Saluton!
Ĵus en Vikipedio finiĝis la Unesko-konkurso kaj *komenciĝas nova konkurso
- Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021 (#WPWP)*!
Oni diras, ke "1 bildo valoras 100 vortojn". Sed en la Esperanta Vikipedio
daŭre estas multaj artikoloj al kiuj mankas taŭga bildo, sono aŭ video -
kaj tial niaj legantoj lernas malpli ol povus.
Feliĉe, aldono de plurmediaĵo al artikolo estas signife pli facila ol verko
de nova artikolo - kaj kun iometo da trejnado ĝin povas fari viki-novulo
jam post mallonga tempo.
Tial pluraj Vikipedio, kaj ankaŭ nia kara Esperanta, nun lanĉis kampanjon /
konkurson ĝuste pri aldonado de plurmediaĵoj. Aldone, *ni aparte fokusiĝas
al viki-novuloj*, por kiuj tio povas esti bona unua paŝo.
Danke al subvencio de la Fondaĵo Vikimedio vi povas gajni etajn premiojn en
formo de donackarto. Sed eĉ sen venko, ĉiu bona kontribuo al Vikipedio
helpas - kaj tio gravas plej!
Venu al la konkursa paĝo por detaloj kaj partoprenu (en Julio kaj Aŭgŭsto
2021):
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Vikipediaj_pa%C4%9Doj_volas_fotojn_2…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
La Esperanta Vikipedio atingis novan milon da artikoloj. Restas malpli ol 3
000 por atingo de ronda 300 000!
*Kiel helpi?*
Ankaŭ por disvolvo de nova enhavo en la Vikipedio, ni partneriĝis kun UEA
kaj kunorganizas konkurson pri Unesko. La valoroj kaj idealoj de Unesko
(paco, toleremo, justeco ks) estas proksimaj al koro de Vikimedianoj kaj
Esperantistoj. Restas 22 plenaj tagoj por ke ankaŭ vi verku ion pri Unesko,
plirapidigu alvenon al 300 000 artikoloj kaj gajnu premiojn de UEA!
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Unesko_2021
Por instigi esperantistojn verki Vikipedion por la unua fojo, Esperanto kaj
Libera Scio (ELiSo) partneriĝis kun UEA, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo
en la Kampanjo Vikipedio 300 000.
Bonvolu diskonigi jenan ligilon al viaj amikoj, kiuj povus interesiĝi. En
la jena retejo estas superrigardo de la kampanjo, kaj ankaŭ retpoŝta
abonilo danke al kiu ni povos informi vin kaj viajn amikojn pri similaj
kampanjoj, konkursoj kaj eventoj.
https://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Vikipedio proksimiĝas al atingo de 300 000 artikoloj. Laŭ kalkuloj, tio
okazos ĉirkaŭ duono de Julio 2021.
Laŭ instigo de UEA, pluraj gravaj tutmondaj Esperantaj organizoj, nome
ELiSo / VMEO, ILEI kaj E@I, kunigas sian voĉon kaj lanĉas la kampanjon
"*Vikipedio
300 000*" por atingi tiun mejloŝtonon pli frue - jam antaŭ Julio 2021.
Ni, vikimedianoj, simple plu faru tion, kion ni jam nun faras - *ni verku
bonkvalitajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio*. Avantaĝe ni povas tion
kunigi kun pluraj konkursoj en tiu ĉi tempo:
- VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo (ĝis fino de Aprilo)
- VikiPorHomajRajtoj (ĝis la 15a de Majo)
- Afrika monato (Majo)
- eble eĉ plia ;-)
Sed ni kuniĝis kun niaj partneroj ankaŭ por utiligi la okazon por *inviti
novulojn al nia Vikipedio*. Nun estas taŭga tempo por alparoli tiun
heziteman amikon, kiu pripensas ekverki, sed mankas al li taŭga okazo. Nun
ni verkas "kune" eĉ preter kutime Vikipedia komunumo!
Por pliaj informoj kaj rekomendoj, legu la kampanjan paĝon:
https://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Mi ĵus malfermis peton pri komento / voĉdonadon pri tra grava teĥnika ŝanĝo
en Vikimediaj projektoj. *Bonvolu veni al jenaj paĝoj kaj voĉdonu* (en
projektoj kie vi aktivas aŭ kiujn vi legas):
- Vikipedio
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Peto_pri_komento/Mallokaj_%C5%9Dabl…>
- Vikifontaro
<https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:Peto_pri_komento/Mallokaj_%C5%9D…>
- Vikivojaĝo
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Peto_pri_komento/Mallokaj_%C…>
(se vi aktivas en aliaj Esperantaj Vikimediaj projektoj, bv. komenci
voĉdonadon ankaŭ tie)
La propono temas pri "mallokaj ŝablonoj" - centra deponejo de ŝablonoj kaj
moduloj, kiujn povos uzadi ĉiuj Vikimediaj projektoj. Nuntempe disvolvi
ŝablonojn kaj modulojn estas malfacila teĥnika laboro, kiu postulas
spertulon (ofte pri programado kaj aspektigo). Tial ŝablonoj en Esperantaj
projektoj estas malpli multaj kaj tre ofte eksdataj. Tiu ĉi propono celas
solvi tiun ĉi problemon.
Voĉdona fazo estas ĝis la 27-a de Aprilo, poste mi raportos la rezulton al
tutmonda nivelo.
Amike teĥnike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
En Majo okazos plia fojo de la artikol-verka konkurso "Afrika monato
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Afrika_monato_2021>" sub organizado
de Radioamatoro kaj KuboF Hromoslav. Kontraste al la antaŭa jaro, nun ni
pli fokusiĝos al atingo de Afrikaj esperantistoj - unuflanke per niaj
personaj kontaktoj kaj helpe de aliaj Esperantaj organizoj, kaj duaflanke
per pagata reklamo. Nuntempe estas malmultaj Afrikaj Vikimedianoj, eĉ mapli
en Esperantujo. Per sia partopreno en Vikimediaj projektoj ili unuflanke
provizos specialan vidpunkton, neprovizeblan per alikontinentanoj, kaj
aliflanke mem spertiĝos pri diversaj teĥnologioj kaj temoj, kio utilos al
ili ankaŭ en aliaj partoj de Vikimedia aŭ Esperanta agado. Venkontoj
ricevos valorajn premiojn; speciala kategorio estas planata por Afrikaj
nov-vikimedianoj.
Por subteni ĉion tion ĉi ni subvencipetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio.
*Bonvolu viziti la paĝon de la monpeto, konsulti ĝin, kaj subskribiĝi tute
sube ĉe "Endorsements" por subteni
nin.https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/Rapid/UG_ELiSo/African_m…
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/Rapid/UG_ELiSo/African_month…>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
La Fondaĵo Vikimedio kaj la Vikidatuma teamo en sekvaj jaroj intense
laboros pri novaj projektoj, por kiuj serĉas interesiĝantaj lingvaj
komunumoj. Esperanto provizore kandidatiĝis.
Temas pri plibonigo de leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj, kaj la nova
projekto Abstrakta Vikipedio (lingve-sendependa prezento de scioj).
La temo venis al ni al diskuto nur hieraŭ, nur kelkajn horojn antaŭ limdato
por kandidatiĝo. Pluraj aferoj estas nuntempe neklaraj (ankaŭ al la
programistaj teamoj), sed ĉar estis certagrada intereso, mi provizore
(baldaŭ ni ricevos pli multajn informojn kaj ankaŭ ni decidos surbaze de
ili) kandidatigis Esperanton:
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/Focus_languages…
Se vi interesiĝas pri helpado al la projektoj (dume ne klaras kiom intense,
sed ĝi evidente devus taŭgi ankaŭ por komunumoj multe malpli grandaj ol
nia) dum sekvaj ĉ. 3 jaroj listĝu en jenaj paĝoj (en tiu projekto, kievi
aktivas):
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo
- https://eo.wiktionary.org/wiki/Vikivortaro:Diskutejo
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton.
Mi ĝoje anoncas, ke la Esperanta Vikipedio aliĝis al la tutmonda kampanjo
*#1Lib1Ref*. Ĝi origine celas al bibliotekistoj kaj alvokas ilin por aldoni
1 referencon al Vikipedio uzante literaturon de sia biblioteko. La kampanjo
estas malfermita ankaŭ por vi kaj ĉi-foje provizas eĉ premiojn por la plej
aktivaj kontribuantoj.
Vikipedio bezonas *referencojn* por esti fidinda. Aldonu ilin *ĝis la 5-a
de Februaro 2021* (inklude), *en la redakto-resumo* nepre uzu la *kradetikedojn
#1Lib1Ref #1Lib1RefCEE* (kaj se la artikolo temas pri homaj rajtoj, ankaŭ
*#WikiForHumanRights*) kaj vi povas *gajni premiojn* de la Fondaĵo
Vikimedio.
*Detalaj informoj*: https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:1Lib1Ref
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Jam post semajno okazos Kunsido de Ĝenerala asembleo de ELiSo. Ĉar ĝi estos
jar-fina, ni traktos precipe aferojn por sekva jaro (pliaj detaloj
<https://esperanto.wiki/evento/2-a-kunsido-de-generala-asembleo-2020-2/>).
La plej elstara parto de la Kunsido estos la *Jarplano 2021*.
Ĉar tiu dokumento starigas la bazan kadron por laboro por la tuta jaro, *via
partopreno en ĝia preparo estas aparte bonvena!* Por travidebleco kaj
ebligi vastan partoprenon okazas preparado publike en Meta-Vikio.
*Via agado tre gravas!* En organizo, funkciuloj estas kiel ostoj, kiuj
prizorgas la bazan strukturon kaj levas la plej granda pezon, sed kutimaj
senfunkciaj aktivuloj estas la muskoloj, danke al kiuj la organizo povas
vivi. Se ankaŭ *vi volegas la mondon en kiu ĉiu homo povas per Esperanto
libere partopreni en tuto de homara sciaro*, *venu kaj aliĝu al agado*!
Pripensu en kiuj stato kaj direkto vi volas vidi ELiSo-n fine de 2021,
pripensu kiujn agadojn por helpi al tia atingo vi volas fari (ĉu kiel
ĉeforganizanto aŭ helpanto), konsideru disponeblajn resusrojn kaj skribu
ĉion al
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/20…
Viaj proponoj estos akceptataj ĝis la 26-a de Novembro UTK (inklude).
Alia grava afero estas prezento de stato de la *Strategia plano 2021-2022*.
La origina intenco estis prezenti la pretan provan version jam dum tiu ĉi
Kunsido. Tamen mi, kiel respondeculo pri tiu tasko, dum antaŭa tempo havis
kelkajn sanproblemojn, kiuj (kvankam feliĉe ne seriozaj) malhelpis al mi
prizorgi la aferon. La Estraro traktas la temon.
Ni kalkulas kun via kunagado!
Ĝis la Ĝenerala asembleo!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Dum tiu ĉi jaro multaj Vikimediaj renkontiĝoj nuliĝis, sed iuj estas
anstataŭe farataj kiel retaj. Tia ĉi sorto estas ankaŭ por *Vikimedia
Renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020* (Wikimedia CEE Meeting)
- ĝi *okazos
rete*, ekde *la 2-a ĝis la 4-a de Oktobro* kaj ankaŭ *vi povas partopreni*!
La celo de la renkontiĝo estas *plikapabligi vikimediajn aktivulojn*
kaj *plifortigi
kunlaboradon* en la regiono. Kutime estas de ELiSo / VMEO invitataj 1-2
homoj kun plena repago. Sed ĉar la evento nun okazos rete kaj pli multaj
partoprenantoj ne aldonos kostojn, ankaŭ *vi* povas partopreni nome de
ELiSo / VMEO.
Mi partoprenis plurajn tiujn renkontiĝojn (eĉ ĉeforganizis ĝin en 2013 kun
Petro Baláž :) kaj mi forte rekomendas ilin! Ili provizas bonan etoson, kiu
instigas al pensmaniero, ke "aferoj eblas". Mi specife rekomendas
partoprenon por homoj, kiuj prenis aŭ volas preni gvidajn rolojn, ĉu
interretajn (administranto, robotisto, OTRS-agento ks.) aŭ eksterretajn
(estrarano, merkatikisto, projekto-mastrumanto ks.). Se vi "nur" ŝatas
verki Vikipedion, la programo ne tiom forte taŭgus; tamen, povas esti
interese por momento rigardi al la alia flanko ;-)
Partopreno estas senpaga por ĉiuj vikimedianoj kun sia propra konto. Montru
vian intereson ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Online_Meeting_2020/Participa…
(kaj
en krampojn post via nomo certe skribu "Esperanto and Free Knowledge" por
ke homoj sciu, ke vi apartenas al ni)
kaj poste *nepre* oficiale aliĝu ĉe
*https://www.eventbrite.com/e/wikimedia-cee-online-meeting-2020-tickets-116483763071
<https://www.eventbrite.com/e/wikimedia-cee-online-meeting-2020-tickets-1164…>*
Mi persone alternados inter tiu ĉi renkontiĝo kaj KAEST (vidu mian antaŭan
mesaĝon), kie mi ankaŭ prelegos kaj trejnos pri vikimedia agado (vidu
https://kaest.ikso.net/2020/ )
PS: Se vi scias pri aliaj interesaj vikimediaj renkontiĝoj, bv. ankaŭ vi
informu pri ili ĉu ĉi tie, en la Telegrama grupo aŭ rekte al mi. Ni povas
ilin ankaŭ listigi en nia retejo ĉe https://esperanto.wiki/eventoj/
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Saluton!
Dum la sekva (reta) KAEST (1-a - 4-a de Oktobro 2020) okazos ankaŭ
programeroj pri Vikipedio, konkrete:
- prelego "Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco"
- trejnado "Traduku Vikipedion simple" pri EnhavTradukilo (dum
AMO-seminario, komence de KAEST)
Ambaŭ programerojn gvidos mi.
Partoprenkotizo estas jam nun pli-mapli simbola, sed ĝis la 25-a de
Septembro eblas eĉ peti senpagan partoprenon. Pliaj informoj kaj aliĝilo
estas ĉe https://kaest.ikso.net/2020/
PS: La organizo Esperanto kaj Libera Scio, enkadre de kiu mi prezentos dum
KAEST, faris ankaŭ videan inviton
<https://www.youtube.com/watch?v=juUwKuZEspQ> kaj tiel startis sian kanalon
ĉe YouTube (abonu
<https://www.youtube.com/channel/UCe6epPgJ2jvsWxbQxeL6kUg?sub_confirmation=1>
).
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>