Kara,
post la prezentitaj proponoj por la Jara plano 2024 kaj la Jara raporto
2023 mi ĝoje prezentas ankaŭ *malneton de la Jara buĝeto 2024*.
https://docs.google.com/spreadsheets/d/1XOvL7ge3qZlZ5rUnZ4T_BniZNCeIzE6-eau…
Plena Financa raporto 2023 kun detala disdivido laŭ kategorio tamen ne
estos provizita dum la Kunsido. Sed ni prezentos *altnivelan, sendetalan
resumon de la Financa raporto 2023* de statoj kaj ŝanĝoj de niaj bankaj
kontoj. Konsultu ĝin jam nun.
https://docs.google.com/spreadsheets/d/16ilTSFUL8QmI4BrnTzPXO4fl-39Xtb_vNfE…
Restas ankoraŭ kelkaj horoj ĝis nia hodiaŭa Kunsido de la Ĝenerala asembleo
de Vikimedio EO, do mi petas vin konsulti ilin anticipe kiom eblas al vi.
Vi povas rimarkis, ke il estis sendita sufiĉe malfrue. Dum la kunsido ni
parolos ankaŭ pri tio, sed jam nun mi povas skribi al vi, ke simple tro
multaj laboroj koncentriĝas ĉe tre malmultaj homoj. Por plifruigi provizon
de tiaj ĉi dokumentoj kaj organizado de diversaj agadoj la plej bezonata
afero estas pliaj kapablaj aktivuloj. En VMEO ni havas multan spacon por
tio, do bv. elekti rolon kiun vi ŝatus prizorgadi kaj montru vian intereson
ĉe https://esperanto.wiki/volontulu
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Kara,
post la prezentita propono por la Jara plano 2024, mi ĝoje prezentas ankaŭ
malneton de la Jara raporto 2023.
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2023
Ĝi estas en la angla, ĉar tiun lingvon postulas niaj raportaj devoj por la
Fondaĵo Vikimedio. Poste ni ebligos tradukon al Esperanto. Ni konsideras
kiel pli efike trakti tiun tradukadon (se vi estas traduka administranto de
vikio per MediaWiki, bv. kontaktu min!).
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Kara,
jen estas la nuna versio de malneta propono por Jara plano 2024 👇
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/20…
Ni voĉdonos pri ĝi dum la ĉi-sabata Kunsido de la Ĝenerala asembleo de
Vikimedio EO. Do bv. legi ĝin anticipe kaj eventualajn demandojn /
komentojn volonte skribu ĉi tie. Tiel ni estos pli bone preparitaj por la
Kunsido kaj ĝi estos pli glata.
Tiun ĉi version preparis la Estraro, sed bv. memori, ke Vikimedio EO estas
pli vasta ol nure Estraro!
*Vi mem proponu iun agadon, se vi pretas gvidi ĝin aŭ nur helpi!* Tiaokaze
bv. skrbi rekte al mi, aŭ eĉ rekte aldoni ĝin en la dokumenton mem! Kiel
kantas Jonny M, "komune ni estas fortaj" ❤️😎
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
*Resumo*: Mi kandidatiĝis por servado en la Komitato pri aligitaj organizoj
de la Fondaĵo Vikimedio (AffCom) por helpi solvi ĝiajn problemojn, kiuj dum
jaroj damaĝas ankaŭ la Esperantan komunumon. *Bonvolu subteni min aldonante
{{Strong support}}* (forta subteno) ĉe
*https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliations_Committee/Candidates/2023#KuboF_Hromoslav*
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliations_Committee/Candidates/2023#Kubo…>
Karaj, dum lastaj jaroj Vikimedio EO klopodas esti rekonita de la Fondaĵo
Vikimedio kiel Tema organizo (nun ni estas Uzanto-Grupo, kio estas malpli
alta ŝtupo). Bedaŭrinde tiu ĉi nia klopodo estis haltigita de la Komitato
pri aligitaj organizoj
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Affiliations_Committee>
(AffCom), kiu dum jaroj ne havas sufiĉajn kapacitojn por sia respondeca
funkciado. Bedaŭrinde, ilia subakapciteco montriĝis esti tiom drasta, ke
ili bezonis ĉ. 5 monatojn de celita plua edukado por taŭge respondi
bazlernej-nivelan demandon (konkrete kiam ili decidis haltigi nian
rekonon). Mi daŭre komunikas kun AffCom ankaŭ pri aferoj ekster VMEO kaj mi
respondece konfirmas, ke AffCom daŭre havas drastajn problemojn -
disvastigas malveraĵojn, ne korektas ilin kiam oni atentigas pri tio,
fiaskas respondi bazlernej-nivelajn demandojn ks.
Tiu ĉi subkapaciteco de AffCom bedaŭrinde ne nur *kostas monon* al la
Fondaĵo Vikimedio (kiu pagas (kaj sufiĉe multe) al siaj dungitoj por
provizadi helpon al AffCom, kaj tiu multekosta helpado estas pli alta ol
taŭge pro la nekapabloj de AffCom). Sed ĝi ankaŭ *forsuĉas energion de
Vikimediaj organizoj kiel Vikimedio EO*. Pro tio la komunumoj de Vikipedio
kaj aliaj projektoj ne disvolviĝas tiom bone kaj rapide kiom eblus kun
taŭga subteno. Rezulte de tio, la socioj parolantaj ties lingvojn ne
edukiĝas tiom rapide, profunde kaj vaste kiom ili povus kun pli bona
funkciado de Vikipedioj (kio havas konsekvencojn ekz en nesufiĉe rapida
preventado de klimata ŝanĝo, nesufiĉa pacigado de mondo kaj daŭre ĉeesta
granda neegaleco).
Mi jam havas tre (fakte tro) multan laboron, sed mi vidas, ke la damaĝo
kiun kreas la subkapaciteco de AffCom estas tro maltaŭga kaj detrua ankaŭ
por nia Esperanta komunumo. Tial mi decidis kandidatiĝi por AffCom kaj
helpi ĝin deinterne. Tio bedaŭrinde prenos iom de mia tempo, kiun mi
preferas dediĉi al VMEO, sed samtempe (mi esperas, ke) helpos glatigi la
padon kaj kunlaboradon de VMEO kun AffCom, kaj samtempe plifortigos ankaŭ
aliajn Vikimediajn organizojn, de kies sukcesoj ni povos profiti (ekz.
lernante de ili, aŭ kunlaborante en subvenciataj projektoj de Erasmus+ ktp).
*Por tio tamen indas via subteno!* Mi petas, *legu mian kandidatiĝon* kaj
se vi subtenas tion, bv. en la parto "*Endorsements (KuboF
Hromoslav)*" *subteni
min aldonante {{Strong support}}* (forta subteno) aŭ {{Support}} (subteno),
ideale ankaŭ kun certa komento (povas esti en Esperanto ;)
https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliations_Committee/Candidates/2023#Kubo…
Mi anticipe dankas vin pro via helpo al mia helpado de disvolvigo de
tutmonda Vikimedia komunumo ❤️
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton!
Tre baldaux (post 2 tagoj) estos fino de la petado de stipendioj por
Vikimanio 2023 en Singapuro. Se vi volas partopreni sed bonus por vi ioma
financa helpo, certe petu la stipendion nun (aux poste bedauxru ;)!
Vi povas ricevi stipendion por plena partopreno (veturo, logxado,
partopreno), aux parta (logxado, partopreno, sed sen veturo). Mi mem
partoprenis Vikimanion plurfoje kaj (eble krom uzado de la angla...) mi tre
sxatis tion. Cxiam mi partoprenis per la stipendio, pro kio mi aparte
dankas al la Fondajxo Vikimedio! Kaj ankaux vi povas!
Por peti venu al https://wikimania.wikimedia.org/wiki/2023:Scholarships
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Iom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio
EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio
estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro, kiel *vi mem*
povas partopreni kaj kion vi povas gajni de tio?
*Aliĝu nun kaj vi ekscios!
<https://esperanto.wiki/evento/plibonigu-vikimedion-per-erasmus>*
En 2023 ni celas plivastigi eblojn partopreni en subvenciataj projektoj de
Erasmus+ al pli multaj niaj membroj kaj aktivuloj. Eble ankaŭ al vi!
Por povi inkludi ankaŭ vin, mi invitas vin al nia reta seminario kun
diskuto. Ĝi estas senaga kaj komencos la *25-an de Januaro je 18:00 UTK
(19:00 de Mez-Eŭropa tempo)*.
Partopreni en Erasmus+ povas homoj de la Eŭropa unio kaj aliaj programaj
landoj (Norda Makedonio, Serbio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Turkio).
