Saluton.
La 1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) okazos la 16an de Majo, ekde 18:00 UTK.
La anonco estas ankaŭ en nia (provizora) retejo: https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio
La Ĝenerala asembleo estos virtuala por ebligi partoprenon de la tuta mondo. Precizajn instrukciojn por aliĝi ni dissendos en taŭga tempo antaŭ la Asembleo. Por ke vi certe estu sciigita, aliĝu al subtenantoj de ELiSo en https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio#People_interested kaj al jenaj informaj kanaloj:
- https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso-anoncoj (maloftaj gravaj anoncoj pri la organizo kaj foje pri vikimedi-movadaj aferoj) - https://www.facebook.com/pages/Esperanto-kaj-Libera-Scio/681900465164464 - https://twitter.com/ELiberaScio
Se viaj Esperantaj amikoj aŭ kolegoj interesiĝas pri Vikipedio aŭ libera scio, bv. plusendi al ili tiun ĉi mesaĝon! Ili certe aprezos.
Amike nome de la Prepara Komisiono KuboF Hromoslav