Saluton!
✨ JEFO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la trejnadon
TnT: Trejnu novajn Trejnistojn!
Aldone, Vikimedio EO (sendepende de ili) helpas varbi kaj provizas aldonan
monsubtenon por vojaĝado.
Kandidatiĝu nun por la trejnado! (ĝis la 22-an de majo 2022 inkluzive)
https://forms.gle/8BcEjhJkeSkJmQAY7
Aldone, kandidatiĝu por aldona monsubteno de VMEO - ĝis la 22-a de majo
inkluzive - skribu koncizan mesaĝon al kubof(a)esperanto.wiki kun eta
prezento kiu vi estas, viaj ĝisnunaj Vikimediaj spertoj, kial vi volas
trejni kaj almenaŭ ideo pri kio vi volas trejni rilate al Vikimedio.
Iĝu TREJNISTO!
Dum 8 intensaj labortagoj, vi akiros ĉiujn gravajn bazajn konojn, spertojn
kaj labormetodojn kiujn vi bezonos por poste krei kaj gvidi viajn proprajn
trejnadojn! 😁
📍Loko: en Moissac, apud Tuluzo (Francio);
📅 Datoj: de vendredo la 17an de junio (alventago) ĝis dimanĉo la 26an de
junio (forirtago) 2022.
🍴Manĝoj kaj loĝado estos prizorgitaj. Vojaĝo estos repagita ĝis 80 eŭroj
de la organizantoj.
Vikimedio EO kovros aldonajn vojaĝajn kostojn ĝis 40 € al partoprenanto,
kiu estas aktiva vikimediano kaj volas trejni pri Vikimediaj aferoj al
esperantistoj, aŭ pri bezonataj kapabloj al aktivuloj de Vikimedio EO.
(la mona subteno de VMEO celas ebligi partoprenon al entuziasma, aspiranta
trejnisto-vikimediano, kiu sen ĝi havus problemojn partopreni; elektito
devos vojaĝi malmultekoste kaj prezenti realajn vojaĝajn biletojn; ĝi ne
estas poŝmono :)
Eĉ se vi ne emas trejni pri Vikimedio aŭ por Vikimedio EO, vi estas bonvena
kandidatiĝi al la ĉefa trejnado - vi nur ne ricevos subtenon de VMEO.
Pri vi:
• Vi estas juna esperantisto inter 18-35 jaraĝa;
• Vi flue parolas Esperanton (por prepari materialojn kaj liveri
trejnadon);
• vi loĝas en lando de Konsilio de Eŭropo;
• Vi estas laborema, pasia kaj lernema – tio plej gravas.
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton kara!
En Vikimedio EO ni organizas novan konkurson - *aparten specialam* - al kiu
mi kore invitas vin!
Per kio speciala? *Ĝi okazas en la angla Vikipedio!* Vizitu la konkursan
paĝon! <https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:CEE_Spring_2022>
En Vikimedio EO *ni laboras ankaŭ pri Esperanto*, ne nur *en* ĝi. Kaj
ne-Esperantaj Vikipedioj estas bonegaj por tiu ĉi celo! Avantaĝo estas, ke
helpi verki pri Esperanto povas ankaŭ neesperantistoj. Tamen, spertoj de
esperantistoj kiel vi estas ege valoraj kaj gravaj en tia ĉi konkurso, ĉar
vi povas koncentriĝi pri la plej gravaj aferoj kaj aparte bone konas
fontojn de kiuj vi povas citi informojn!
Tial mi invitas vin (se vi bone verkas en la angla) ankoraŭ hodiaŭ *legi
detalojn kaj mem partopreni
<https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:CEE_Spring_2022>*!
La konkurso VikiPrintempo COE fokusiĝas pri la regiono de *Centra kaj
Orienta Eŭropo*. Kaj ĉar Esperanto devenas ĝuste de tiu regiono, ni povis
facile inkludi ĝin. Fakte, dum lastaj jaroj partoprenantoj de VikiPrintempo
en aliaj lingvoj plendis, ke ne estas sufiĉa materialo en la angla, de kiu
ili povus traduki - tio estis nia inspiro por helpi krei altkvalitajn
artikolojn pri Esperanto en la angla Vikipedio.
Apartan atenton ni dediĉas al la *altprioritataj artikoloj pri Esperanto
kaj L. L. Zamenhof*. Ideale la konkurso (kaj vi ;) helpu al ili esti
elstaraj!
La konkurso daŭros *ĝis la 31-a de Majo 2022*, do venu kaj helpu kunverki
<https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:CEE_Spring_2022>!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
*Resumo:* Ni organizas artikol-verkan konkurson en la angla Vikipedio kun
subkategorio pri Esperanto. *Ni serĉas volontulojn por pluraj aferoj
<https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/cee-spring-english-2022/wo…>*,
nun precipe por kreo de konkursa paĝo en Vikipedio, tradukado al la angla
kaj verkado de varbaj tekstoj. Sekvan jaron ni povos organizi en pluraj
lingvoj, do nuntempaj volontuloj povas nun spertiĝi kaj sekvan jaron
organizi. Interesiĝantoj kontaktu min!
