Kara,
post la prezentitaj proponoj por la Jara plano 2024 kaj la Jara raporto 2023 mi ĝoje prezentas ankaŭ *malneton de la Jara buĝeto 2024*. https://docs.google.com/spreadsheets/d/1XOvL7ge3qZlZ5rUnZ4T_BniZNCeIzE6-eauZ...
Plena Financa raporto 2023 kun detala disdivido laŭ kategorio tamen ne estos provizita dum la Kunsido. Sed ni prezentos *altnivelan, sendetalan resumon de la Financa raporto 2023* de statoj kaj ŝanĝoj de niaj bankaj kontoj. Konsultu ĝin jam nun. https://docs.google.com/spreadsheets/d/16ilTSFUL8QmI4BrnTzPXO4fl-39Xtb_vNfEV...
Restas ankoraŭ kelkaj horoj ĝis nia hodiaŭa Kunsido de la Ĝenerala asembleo de Vikimedio EO, do mi petas vin konsulti ilin anticipe kiom eblas al vi.
Vi povas rimarkis, ke il estis sendita sufiĉe malfrue. Dum la kunsido ni parolos ankaŭ pri tio, sed jam nun mi povas skribi al vi, ke simple tro multaj laboroj koncentriĝas ĉe tre malmultaj homoj. Por plifruigi provizon de tiaj ĉi dokumentoj kaj organizado de diversaj agadoj la plej bezonata afero estas pliaj kapablaj aktivuloj. En VMEO ni havas multan spacon por tio, do bv. elekti rolon kiun vi ŝatus prizorgadi kaj montru vian intereson ĉe https://esperanto.wiki/volontulu
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto