--- Arnaud LAGRANGE <arnaud.lagrange(a)wanadoo.fr> a
écrit : >
Mi scivolas la sekvojn de la legxa minaco kontraux
vikipedio. Laux mi cxio dependas de la juro de la
lando kei tia afero povus esti diskutata. Sed laux
mia sento vikipedio ne povas esti atakata pro diroj
kiuj malplacxas al iu nomita en gxi, des pli ke tiu
havas la eblecon esprimi sian malkonsenton ene de la
vikio mem per la samaj rimedoj per kiuj li (aux sxi)
sentus sin ofendata, same kiel en gazeto kie iu
rajtas ricevi saman spacon por respondi se tiu
konsideras sin kalumniata.
Mi ecx dubas ke la minacon sekvos seriozaj
konsekvencoj, cxar jam necesus pruvi ke iu kulpas
krimon.
Vikipedio estas libera spaco, sxajnas al mi
neimageble ke gxi estu silentigita per diktatorecaj
agoj kontraux gxi.
Vikio ja havas regulon de neuxtraleco, kio ne
signifas, ke diverseco de la vidpunktoj estu
silentigitaj, sed kontrauxe ke ili cxiuj povas aperi
unu apud la alia : la leganto jugxu mem kion kredi
el inter la esprimitaj vidpunktoj kaj raportitaj
informoj.
Arno Lagrange
Jes, mi tute konsentas kun vi. Sxajnas ke Silfer
malaperis. Mi pensas ke li simple esperis ke minaco
forigus la kritikon de la Vikipedio, sed tio ne estis
tiom facila, cxar Brion bone konas la legxojn. :) Mi
felicxas ke Brion decidis respondeci pri la afero,
cxar mi havas tro multe da taskoj cxe TEJO kaj mi
scias ke Brion ankaux havas multege da taskoj cxe
Vikipedio. Mi esperas ke Silfer ne revenos...
Mi ecx pensis ke povas multe popularigi Vikipedion, se
ni metus artikolon en Gxangalo pri la afero, sed mi ne
scias cxu indas pli kolerigi Silfer, tiom kiom mi
volas fari... ;-) Sed jes, paco gxenerale estas la
gxusta vojo, malgraux mia hejmregistaro. :-(
Chuck
=====
Learn Esperanto! -
http://www.lernu.net/
Enciklopedio:
http://eo.wikipedia.org/
___________________________________________________________
Do You Yahoo!? -- Une adresse @yahoo.fr gratuite et en français !
Yahoo! Mail :
http://fr.mail.yahoo.com