Saluton.
Dum la nuntempa kongresa sezono (Julio - Aŭgusto 2020) okazas internacia kampanjo pri aldonado de fotoj al Vikipediaj artikoloj. Kaj Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) partoprenas en ĝi - subtenante la Esperantan Vikipedion!
Por partopreni aldonu al ajna Vikipedia artikolo foton / videon / sonaĵon (ili jam estas abunde en la Vikimedia Komunejo), en la redakto-resumon (ne en la artikolon mem!) skribu #*WPWP* kaj konservu la ŝanĝon. Homoj, kiuj aldonos fotojn / videojn / sonaĵojn al plej multaj artikoloj, gajnos valorajn donac-kartojn. Precizaj reguloj estas ĉe la oficiala multlingva paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikipedia_Pages_Wanting_Photos/eo
Por subteni la kampanjon ni organizas ankaŭ prelegojn kaj fulmokursojn. Dume konfirmitaj estas dum:
- IJK 2020, 13-a de Julio https://esperanto.wiki/evento/ilustru-vikipedion-helpu-kaj-venku-kampanjon-ijk-2020/ - SES 2020, 21-a de Julio https://esperanto.wiki/evento/ilustru-vikipedion-helpu-kaj-venku-kampanjon-ses-2020/
Prelegos Leandro Abrahão, trejnos KuboF Hromoslav - ambaŭ aktivuloj de Esperanto kaj Libera Scio kaj longjaraj administrantoj de la Esperanta Vikipedio.
Se vi partoprenos tiujn *retajn* eventojn, ni kore invitas vin partopreni en la sesio. Aliokaze, vi ankoraŭ povas profiti tempon por aliĝo ;-) (la lasta tago por aliĝi al IJK estas la 9-a de Julio)
Amike