Mi scivolas la sekvojn de la legxa minaco kontraux vikipedio. Laux mi cxio dependas de la juro de la lando kei tia afero povus esti diskutata. Sed laux mia sento vikipedio ne povas esti atakata pro diroj kiuj malplacxas al iu nomita en gxi, des pli ke tiu havas la eblecon esprimi sian malkonsenton ene de la vikio mem per la samaj rimedoj per kiuj li (aux sxi) sentus sin ofendata, same kiel en gazeto kie iu rajtas ricevi saman spacon por respondi se tiu konsideras sin kalumniata. Mi ecx dubas ke la minacon sekvos seriozaj konsekvencoj, cxar jam necesus pruvi ke iu kulpas krimon. Vikipedio estas libera spaco, sxajnas al mi neimageble ke gxi estu silentigita per diktatorecaj agoj kontraux gxi. Vikio ja havas regulon de neuxtraleco, kio ne signifas, ke diverseco de la vidpunktoj estu silentigitaj, sed kontrauxe ke ili cxiuj povas aperi unu apud la alia : la leganto jugxu mem kion kredi el inter la esprimitaj vidpunktoj kaj raportitaj informoj.
Arno Lagrange
Arno Lagrange Sainte-Apollonie FR 31570 LANTA 33 (0) 561 839 159