Saluton!
Chu iu el vi havas ideon, kiun elekti? Mi metis la demandon jam al
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Baloto_por_la_konsilio_de_…
Estas tempo ghis la 12-a de junio.
Chion bonan
Lu
--
-------- Original-Nachricht --------
Betreff: La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo
Datum: Tue, 07 Jun 2011 16:10:46 +0000
Von: Jrgoma <jrgoma(a)gmail.com>
An: Lu Wunsch-Rolshoven <lu.esperanto(a)gmx.de>
Kara Lu Wunsch-Rolshoven,
Bv. akcepti miajn ekskuzojn por ĉi tiu trudo sed mi deziras sciigi al vi, ke malfermiĝis
la balotado por elekti tri membrojn por la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo.
Bv. scii, ke laŭ via historio pri kontribuoj vi rajtas baloti.
Amike salutas vin,
Joan Ramon Gomà i Ayats
Instrukcioj por baloti:
Por baloti, vi devas decidi unue la kandidatojn laŭ prefer-ordo kaj atribui numeron al ĉiu
kandidato. Numero 1 estas por tiu(j) unue preferata(j), numero 2 por tiu(j) due
preferata(j) kaj tiel plu. Por ĉiu pozicio eblas elekti tiom da kandidatoj kiom vi
deziras.
Cele al havigi kriterion pri kiu estas kaj kion opinias ĉiu kandidato, vi povas konsulti
kaj lian/ŝian prezenton kaj liajn/ŝiajn respondojn al la demandoj formulitaj de la
elektantoj:
http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2011/Candidates/eo (Esperanto)
http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2011/Candidates/Questions/1
http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2011/Candidates/Questions/2
Specife, por Esperanto:
http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2011/Candidates/Questions/2#…
Respondoj kaj demandoj ne estas tradukitaj.
Post elekti la ordon laŭ kiu vi deziras klasifiki la kandidatojn vi iru al la balotejo:
http://ca.wikipedia.org/wiki/Especial:SecurePoll/vote/200 (Se vi ankoraŭ ne faris, bv.
ensaluti en via Vikipedia konto)
Klaku sur „Iru al balot-servilo”.
Nepre atentu, ĉar kandidatoj aperas senorde. Finfine, bv. kontroli, ke vi ĝuste enmetis
prefer-numeron por ĉiu kandidato.
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE
http://www.esperantoland.org