Saluton!
La Esperanta Vikipedio estis fondita antaŭ 20 jaroj, do ĉi-jare ni festas rondan "naskiĝtagon"!
Resumo: Senpage aliĝu ĉe https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Kaj ni volas festi ĝin kun vi! La organizo Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio EO tial organizas *VikiFeston* por la *18-a de Decembro 2021*, do jam tre baldaŭ!
La festo estos *virtuala* (por ebligi tutmondan partoprenon) kaj *senpaga* (kvankam ni instigas al donacoj ;). Ankoraŭ vi povas proponi programeron (aparte se ĝi estas festa / amuza)! La festo okazas kun la subtitolo “*Preter 20 jaroj de la Esperanta Vikipedio*“, do ĝi temos ankaŭ pri aliaj projektoj kaj estonteco.
Aliĝu tuj senpage por povi partopreni! https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Amike