On Thu, 18 Sep 2003, Christopher Culver wrote:
Mi ne vere komprenas, pri kio parolas Arno, cxar mi
Vikipediumas la tutan tagon kaj neniam devas atendi
pli ol du minutoj por pagxo de gxi.
Nu Kricxjo, kelkaj el ni tro alkutimigxis al lukse rapida retkonekto kaj
ne plu konsentas, ke _du minutoj_ estas tolerebla sxargxodauxro por
mallonga pagxo de teksto. :)
Tutserioze, la servilo ja estas trosxargxita. Depende de la tempoj, kiam
vi uzas gxin, vi eble spertas pli aux malpli de la plej acxaj periodoj.
Post kelkaj tagoj oni plifortigos la servilojn per pli potencaj
kalkuliloj, kaj tria servilo estas planita por glatigi la sxargxojn.
Aparte, la servilo tute paneis dum 2 horojn cxi-matene
[posttagmeze-fruvespere en euxropo] kaj tute ne estis alkonektebla.
-- brion vibber (brion @
pobox.com)