Saluton!
Dum la sekva (reta) KAEST (1-a - 4-a de Oktobro 2020) okazos ankaŭ programeroj pri Vikipedio, konkrete:
- prelego "Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco" - trejnado "Traduku Vikipedion simple" pri EnhavTradukilo (dum AMO-seminario, komence de KAEST)
Ambaŭ programerojn gvidos mi.
Partoprenkotizo estas jam nun pli-mapli simbola, sed ĝis la 25-a de Septembro eblas eĉ peti senpagan partoprenon. Pliaj informoj kaj aliĝilo estas ĉe https://kaest.ikso.net/2020/
PS: La organizo Esperanto kaj Libera Scio, enkadre de kiu mi prezentos dum KAEST, faris ankaŭ videan inviton https://www.youtube.com/watch?v=juUwKuZEspQ kaj tiel startis sian kanalon ĉe YouTube (abonu https://www.youtube.com/channel/UCe6epPgJ2jvsWxbQxeL6kUg?sub_confirmation=1 ).
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) https://esperanto.wiki/