Saluton
Jes, tiu transliterumado ja ekzistas por la cirila, eblas ankaŭ uzi
ĝin por la hebrea kaj araba alfabetoj, sed ankaŭ por la ĉina skribo...
Vere indas uzi por ĉiu lingvo transskriban metodon kiu permesas ĝuste
eldiri la nomon.
Jen tre facila ekzemplo, ke la pinjino ne vere taŭgas por tiuj, kiuj
ne konas la ĉinan lingvon: mi ofte aŭdas francojn kies "Beijing"
eldiritas [bɛdʒinɡ] anstataŭ [pèitɕíŋ], eĉ ĉe la televido... simple
pro la kialo ke tiuj (fi)ĵurnalistoj neniam lernis ĉinan fonologion.
Plue, se oni vere volas uzi plene la pinjinon, indus skribi "Běijīng",
kun la taŭgaj ĉapeloj...
Do, transliterumado pli bonas laŭ mi!
amike,
Alekĉjo