Saluton.
En Vikivojaĝo komenciĝas plia etapo de virtuala Karavano - komuna virtuala
redaktado - kiu daŭros ĝis la fino de la monato.
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivojaĝo:Karavano
Reguloj estas simplaj: aliĝu en la supra ligilo kaj ĝis fino de la monato
redaktu almenaŭ 1-foje ĉiutage (eĉ per malgranda redakto).
Vi povas redakti kion ajn en Vikivojaĝo, tamen mi havas rekomendojn:
- lokoj de E-renkontiĝoj:
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Okazoj
- Azio (preparo por Novembra Azia monato en Vikipedio):
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Azio
Per tiuj karavanoj ni sciigas pri la plej nova Vikimedia projekto -
Vikivojaĝo - provizanta utilajn informojn por turistoj. Por esperantistoj
ĝi estas speciale utila por plani veturon al Esperanta renkontiĝo. Nuntempe
la Esperanta versio estas en kovilo - por iĝi rekonita projekto ĝi serĉas
sian komunumon.
Antaŭaj *Vojaĝantoj de la monato* (kiuj plej interese kontribuis) estas
NMaia, KuboF Hromoslav kaj Vikiano - gratulon!
Amike
KuboF Hromoslav