*Longa versio*:
En VMEO ni baldaŭ lanĉos artikol-verkan konkurson pri Centra kaj Orienta
Eŭropo - sed en la angla Vikipedio kaj kun subkategorio pri Esperanto
😎 Labori en la angla Vikipedio estas por ni aparta defio. Sed ni jam havas
spertojn pri tiaj konkursoj en Esperantaj vikioj, do ni scias kion fari.
*Kial en la angla?* VMEO laboras ne nur pri Esperantaj Vikimediaj projektoj
sed ankaŭ pri Esperanto en alilingvaj Vikimediaj projektoj. Danke al tio
povos Esperanton malkovri ankaŭ homoj, kiuj ... ehm ... ankoraŭ ne parolas
Esperanton 😅
Ttiu ĉi fojo estas la unua kaj testa. Sekvajn fojojn ni povos organizi
tiajn konkursojn en pluraj lingvaj versioj de Vikipedio (ekz. la franca,
hispana, portugala ks) kaj tiel instigi verkadon pri Esperanto en tiuj
lingvoj.
Ideale vi kiel nia aktivulo povu spertiĝi organizante tiun ĉi konkurson
kiel kunorganizanto / helpanto, kaj sekvan jaron mem ĉeforganizi kun propra
teamo en iu Vikipedio. Eĉ se vi ne volas poste mem organizi, ĉiuokaze ni
bezonas vin por helpi nun ;-)
Nun mi serĉas tiajn kapablajn homojn, kiuj volas helpi nun pri la angla,
kaj laŭeble ankaŭ sekvan jaron organizi mem. Danke al niaj spertoj de
multaj konkursoj kaj projekta mastrumado ni povos gvidi vin en ĉiu paŝo kaj
laŭbezone helpi.
Nun la plej urĝaj aferoj estas:
1. kreo de konkursa paĝo en la angla Vikipedio
2. tradukanto al / korektanto de angla lingvo
3. verkanto de "reklamaj" (varbaj, allogaj) tekstoj (merkatikisto)
Ĉiuj bezonataj roloj / taskoj, kiuj ankoraŭ bezonas sian respondeculon
estas ĉe nia projekto-mastrumilo:
https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/cee-spring-english-2022/wo…
*Kiam?* Tre baldaŭ! La konkurso komenciĝos jam la 15-an de Aprilo. Sed krom
la supre menciitaj urĝaj taskoj / roloj, plejparto estos bezonata iom poste.
Se vi volas preni iu(j)n el tiuj taskoj, kontaktu min!
Se vi konas iun, kiu eble volus helpi, kontaktu lin / ŝin kaj proponu la
aferon.
Do aldonu vian manon al la laboro kaj kune ni disvastigos liberan scion pri
Esperanto al ĉiuj Vikipedioj!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, kara!
*Jam post kelketaj horoj *okazos Kunsido de Ĝenerala asembleo -
sabate, la *26-an
de Marto 2022 je 15:00 - 17:00 UTK*.
Ni kunsidos per reta video-renkontiĝejo Jitsi de VMEO
<https://meet.jit.si/VMEO>. Ĝi bone funkcias per kutima krozilo (ŝajne plej
bone en Google Chrome / Chromium) sen bezono de instalo de io ajn. Tamen,
por iuj ĝi pil rapidas kaj glatas per poŝtelefona aplikaĵo. La elekto estsa
via ;-)
Ĉiuj informoj pri la kunsido estas en la eventa paĝo en nia retejo
<https://esperanto.wiki/evento/4-a-kunsido-de-generala-asembleo-2022-1>. Se
vi planas partopreni, bonvolu aliĝi per la formularo en tiu paĝo.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Kara,
dankon pro la atentigo.
Fakte mi ne havas multe da interesigxo pri diplomatia kulturo, sed
estas laboro farinda je ekz. tiu artikolo:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Fu%C4%9Do_pro_la_rusa_invado_en_Ukrainion
Kaj ni povas rigardi kio ankoraux estus ekz. tradukebla.
Kore salutas
Ziko
Am Do., 3. März 2022 um 16:21 Uhr schrieb Michal Matúšov
<kubof.hromoslav(a)gmail.com>:
>
> Saluton kara!
>
> Dum lastaj tagoj ni estis atestantoj de komenco de nova milito - Rusia armeo invadis Ukrainion, puŝante ties konflikton al nova, vere malplaĉa nivelo.
>
> Bonkoraj homoj en tiu ĉi situacio demandas kion fari por helpi al nia homaj fratoj en Ukrainio. Kaj ja estas pluraj manieroj por helpi - sed plejparton de ili ni nun ne tuŝos. Tamen, niaj kolegoj en Vikimedio Ukrainio alvokis nin pri helpo-maniero, pri kiu ni (inklude vin!), vikimedianoj, tre spertas - verki por la Esperanta Vikipedio artikolojn pri la ukraina kulturo! Krom la kultura helpo al la popolo, kiu ĵus estis milite atakita, vi ankaŭ povas gajni premion. (La konkurson ne organizas VMEO, sed volonte helpas diskonigi ĝin.) La konkurso estis preparita kaj komenciĝis jam antaŭ la milito, do ne temas pri rekta konsekvenco sed pri tempa koincido.
