Saluton.
En Vikivojaĝo komenciĝas plia etapo de virtuala Karavano - komuna virtuala redaktado - kiu daŭros ĝis la fino de la monato. https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Karavano
Reguloj estas simplaj: aliĝu en la supra ligilo kaj ĝis fino de la monato redaktu almenaŭ 1-foje ĉiutage (eĉ per malgranda redakto).
Vi povas redakti kion ajn en Vikivojaĝo, tamen mi havas rekomendojn:
- lokoj de E-renkontiĝoj: https://eo.wikivoyage.org/wiki/Okazoj - Azio (preparo por Novembra Azia monato en Vikipedio): https://eo.wikivoyage.org/wiki/Azio
Per tiuj karavanoj ni sciigas pri la plej nova Vikimedia projekto - Vikivojaĝo - provizanta utilajn informojn por turistoj. Por esperantistoj ĝi estas speciale utila por plani veturon al Esperanta renkontiĝo. Nuntempe la Esperanta versio estas en kovilo - por iĝi rekonita projekto ĝi serĉas sian komunumon.
Antaŭaj *Vojaĝantoj de la monato* (kiuj plej interese kontribuis) estas NMaia, KuboF Hromoslav kaj Vikiano - gratulon!
Amike KuboF Hromoslav