Tre gxenas min la demandosignoj (anstataux cxapelitaj literoj) kiam mi legas la posxtajxojn en tiu cxi listo per mia Gmail-konto. Gmail en si mem kapablas Unikodon, kaj Vikipedio en si mem kapablas Unikodon, sed ial la literoj ne transsendeblas inter la du sistemoj. Rezulte, se ekzemple Paul Peeraerts skribas "fu?i" mi ne scias, cxu li intencis "fusxi" aux "fugxi"... kaj simile. Tio estas gxenega.
Haruo nur plendante, ne atendante miraklojn
"Ros' Haruo" skribis:
Tre gxenas min la demandosignoj (anstataux cxapelitaj literoj) kiam mi legas la posxtajxojn en tiu cxi listo per mia Gmail-konto. Gmail en si mem kapablas Unikodon, kaj Vikipedio en si mem kapablas Unikodon, sed ial la literoj ne transsendeblas inter la du sistemoj.
La vikipedia dissendolisto tute ne rilatas al la vikipedia programo, do tiu tute ne kulpas pri iuj fusxoj.
Rezulte, se ekzemple Paul Peeraerts skribas "fu?i" mi ne scias, cxu li intencis "fusxi" aux "fugxi"... kaj simile. Tio estas gxenega.
Mi jxus trarigardis cxiujn mesagxojn de Paul Peeraerts, sed neniujn trovis kun tia formo, do ne povas analizi, kiu kulpas - versxajne aux la retposxta programo de Paul aux la unikoda subteno de Gmail.
Cxu vi povas legi la lastan mesagxon de li (pri "x en titolo")? (Kaj cxu vi povas legi vian propran mesagxon pri tiu temo?)
Sxajne la dissendolista programo decidis kodigi cxion per Base 64, kion ne eblas montri per US-ASCII, kaj tion eble Gmail nur malperfekte povas dekodigi.
Pauxlo