Saluton.
Nome de Esperanta vikimedia laborgrupo "Esperanto kaj Libera Scio" mi ĵus malfermis monpeton ĉe WMF, vidu https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Project...
Bonvolu iri al la paĝo. Tie sube estas la sekcio "Endorsements" por subtenantoj de la projekton - kvankam ĉiu subtenanto estas instigata alskribi sian nomon, mi ne tute certas ĉu tio validas ankaŭ por la petanta organizo... Tamen, homoj, kiuj ne aktivas en nia laborgrupo ŝajne povas senprobleme alskribi sin tie. Se vi havas demandojn, rimarkojn aŭ dubojn, bonvolu ilin prezenti ĉi tie, en la dissendolisto de ELiSo https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso aŭ eventuale en ties diskutpaĝo.
Mi dankas al ĉiuj, kiuj helpis al kreado de la monpeto, ĉu per valoregaj taksoj de necesaj kostoj, ideoj, instigoj aŭ lingva kontrolo. Mi tamen bedaŭras, ke estis relative longa prokrasto pri ĝia malfermo - mi, laŭ viki-maniero, fariĝis la gvidanto sed mi ne ĉiam havis sufiĉan tempon. Ni tamen esperas, ke la ebloj, kiujn al ni provizus la sukcesa monpeto, instigos plurajn niajn jamajn *kaj novajn* aktivulojn al plia aktivado - pluraj prelegoj, trejnadoj, redaktaj maratonoj, disdonado de informaj materialoj, kunlaborado kun partneroj ktp. Kaj finfine ni povos tiun aktivadon ne plu plene pagi de niaj propraj poŝoj, kiel ĝis nun ;)
Amike salutas