Saluton Lu kaj ceteraj (ĉar mi ne ofte uzas tiun ĉi grupon, mia antaŭa
respondo en tiu ĉi fadeno ial ne trafis ĝin):
Mi tiam skribis:
mi ĵus komentis en la diskutejo, opinias ja grava
baloti kaj laŭ
propra impreso rekomendas subteni Joan Gomà (kaj eventuale pliajn
kandidatojn) kiu havas plurajn malsamajn rilatojn al la
esperanto-komunumo kaj ja eĉ jam montris iumaniere iniciaton rekte en
esperanto alparolante la esperantistojn kaj amplekse respondante en
la pribalota retejo al la demandoj kiuj povus ilin interesi.
Legu detalojn en mia kontribuo en la diskutejo.
Miajn pliajn kandidatojn (du - sed ja ne ekzistas limigo pri kvanto) mi
ankaŭ menciis tie - temas pri Capsot kaj Sj, kiuj ankaŭ favore sin
esprimis pri nia afero kaj/aŭ kies kunlaboremon pri aferoj al ni
simpatiaj menciis Joan Gomà.
Se oni voĉdonas nur por unu kandidato, tio signifas ke oni preferas
lin/ŝin al la ĉiuj ceteraj kandidatoj, inter kiuj mem oni estas
indiferenta. Se oni voĉdonas por pliaj kandidatoj, oni metas ilin en
siaj preferoj en konkretan ordon. Tamen, la Schulze-metodo laboras nur
kun la preferoj ĉiam de unu kandidato al alia kaj kalkulas la kvanton de
homoj kiuj tiel preferas -- sekve, se oni markas preferojn ĉe pliaj
kandidatoj, tio neniel malavantaĝigas la unuan kandidaton kompare kun la
situacio kiam oni markas preferon nur por tiu unu.
Marek Blahuš (Blahma)
Je 2011-06-09 08:29, Lu Wunsch-Rolshoven skribis:
Dankon! Kaj chu iu havas ideon por kandidato du kaj
tri? Au chu la
shancoj por Gomà estos pli grandaj, se oni elektas nur lin kaj neniun
alian? (Mi ne detale provis kompreni la elektosistemon...)
Lu