Mi scivolas la sekvojn de la legxa minaco kontraux vikipedio. Laux mi cxio dependas de la
juro de la lando kei tia afero povus esti diskutata. Sed laux mia sento vikipedio ne povas
esti atakata pro diroj kiuj malplacxas al iu nomita en gxi, des pli ke tiu havas la
eblecon esprimi sian malkonsenton ene de la vikio mem per la samaj rimedoj per kiuj li
(aux sxi) sentus sin ofendata, same kiel en gazeto kie iu rajtas ricevi saman spacon por
respondi se tiu konsideras sin kalumniata.
Mi ecx dubas ke la minacon sekvos seriozaj konsekvencoj, cxar jam necesus pruvi ke iu
kulpas krimon.
Vikipedio estas libera spaco, sxajnas al mi neimageble ke gxi estu silentigita per
diktatorecaj agoj kontraux gxi.
Vikio ja havas regulon de neuxtraleco, kio ne signifas, ke diverseco de la vidpunktoj estu
silentigitaj, sed kontrauxe ke ili cxiuj povas aperi unu apud la alia : la leganto jugxu
mem kion kredi el inter la esprimitaj vidpunktoj kaj raportitaj informoj.
Arno Lagrange
Arno Lagrange
Sainte-Apollonie
FR 31570 LANTA
33 (0) 561 839 159
Show replies by date