Mallonga gustumo, de aferoj, kiujn vi povus fari ene de projekto de
Erasmus+: veturi al Esperanta evento al trejnado, viziti alian Vikimedian
organizon kaj lerni pri ilia labormaniero, lerni profesiajn kapablojn dum
kelktaga kurso, ekkoni novajn homojn de tuta Eŭropo, kaj multo pli! Kaj
aparte plaĉa parto estas, ke danke al subvencio *vi havos ĉion repagita!*
*Ĉu tio kaptis vian intereson? Aliĝu nun por ekscii pli!
<https://esperanto.wiki/evento/plibonigu-vikimedion-per-erasmus>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, kara!
Mi invitas vin veni al (repagata, danke al *Erasmus+*) trejnado pri
kontribuado al Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj, kiu okazos en
Bjalistoko, Pollando la 10-a ĝis la 11-an de Decembro. *ALIĜU NUN!
<https://esperanto.wiki/evento/trejnado-pri-redaktado-kaj-tradukado-de-vikip…>*
Kunlabore kun 3 partneroj ni organizas *serion de 3 trejnadoj por trejni
bazojn de Vikimedia laboro*, konkrete:
1. baza redaktado; tradukado per speciala traduka helpilo
2. plurmediaĵoj; aŭtoraj rajtoj
3. Vikifontaro
Tiujn ĉi 3 trejnadojn ni faros en sekvaj monatoj en Pollando, Slovakio kaj
Francio. Ideale vi partoprenus ĉiujn 3, sed se tio ne eblus, ni povus
interkonsenti.
La unua trejnado okazos jam sufiĉe baldaŭ - *la 10-a ĝis 11-an de Decembro*
en *Bjalistoko, Pollando* parte dum la famaj Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj.
Danke al subteno de Erasmus+ *ni pagos viajn vojaĝon, loĝadon, manĝadon kaj
vi partoprenos senpage*. Vi povos veni iom pli frue kaj partopreni en la
ŝatatajn Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj. *Ni havas nur kelketajn lokojn por
homoj, kiujn ni povos repagi!*
*Ideala partoprenanto*
1. ŝatas Vikipedion aŭ ĝiajn fratajn projektojn
2. volas longtempe kontribuadi al ili
3. dume ne (multe) regas tiun kontribuadon
4. loĝas en la Eŭropa unio (pro kondiĉoj de la subvencio, kiu pagas la
partoprenon)
Ĉu tio estas vi? *ALIĜU NUN!
<https://esperanto.wiki/evento/trejnado-pri-redaktado-kaj-tradukado-de-vikip…>*
Memoru, ke entute estas malmultaj lokoj disponeblaj, kaj plejparto estas
por niaj partneroj. Do se vi seriozas, aliĝu frue aŭ poste bedaŭru!
Se vi havas demandojn, skribu al mi nun :-)
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, kara Michal!
Ĵuse okazas 2 gravaj Esperantaj virtualaj renkontiĝoj - Retoso
<https://esperanto.wiki/civicrm/mailing/url/?u=42&qid=> kaj la Virtuala
Kongreso de Esperanto 2022
<https://esperanto.wiki/civicrm/mailing/url/?u=43&qid=>.
Kaj Vikimedio EO aktive partoprenas en ili! Mi invitas vin al (parte niaj)
programeroj:
- prelego: Voĉa klavaro por Esperanto jam funkcias – provu ĝin ankaŭ vi!
- tre mallonga prezento dum "Babilu kun Amri Wandel" en la parto pri
faka agado
- prezento dum Virtuala Movada Foiro: Vikimedio EO
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, kara!
Tiu ĉi Aŭgusto estas aparte riĉa je eventoj. Krom la ĵus okazanta
Universala Kongreso de UEA en Montrealo (kie ni ĉi-foje bedaŭrinde faras
neniun vikimedian agadon) okazos tutmonda (ne-Esperanta) Vikimanio,
prezento de VMEO dum IJK en Nederlando, kaj fine eĉ plurtaga Vikipedia
trejnado en Francio.
