---------- Forwarded message ----------
From: Peter Baláž <petro(a)ikso.net>
Date: 22 mrt. 2007 19:33
Subject: [ecxei-membroj] Manlibro pri Vikipedio - antauxmendoj eblaj
Estimataj gesamideanoj,
E@I kune kun TEJO ĵus eldonas novan, duan eldonon de la broŝuro: „Vikipedio,
praktika manlibro". Temas pri praktika broŝuro, kiu facile kaj rapide
klarigas la ĉefaĵojn de Vikipedio – ekde ĝia historio, tra la uzado ĝis la
verkado kaj redaktado de la artikoloj en ĝi.
La broŝuro celas levi pli da atento al la esperant-lingva Vikipedio,
pligrandigi nombron de ĝiaj verkantoj kaj redaktantoj – en la libreto estas
detale priskribita „vojo" por iĝi plene kapabla redaktanto kun ĉiuj trajtoj.
La libreto estas 40 paĝa, A6-formata, plenkolora, kun lakita 135g papero.
Ĉefe por helpi al ne tro grandaj kaj riĉaj asocioj, unupuloj, eldonejoj –
E@I lanĉas antaŭmendan periodon - por la antaŭmendoj la prezo de la broŝuro
kostas nur 1,20 EUR/peco – ĉe mendoj ekde 10 ekzempleroj. Ĉe mendoj ekde 100
kaj pli da ekz. prezo estas nur 1,- EUR/peco!
Se vi do volas helpi al E-lingva Vikipedio, lerni iom pri ĝi, fari
seminarion pri ĝi, donaci libreton kiel premion por viaj konkursoj... mendu
ĝin nun - kontraŭ la antaŭmenda prezo!
La antaŭmenda tempo estas ĝis la 12a de aprilo, post tiu dato la libreto
estos vendata jam kontraŭ 3 EUR.
Detalojn pri la manlibro troviĝas ĉe:
http://vikio.ikso.net/ManlibropriVikipedio
Detaloj pri Vikipedio-projekto legeblas ĉe:
http://vikio.ikso.net/Vikipedio
PS: antaŭmendojn bv. sendadi rete al:
Peter Baláž (Petro) - petro(a)ikso.net
aŭ:
Yves Nevelsteen - yves.nevelsteen(a)gmail.com
Por la manlibra teamo:
Petro kaj Yves
RIM: Bv. plusendi la mesaĝon al ev. interesatoj, amikoj, klub-estroj,
estraranoj... (samtempe ni pardonpetas se vi la informon ricevos per pluraj
kanaloj retaj :)
__,_._,___