Saluton de Vikimanio 2018 en Kaburbo!
Hodiaŭ komenciĝas la ĉefa programo de Vikimanio (antaŭaj 2 tagoj estis
antaŭkonferenco). La programo estas certe interesa kaj ankaŭ tial tre
bonas, ke partoprenas pluraj esperantistoj, enkalkulante kernon de ELiSo.
Tamen, eĉ se vi ne povis partopreni persone, vi havas ŝancon partopreni
malĉeeste, pere de interreto.
Iuj gravaj programeroj estos elsendataj vivo kaj poste publikigitaj en
YouTube kaj Vikimedia Komunejo. Iuj plia programeroj estos videoregistritaj
de lokaj volontuloj kaj iom poste publikigitaj. Ĉiuj gravaj informoj estas
en la retejo de Vikimanio:
https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Program#Live_stream
Mi esperas, ke sekvajare ni povos renkontiĝi en Vikimanio en eĉ pli granda
kvanto :-)
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton karaj!
Ĉu vi partoprenos UK-on aŭ IJK-on kaj ŝatus paroli pri nia laboro kaj la
konkurso Vikio Amas ZEOjn?[1]. Mi parolis kun la Konstanta Kongresa
Sekretario kaj eblas akiri spacon dum UK por paroli, sed mankas
reprezentanto.
Ni serĉas personon kiu jam aliĝis al UK kaj IJK por nin reprezenti, aŭ
persono kiu ne ankoraŭ aliĝis sed havas la emon kaj la tempon tion fari.
Por ĉi tiu dua kazo ni povas, nome de ELiSo, peti Grant-on por pagi la
transporton al la kongresejoj. Kompreneble se la kosto ne estas tiom alta.
Ĉu iu interesiĝas?
1. https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018
Saluton ĉiuj!
En mia antaŭa mesaĝo mi koncize (nu, eble ne tiom koncize...) prezentis
superrigardon pri parto de Esperanta agado dum la Vikimedia Konferenco
2018. Pluraj el unuopaj punktoj tamen bezonas aktivan partoprenon de ĝuste
vi! Ankaŭ la jena.
Nia grupo estis sub la nomo *Esperanto kaj Libera oficiale rekonita
Scio* fare
de la Fondaĵo Vikimedio kiel *Vikimedia Uzanto-Grupo* en 2013. Ekde tiam ni
funkcias kiel neformala grupo kun distribuita (ni povas diri "laŭokaza")
gvidado. Tio certagrade funkcias (ja vidu niajn ĝisnunajn sukcesojn kaj
nune faratan laboron, ekz. *Vikio amas ZEOjn*). Sed dum la kunsido dum la
Konferenco ni unuanime konstatis, ke ni povas atingi pli multe, helpi al
pli da homoj kaj disvastigi vikimedion pli foren se ni pli intence zorgos
pri bontenado kaj evoluo de niaj strukturo kaj strategio.
Tial ni starigis laborgrupon, kiu nin gvidos tra la procezo de starigo de
tiu strukturo. Ni ankaŭ konscias, ke ne ĉiuj povis partopreni dum la
konferenco kaj ke indas inkludi homojn kun diversaj kapabloj kaj talentoj
por atingi elstaran sukceson!
Tial *ni invitas vin al la laborgrupo por gvidi ELiSon al sekva nivelo!*
*Kio estos la laboro?*
En la laborgrupo ni unue diskutos estontecon de ELiSo. Mi antaŭvidas 2-3
videovokojn kaj intertempan retpoŝtumadon kaj prilaboradon de dokumentoj.
Laŭ rezultoj de tiuj diskutoj ni faros sekvajn agojn. Ni ĝenerale supozas,
ke ni gvidos verkadon de statuto laŭ kiu ĉiu ELiSano elektos estraron.
Detaloj estas por laborgrupa diskuto.
*Kiel aliĝi al la laborgrupo?*
Ĝis la *13a de Majo 2018 23:59 UTC* deklaru vian intencon aliĝi per
retmesaĝo al la dissendolisto <eliso(a)lists.wikimedia.org>, al mi persone aŭ
en la Diskutejo de la Esperanta Vikipedio (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Helpu_pu%C5%9Di…!
).
*Ĉu aliĝante al la laborgrupo oni eniras estraron?*
Ne. La laborgrupo ekzistos por gvidi procezon por ekhavi funkciantan kaj
firman strukturon; kiam tio estos atingita, la laborgrupo disiĝos. Membroj
de la laborgrupo estas tre bonvenaj kaj invitataj plufunkcii en gvida rolo
en ELiSo, sed tio ne estas deviga. Ĉiuokaze, precizan strukturon de estonta
ELiSo ni interkonsentos en la laborgrupo kaj ni antaŭvidas diversajn
manierojn kiel partopreni en ELiSo, ĉu en "estraro" aŭ ekster ĝi.
*Kiuj estas membroj de la laborgrupo?*
Dume estas 5 homoj: Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz
(Sahaquiel9102), Ivan Quintero Santacruz (Remux), Mathieu Stumpf Guntz
(Psychoslave) kaj mi (KuboF Hromoslav). Mi volontulis por gvidi la
laborgrupon.
Do, se vi volas vidi ELiSon atingadi pli multe kaj labori pli profesie,
*aliĝu*!
Nome de la prepara laborgrupo
KuboF Hromoslav
Saluton karaj amikoj, subtenantoj de libera edukado!
Lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la
Vikimedia Konferenco 2018 [1], pinta renkontiĝo de organizita parto de la
Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenis ankaŭ ELiSo en konsisto Ivan
Quintero Santacruz kaj KuboF Hromoslav (kaj pluraj esperantistoj
reprezentante aliajn organizojn / grupojn).
Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj
aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom multaj
aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni informos vin
iom-post-iom, sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan superrigardon.
Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis ĉ.
300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj transiris de
"pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de difuzo de novaj ideoj).
Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi ankoraŭ
preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon al pli alta
nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos memstaran mesaĝon) kaj
ĝis 2 jaroj iĝi *Tema Organizo* de la Fondaĵo Vikimedio kaj (dum nedefinita
tempo) *Faka Asocio* de UEA.
Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de
redaktantoj kaj organizantoj, ekz. Mapo de komunumaj kapabloj [2],
Sandbox+ [3], Stirpanelo por programoj kaj eventoj [4] kaj UserViews [5].
Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!
Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la
Strategia direkto de la Vikimedia movado 2030 [6]. Ĉar estas ĝenerala
konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion, estas
tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj ankaŭ
disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj organizoj).
Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado prefere transiru
al uzado de Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa - la opinion prezentis
neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ dum registrado - la videon
mi publikigos baldaŭ.
Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn kun
kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi ĝin
pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas plurajn bonajn
registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj (tamen ne tuj) en nia
YouTube-kanalo, do ekabonu la kanalon jam nun por esti sciigita tuj post
publikigo [7].
Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de reprezentantoj
mi denove dankas pro via subteno de nia partopreno kaj mi antaŭĝojas nian
pli intensan kunlaboradon, kiu ĵuse plikonkretiĝias.
[1] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018
[2]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Community_Capacity_Map
[3] https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Uzanto_sandbox%2B
[4] https://outreachdashboard.wmflabs.org/
[5] https://tools.wmflabs.org/userviews/
[6] https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/eo
[7]
https://www.youtube.com/channel/UCe6epPgJ2jvsWxbQxeL6kUg?sub_confirmation=1
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton Vikimedianoj!
Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda
renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj
subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la 20an-22an de Julio (la
antaŭkonferenco 18an-19an) en Kaburbo en Sud-Afriko.
Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno
povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo
Vikimedio provizas limigitan kvanton da stipendioj, pro kio ni tre dankas!
En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por niaj subtenantoj provizas
specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! Se vi ŝatus scii opinion
de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas la
oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon
por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston *ĝis la 18a de
Januaro!*
*La formularon estas ĉe https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1
<https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1>*
*Atentigo:* Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de
Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de
Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la
instrukciojn en la oficiala retejo:
https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos
en Kaburbo!
nome de la komisiono (KuboF Hromoslav, Ziko, Psychoslave kaj Remux)
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
Karaj ELiSanoj, Vikimedianoj, aktivuloj por demokratio de scioj, estimataj
homoj kaj homaranoj.
En tiu ĉi momento, solena por pluraj religioj kaj spiritecaj tradicioj, mi
deziras al vi ĉiuj felican tempon, laŭeble kun viaj familianoj kaj
proksimuloj.
Sed festante feston de feliĉeco, mi ŝatus meti lumon ankaŭ al multaj homoj,
kiuj estas pli feliĉaj ĝuste pro nia komuna laboro. Ĉiu homo, kiu danke al
Vikipedio pli sukcesis en sia universitato, kiu malkovris alian kulturon aŭ
kaŝitan parton de sia psiko, kiu utiligis foton de Komunejo aŭ eĉ startis
novan enterprenon danke de Vikidatumoj estas nia malgranda venko... ni
memoru, ke per nia laboro ni helpis ankaŭ al ili esti pli feliĉaj, pli
kapablaj, plenumantaj pli sian plenan latenton... esti pli bonaj homoj.
Ni estas tutmonda komunumo kaj kunesti kun ĉiu el vi en tiu ĉi granda vojo
donas al mi energion en ĉiu nova tago, kaj jam pluraj diris la samon. Ni
memoru pri tio, kion ni ĉiutage - alporti feliĉecon en vivon de aliuloj kaj
tiel ankaŭ en sian propran.
Ĝojan Solsticon / Julon / Kristnaskon aŭ ajnan alian feston, kiun vi nun
festas!
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
gvidanto
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton!
En Vikivojaĝo, kie ni kolektas turismajn gvidilojn, nun ĝis fino de
Novembro okazas 2 komunumaj okazaĵoj al kiuj mi vin invitas!
Vikivojaĝo tre taŭgas por organizantoj de Esprantaj renkontiĝoj, ĉar vi
povas tie stoki utilajn informojn pri viaj lando, urbo kaj ligvo kaj tiel
helpi al viaj vizitontoj.