>
> Kiel partopreni: verku por la Esperanta Vikipedio artikolojn pri ukraina kulturo kaj enskribiĝu en la liston de partoprenantoj
> Kiam: ĝis la 17-a de Marto 2022 (UTK)
> Pliaj informoj: oficiala retejo (en Esperanto)
>
> De nia Estraro ni sendas pacajn salutojn!
> KuboF Hromoslav
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de %(real_name)s
> To unsubscribe send an email to wikimedia-eo-anoncoj-leave(a)lists.wikimedia.org
Saluton.
*Resumo*: Ekde morgaŭ aŭ postmorgaŭ povos niaj Plenrajtaj membroj voĉdoni
pri ŝanĝo de nia Statuto laŭ postulo de la Ministerio de internaj aferoj de
Slovakio, la registra institucio. Sen la nova voĉdono la Ministerio ne
akceptos niajn ŝanĝojn de Novembro 2021 kaj povos neniigi nin.
La postulataj ŝanĝoj estas pure formalaj. Utiligante la okazon mi proponas
ankaŭ plurajn lingvajn kaj formalajn ŝanĝoj - neniu enhava ŝanĝo.
La ŝanĝo-proponojn mi dividis al 3 grupoj:
1. *postulitaj* de la registra instanco - nepre devas esti aprobitaj
2. *lingvaj* - korektoj de mistajpoj, gramatikaj eraroj, strangaj
vortumoj - ne devas esti aprobitaj, sed mi rekomendas aprobi por teni bonan
bildon pri nia asocio
3. *formalaj* - precipe majuskligo de organoj, membroj, ks., formatado -
ne devas esti aprobitaj, sed mi rekomendas precipe por simbole montri
estimon al ĉiuj niaj membroj
- plena proponaro pri ŝanĝoj -
https://docs.google.com/spreadsheets/d/16yWz1PgJorEQlrYGk-6LZ2FLnFJGKUWQgNV…
- Esperanta traduko kun proponitaj ŝanĝoj -
https://docs.google.com/document/d/12NSz_t8sVplSraFr_aWFmbDcp1yLFdZxBrzvbAb…
- slovaka originalo kun proponitaj ŝanĝoj -
https://docs.google.com/document/d/1uCnDEApuihyvrCa0AFwXkZIWLUbKRioJKA2gFuW…
Se vi vidas en la Statuto ankaŭ aliajn plibonigendajn *formalajn* aŭ
*lingvajn* aferoj (ne enhavaj), bonvolu komenti ilin rekte en la Google
Dokumento (plirapidigo: elektu tekston kaj faru klavkombinon Ktrl + Alt +
M).
Fine, dankon al Marek Blahuŝ kaj Yves Nevelsteen pro lingvaj konsultoj!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
*Resumo*: Ĉu vi havas ideon kiel *konkrete* starigi longtempan voĉdonan
sistemon por VMEO?
*Longa versio*:
En VMEO ni bezonas voĉdonan sistemon, per kiu povu voĉdoni niaj Plenrajtaj
membroj, kaj ideale ankaŭ Estraranoj kaj membroj de la Revizia komisiono.
La administrado de la sistemo ne prenu multan tempon, ideale ne postulu
permanan sinkronigon de membraj datumoj antaŭ ĉiu unuopa voĉdonado.
Jen, dumaj ideoj:
https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_pac…
Mi precipe esploris pri maniero voĉdoni per nia CiviCRM (baze, membra
datumbazo) sed ĉiuj ĝisnunaj manieroj montriĝis maltaŭgaj, vidu ĉe
https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/ls-infrastrukturo/work_pac…
*Ĉu vi povas ian sistemon rekomendi?*
Ideale, prezentu konkretan programon kaj kiel ĝi povas esti kunligita kun
CiviCRM aŭ WordPress (en WordPress ni havas aŭtomate ĝisdatigatajn
informojn kiuj uzantoj estas membroj de kiuj kategorioj).
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Kara, de Vikimedio EO / Esperanto kaj Libera Scio ni deziras al vi feliĉan
novan jaron 2022! Ĝi estu pli plaĉa ol la antaŭa!
[image: vmeo pf 2022 eta.jpg]
En 2021 ni denove plialtkvalitigis nian agadon kaj faris ĝin iom pli
daŭropova. En 2022 ni pli fokusiĝos al plia disdivido de laboro, tiel ke ĝi
povu esti vere daŭropova kaj ni altkvalite agadu dum longa tempo. Kaj, se
ni bonŝancos, ni faros plurajn grandajn saltojn 😉
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
VikiFesto 2021 - la festo de 20-jariĝo de la Esperanta Vikipedio -
komenciĝos *hodiaŭ je 15:00 UTK*, do jam post malpli ol 2 horoj!
Se vi ankoraŭ ne aliĝis, venu al la oficiala retejo kaj aliĝu tuj -
https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Tie vi trovos ankaŭ informojn kiel partopreni kaj plenan programon.
Ĝuu la feston!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto