Saluton Kubof
Estas tre bonaj ideoj.
Mi kontaktis al Osmo Buller la Ĝenerala Direktoro de UEA. Li donis al mi la retadreson de
fakulo pri ZEOj. Tamen li informis min ke ekzistas neniu listo pri ZEOj kontrolata de
UEA.
ekzistas du libroj pri ZEOj en la librostoko de UEA: Monumente pri Esperanto kaj alia kies
nomo mi ne memoras kaj kiu temas pri polaj ZEOj. Ankaŭ estas listo pri ZEOj en Vikipedio,
tamen ne estas ĝisdata kaj ne aperas geodatumoj ekzaktaj pri ili. ni bezonus pli bonajn
listojn.
Pri la sponsoroj. Mi pensas ni povus paroli kun TEJO, Kontakto, Muzaiko, UEA kaj
Vinilkosmo. ili povus doni ĉemizojn, membriĝojn al revuoj aŭ elŝuteblajn KDojn. E@I povus
havigi al ni retejon (kiaj tiaj de la diverslandaj WLM, kelkaj el ili funkcias per
Drupalo). Tiaj apogoj estas gravaj cxar kiel vi scias Vikimedio donas malfacile monon.
Pri Vikidatumoj, mi ne certas ĉu estos bezonata. Laŭ mia scio ĝi ne estis uzata por fari
la listojn de WLM aŭ WLPA. Ankaŭ havi listojn en alilingvaj Vikipedioj ne estas neprajxo,
ĉar ni celas Esperantistojn, sed tamen interesa punkto.
Ĉu estas aliaj Esperantistoj en ĉi-listo?
Enviado desde mi iPad
El 2013-sep-01, a las 06:22 atm, "Michal Matúšov" <kubof(a)i-espero.info>
escribió:
Sal.
Mi jam antaŭ kelka tempo notis kelketajn miajn ideojn, vidu
https://docs.google.com/document/d/1dr9HGQJY1_LTHcwM5JoJ32-FuLDqHZ1dZ-T2Kv-…
Kaj jes, enmeti ĝin en "Vikio amas publikan arton" ŝajnas pli bona ideo, ol
al "monumentoj".
Amike
2013/9/1 Juan Sebastian Quintero Santacruz <juancho2291(a)hotmail.com>
Saluton!
Kiel eble vi scias dum ĉi monato okazas Wiki Loves Monuments. Kion vi
pensas pri okazigi «Vikio Amas ZEOjn»? Mi pensas ke eble ni povas okazigi
ĝin per Wiki Loves Public Art.
Amike
Ĥŭanĉjo (Sahaquiel9102)
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
--
Michal Matúšov
SKEJ - Slovenská esperantská mládež,
http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika,
http://wikimedia.sk/
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l