Jes fakte, kiam ligo kun servilo funkcias en bonaj kondicxoj, respondoj
estas tujaj (malpli ol du sekundoj). Tion vi povas sperti kun
Guglosercxo aux per la UEA-vikio kiu tute normale respondas. Pri la
vikipedio kontrauxe, tre ofte mi devas peti kaj repeti ade la saman
pagxon antaux ol mi povas atingi gxin : plej ofte tro longe dauxras la
atendado kaj mia konekto (kiun ne mi regas) montras erarpagxon : "pagxo
ne alirebla, trolonge dauxris la atendo". Mi senpacience atendas ke la
servilo farigxu pli forta, ke la tria servilo eklaboru : alikaze
vikipedio restos bela projekto sed ne vere uzebla por la celo kiun gxi
havas : ebligi al homoj aliri sciojn. (Krome fakte la servilo paneis
hieraux !!).
Dankon al Brion pro liaj klarigoj : mi estas esperoplena (ja
esperantisto :-).
Arno.
Christopher Culver skribis:
Mi ne vere komprenas, pri kio parolas Arno, cxar mi
Vikipediumas la tutan tagon kaj neniam devas atendi
pli ol du minutoj por pagxo de gxi. Eble estas via
propra kontekto, aux cxu aliaj homoj spertas la saman
aferon?
Kricxjo
--- Arno Lagrange <arnaud.lagrange(a)wanadoo.fr> wrote:
Mi vere bedauxras ke la vikipedio tiom malrapidas
kaj farigxas ecx dum
horoj malalirebla. En tiaj kondicxoj farigxas
malfacile bone kunlabori
cxar mi tute perdas la fadenon de miaj ekredaktoj.
Kaj tion mi spertas
precipe de kelkaj tagoj. La nova artikolo de Chuck
pri UEA-vikio
atentigis min pri tio kaj mi tie trovis normalrapide
funkciantan vikion.
Se vikipedio ne akiras tian normalan rapidecon gxi
farigxos praktike
neuzebla kaj ne prireklamenda.
Arno.
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)Wikipedia.org
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
__________________________________
Do you Yahoo!?
Yahoo! SiteBuilder - Free, easy-to-use web site design software
http://sitebuilder.yahoo.com
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)Wikipedia.org
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l