj
Faka Agado (LFA). Jen eta resumo:
*Membreco en UEA kaj TEJO*
ELiSo en duono de Februaro ekokupiĝos pri membriĝo en TEJO kaj UEA - la
procezon gvidos KuboF. Dume estas pluraj eblecoj konsiderataj, sed ELiSo
interesiĝas pri membreco en ambaŭ tiuj organizoj samtempe. Albert de TEJO
valore partoprenis per vidpunkto de TEJO - dankon!
*Serĉado de nova Estrarano*
La estrarano Juan planas demisii de Estraro dum la sekva Kunsido de la
Ĝenerala asembleo. Ni tre dankas pri la laboro de Juan pasintece kaj
bondeziras ĉion bonan al li! Kiam liaj vivkondiĉoj permesos, ni ĝoje
revidos lin, ĉu en Estraro, ĉu en alia pozicio!
Intertempe ni serĉos novan kandidaton por estrarano. Se vi volas helpi al
Vikimedio en Esperanto je alta, stratega, gvida nivelo, skribu rekte al mi!
*Jara raporto 2020*
Ĝis nun ni preparadis relative simplan jarraporton. Post kiam ni estos Tema
organizo (probable iam ĉi-jare), estos postulate de nia "detala
jarraporto". Kvankam ni ne *devas* prepari detalan raporton jam nun, tio
estas bona ekzerco por estonteco. La verkadon gvidos la Estrarano Ivan kaj
ni atendas, ke fine de Februaro la raporto estos signife preparita, kvankam
ne nepre finpreta.
*Serĉado de novaj aktivuloj*
KuboF transprenas la taskon de trovado de novaj aktivuloj. Laŭeble, la unua
nova aktivulo transprenu tiun rolon por estonteco. Se vi volas serĉadi
aktivulojn, skribu rekte al mi!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Show replies by date