Dankon KuboF, tamen mi havas alian opinion. Kaŝi la veran nomon signifas
kvazaŭ li hontas pro siaj agoj... Mi preferas la publikecon ankaŭ ĉe
vikipedioj.
Amike,
Szilvási László
----------------
_2019-07-14 10:39 időpontban KuboF Hromoslav ezt írta:_
__
_Saluton László!_
_ LiMr preferis ne publikigi sian civitanan nomon. Fakte, tio estas sufiĉe_
_ kutima en multaj Vikipedioj kaj laŭ mi, lia agado esta pli grava ol la nomo._
_ Amike_
_ KuboF Hromoslav_
_ Dňa so, 13. júl 2019 20:06 Szilvási László <szilvasi(a)eszperanto.hu>_
_ napísal(a):_
_Tre bone, gratulon, sed volonte ni legus ankaŭ la plej gravan, lian_
_ nomon! :-) Kiu estas tiu LiMr?_
_ Amike,_
_ Szilvási László_
_ ---------------_
_ _2019-07-09 14:32 időpontban KuboF Hromoslav ezt írta:__
____
_ _Ekde la 1a de Julio 2019, ĉe la Esperanta Vikipedio servas nova__
_ _ administranto - LiMr.__
_ _ Kiu li estas kaj kion li faras en la Vikipedio? Jen, eksciu en la suba__
_ _ intervjueto:__
_ _ * Kiu vi estas (ekz. profesio ktp)? De kie vi venas / kie vi loĝas?__
_ _ - Mi loĝas en Ĉeĥio, proksime de Uherské Hradiště. Mi laboras kiel__
_ _ programisto kaj datumbazisto en retbutiko.__
_ _ * Kial vi ekpartoprenis en Vikipedio? Kio motivigis / konvinkis vin?__
_ _ - Mi ŝatas scion kaj mi ŝatas legi Vikipedion. Do mi volas reciproki_ _ion al__ __
Vikipedio. Mi volas helpi plej bone. Al Esperanta Vikipedio mankas_ _spertaj__ __ uzantoj
kiuj utiligas robotojn. Kaj mi robotojn povas uzi. Mi ŝatas_ _vidi,__ __ ke robotoj faras
tedan laboron, do homoj povas fari veran krean_ _laboron.__
_ _ * Kial vi decidis servi kiel administranto?__
_ _ - Ofte mi faris diversajn redaktojn de sistemaj kategorioj kaj_ _ŝablonoj,__ __ sed
mi ne havis administrajn rajtojn, kio komplikis la laboron. Poste_ _mi__ __ decidis servi
kiel administranto.__
_ _ * Kio estas viaj sekvaj planoj pri Vikipedio kaj Vikimedio?__
_ _ - Mi havas du planojn pri Vikipedio:__
_ _ 1) Fari milojn da unufojaj specialaj laboroj per milionoj da robotaj__
_ _ redaktetoj.__
_ _ 2) Plibonigi senfine ĉiujn artikolojn per unu tre inteligenta roboto.__
_ _ Dankon al LiMr pro lia preteco servi en la rolo de administranto!__
_ _ KuboF Hromoslav__
_ _ _________________________________________________
_ _ WikiEO-l dissendolisto__
__WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org__
_
_https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l__
_ ________________________________________________
_ WikiEO-l dissendolisto_
_WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org_
_https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l_
_ ________________________________________________
_ WikiEO-l dissendolisto_
_WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org_