*Vikimanio* certe estas la plej pinta eveto de la Vikimedia komunumo. Kiam
ĝi okazas ĉeeste, ĝi allogas ĉirkaŭ milon da partoprenantoj, kiujn ĝi ravas
al siaj komunumaj diskutoj, prelegoj, trejnadoj, sed ankaŭ koncertoj kaj
(ege grave!) amikaj paroloj. Ĉi-jare ĝi tamen (denove) okazos plene
virtuale. *Tempo*: 11a-14a de Aŭgusto 2022. *Kotizo*: senpaga. *Oficiala
retejo kaj aliĝilo*: https://wikimania.wikimedia.org/
*Internacia Junulara Kongreso (IJK)* estas delonge kara al koroj de multaj
esperantistaj junuloj (kaj tiuj oficiale junaj, kaj tiuj "eterne junaj en
sia koro"). Ĉi-jare ĝi invitas vin al Nederlando, kaj krom aliaj aferoj
proponas Junularan Movadan Foiron - dum 2 horoj multaj esperantistaj
junularaj movadanoj ĉe tabloj prezentos sian organizon / projekton kaj
vizitantoj libere vizitos ilin. Se vi spertis Movadan Foiron ĉe UK, vi
certe scias pri kio temas. Kompreneble, IJK proponas multon plian
partoprenendan! *Tempo*: 22a de Aŭgusto 2022. *Kotizo*: senpaga por
partoprenantoj de IJK. *Oficiala retejo kaj aliĝilo*:
https://ijk2022.tejo.org/
*Noto*: Ni serĉas helpantojn por Vikimedia agado dum tiu ĉi kaj eĉ pli
estontaj IJK-j. Povas temi pri prezentado ĉe tablo / en budo, prelego,
trejnado, gvidado de komuna redaktado ks. Kandidatiĝu por esti Vikimedia
helpanto dum IJK-j!
<https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D…>
La Esperanto-Centro KVINPETALO denove organizas semajnan staĝon fokusitan
al redaktado de Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj nomitan *Dispartigi
sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj*. La staĝon gvidas Arno Lagrange,
kiu apartenas al la plej fruaj pioniroj de la Esperanta Vikipedio! *Atentu,
ke la limdato por aliĝi estas la 15-a de Aŭgusto!* *Tempo*: 29a de Aŭgusto
- 2a de Septembro 2022. *Kotizo*: ĉ. 35 eŭrojn / tago (dependas ke pluraj
aferoj). *Oficiala retejo kaj aliĝilo*:
http://www.kvinpetalo.org/spip.php?rubrique17
Kiel vi vidas, la sekvaj semajnoj estas vere abunda je Vikimediaj eventoj!
Ĝuu ilin, eventuale invitu viajn amikojn, kaj esperebe ni renkontiĝos en
iuj el ili!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
La Fondaĵo Vikimedio nuntempe elektas 2 novajn membrojn por sia Estraro kaj
invitis nin, Vikimedion EO, kunelekti. En VMEO ni aprezas vian personan
opinion, volas aŭdi ĝin kaj invitas vin skribi ĝin al ni! Via opinio estos
konsiderita en la voĉdono, kiun faros nia Estraro, kaj kiun mi (kiel
reprezentanto de VMEO en la procezo) poste plenumos. Se vi ne povos
partopreni, la Estraro faros sian plejbonon por elekti la plej taŭgajn
kandidatojn.
Ĉar Vikimedio EO estas membra organizo, opinioj de niaj membroj pezas pli. Vi
ankoraŭ povas membriĝi <https://esperanto.wiki/alighilo> por plifortigi
vian voĉon.
Kiel partopreni?
1. lernu pri dezirataj kapabloj kaj spertoj, kaj pri roloj kaj
respondecoj de estraranoj
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Apply_t…>
2. ekkonu la kandidatojn
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Candida…>
3. skribu al mi vian opinion / preferon pri la kandidatoj (laŭeble
inkludu eta klarigon kiu faceto de ili esta aparta grava laŭ vi)
La procezo baldaŭ finiĝos, do bv. skribi al mi *ĝis la fino de la 13-a de
Julio 2022 al la adreso kubof.hromoslav(a)esperanto.wiki*.
(Mi planis inviti vin pli frue, sed amaso de alia laboro preventis min - mi
dankas pro via kompreno! En la Estraro ni volas plialtigi kvaliton de nia
laboro kaj komuniki pli frue. Tial ni laboras pri pli justa disdivido de
laboro, kaj ĝenerale pri plialtigo de organiza daŭropoveco. Rilate al tio
ni baldaŭ prezentos iujn rezutlojn kaj alvokojn por agado. Jam nun vi povas
kandidatiĝi por servi kiel "ĝenerala" volontulo
<https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D…>
(baze, atendolisto por konkreta laboro / funkcio / posteno).)
Amike
Michal Matúšov
Reprezentanto de VMEO en la Estrara elekto de VMF en 2022