Saluton.
Do, la monpeto pri flugfolioj estis malakceptita :-(
Laŭ la novaj kondiĉoj de la moneta programo estas flugfolioj akceptataj nur
por specifa publiko. Nia deklaro, ke la publiko estas *esperantistaj
partoprenantoj de niaj trejnadoj kaj relegoj* bedaŭrinde ne estis sufiĉe
specifa. Plenaj detaloj estas ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants_talk:Project/Rapid/UG_ELiSo/Outreach…
Se vi havus ideon kiel deklari la publikon pli specifa, bonvolu tuj informi
min!
Laŭ mia kompreno, diri, ke ni havas longtempan projekton pri prelegoj pri
Vikipedio ne sufiĉus...
La alia monpeto ankaŭ havas siajn problemojn, kiujn ni tamen ankoraŭ solvas.
Amike
KuboF Hromoslav
pi 18. 5. 2018 o 0:22 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
napísal(a):
Saluton!
(kaj pardonon pro plurlista sendado)
Mi malfermis 2 novajn monpetojn ĉe la Fondaĵo Vikimedio:
1. prezentado de Vikio Amas ZEOjn dum UK 2018 [1]
2. novaj, modernaj informiloj pri Vikipedio [2]
Unue, dankon al Juan Santacruz kaj Peter Baláž pro bona kunlaboro,
kuncerbumado, ĉiama puŝado kaj helpado! Ni laboris sub tempa streĉo, do mi
ĝojas, ke almenaŭ nun mi povas anonci la projektojn.
Peter Baláž volonte akceptis prelegi kaj informi pri la fotokonkurso "Viki
amas ZEOjn" dum UK 2018 en Lisbno. Per la monpeto ni strebas helpi al lia
partopreno kaj provizi por li pliajn informajn materialojn. Danke al la
konkurso estos tutmonda dokumentado pri ZEOj pli kompleta per liberaj
fotoj. Supozeble ni ankaŭ informos multajn homoj de ĝenerala publiko pri
ekzisto de ZEOj kaj Esperanto!
La dua projekto temas pri kutimaj informaj / instruaj materialoj, kiujn ni
uzados dum estontaj prelegoj kaj trejnadoj por helpi al homoj pli bone
memori kaj uzi la informojn. Ĉar ankaŭ ni estas nur homoj kaj ne povas
plurobliĝi, pripensu ankaŭ vi prelegi kaj trejni pri Vikipedio kaj aliaj
vikiaj projektoj. En ELiSo ni laŭeble provizas helpon, per tiu ĉi monpeto
strebas pri distribuo de instruaj flugfolioj kaj plurfoje jam sukcese
monpetis por helpi financi la vojaĝon.
Fine, se vi ŝatas la agadon, mi petas vin esprimi vian subteno pri la
monpetoj en la suba sekcio "Endorsements". Ni jam estas konataj en la
Vikimedia mondo, sed akcepto de monpetoj dependas ankaŭ de montrita
intereso de la komunumo, tial gravas via subteno. Antaŭdankon!
[1]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/Rapid/UG_ELiSo/Vikio_Amas_ZE…
[2]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/Rapid/UG_ELiSo/Outreach_leaf…
Amike
KuboF Hromoslav