Jes fakte, kiam ligo kun servilo funkcias en bonaj kondicxoj, respondoj estas tujaj (malpli ol du sekundoj). Tion vi povas sperti kun Guglosercxo aux per la UEA-vikio kiu tute normale respondas. Pri la vikipedio kontrauxe, tre ofte mi devas peti kaj repeti ade la saman pagxon antaux ol mi povas atingi gxin : plej ofte tro longe dauxras la atendado kaj mia konekto (kiun ne mi regas) montras erarpagxon : "pagxo ne alirebla, trolonge dauxris la atendo". Mi senpacience atendas ke la servilo farigxu pli forta, ke la tria servilo eklaboru : alikaze vikipedio restos bela projekto sed ne vere uzebla por la celo kiun gxi havas : ebligi al homoj aliri sciojn. (Krome fakte la servilo paneis hieraux !!). Dankon al Brion pro liaj klarigoj : mi estas esperoplena (ja esperantisto :-). Arno.
Christopher Culver skribis:
Mi ne vere komprenas, pri kio parolas Arno, cxar mi Vikipediumas la tutan tagon kaj neniam devas atendi pli ol du minutoj por pagxo de gxi. Eble estas via propra kontekto, aux cxu aliaj homoj spertas la saman aferon?
Kricxjo
--- Arno Lagrange arnaud.lagrange@wanadoo.fr wrote:
Mi vere bedauxras ke la vikipedio tiom malrapidas kaj farigxas ecx dum horoj malalirebla. En tiaj kondicxoj farigxas malfacile bone kunlabori cxar mi tute perdas la fadenon de miaj ekredaktoj. Kaj tion mi spertas precipe de kelkaj tagoj. La nova artikolo de Chuck pri UEA-vikio atentigis min pri tio kaj mi tie trovis normalrapide funkciantan vikion. Se vikipedio ne akiras tian normalan rapidecon gxi farigxos praktike neuzebla kaj ne prireklamenda. Arno.
WikiEO-l dissendolisto WikiEO-l@Wikipedia.org http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
Do you Yahoo!? Yahoo! SiteBuilder - Free, easy-to-use web site design software http://sitebuilder.yahoo.com
WikiEO-l dissendolisto WikiEO-l@Wikipedia.org http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l