*Vikimedia Azia monato
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivojaĝo:Azia_monato_2017>*
La plej granda komuna redakta maratono pri Azio organizata en pluraj
lingvoj kaj ankaŭ en Esperanto. Ne temas pri konkurso, sed pri amika
kunlabora evento - ĉiu, kiu verkos almenaŭ 4 novajn artikolojn ricevos
poŝtkarton de organizantoj de Azio.
Vidu detalojn kaj aliĝu ĉe:
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivojaĝo:Azia_monato_2017
*Vikivojaĝa Karavano
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivojaĝo:Karavano/2017/11>*
Jam tradicia komuna redakta maratono sen tema limigo. La ununura regulo
estas ĝis fino de la monato fari ĉiutage almeanŭ unu ŝanĝon - ne gravas
kiom grandan (sed ja pli kvalitas pli bonas).
Aliĝu ĉe: https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivojaĝo:Karavano/2017/11
Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio, Vikimedia Uzanto-Grupo
gvidanto
Saluton.
(pardonon pro sendado al pluraj kanaloj)
*Resumo:*
Ĝis la 20a de Aŭgusto eblas peti stipendion por la Vikimedia diverseca
konferenco (Stokholmo, Svedio, 3a-5a de Novembro 2017).
*Vikimedia diverseca konferenco*, 3a-5a de Novembro 2017
Vikimedio strebas al diverseco por lasi neniun malantaŭe kaj provizi
kvalitan edukan enhavon pri plej eble diversaj temoj.
Por diskuti kaj interŝanĝi siajn spertoj pri subtenado de diverseco,
minoritatoj kaj subpremataj grupoj venos ĉ. 80 vikimedianoj.
Por ni, esperantistoj, estas tiu ĉi konferenco speciale interesa, ĉar ankaŭ
Esperanto kiel lingvo kaj kultura fenomeno apartenas al la temaro de
"diverseco". Simile, pluraj niaj samideanoj laboras pri lingvaj
minoritatoj, indiĝenaj popoloj kaj lokoj kie Vikimedia movado havas grandan
lokon por kreski.
Memoru *peti stipendion ĝis la 20a de Aŭgusto* ĉe la oficiala retejo:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Diversity_Conference_2017
ELiSo ĝojos subteni siajn partoprenontojn en tiu ĉi konferenco, ekz. per
informado en niaj sociaj retejoj aŭ rekomendoj pri kontaktendaj personoj,
tial bonus anonci vian partoprenon ankaŭ ĉi tie.
PS: Homoj kiuj petis komputilon pere de la Vikimedia aparatar-donaca
programo povos ricevi sian komputilon dum tiu ĉi konferenco. Pliaj informoj
ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Hardware_donation_program
Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio, Vikimedia Uzanto-Grupo
gvidanto
Saluton.
Jam post kelkaj monatoj okazos 2 interesaj Vikimediaj konferencoj, al kiuj
mi vin kore invitas!
Memoru, ke krom la oficiala programo tre gravas eksterprograma agado -
ekkonado de homoj, amikiĝado kaj neformala kunlaborado.
*Vikidatuma konferenco* (*WikidataCon*), 28a-29a de Oktobro 2017
Vikidatuma konferenco estas renkontiĝo por ĉiuj, kiuj laboras en
Vikidatumoj aŭ per la datumoj de ĝi. La programo nun estas preparata -
supozeble temos pri prezentoj kaj atelieroj pri atingoj, planoj kaj
praktikaj aplikoj.
Partopreno estas senpaga sed tre limigita - restis 50 disponeblaj biletoj,
kiujn vi povos rezervi komence de Septembro. Tial ne mistrafu la ŝancon kaj
atentu pri la dato - jam nun vi povas aliĝi al atendolisto.
Pliaj informoj kaj aliĝilo:
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:WikidataCon_2017
*Vikimedia diverseca konferenco*, 3a-5a de Novembro 2017
Vikimedio strebas al diverseco por lasi neniun malantaŭe kaj provizi
kvalitan edukan enhavon pri plej eble diversaj temoj.
Por diskuti kaj interŝanĝi siajn spertoj pri subtenado de diverseco,
minoritatoj kaj subpremataj grupoj venos ĝis cento da vikimedianoj. Por ni,
esperantistoj, estas tiu ĉi konferenco speciale interesa, ĉar ankaŭ
Esperanto kiel lingvo kaj kultura fenomeno apartenas al la temaro de
"diverseco".
Por partoprenontoj estos disponeblaj ĉ. 80 stipendioj.
Aliĝado ankoraŭ ne estis lanĉita, sed prefere jam nun rezervu la daton kaj
atentu al oficialan paĝon:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Diversity_Conference_2017
ELiSo ĝojos subteni siajn partoprenontojn en tiuj ĉi konferencoj, ekz. per
informado en niaj sociaj retejoj, tial bonus anonci vian partoprenon ankaŭ
ĉi tie.
Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
gvidanto
Saluton.
Post personaj diskutoj kaj retpoŝta alvoko por komentoj, Esperanto kaj
Libera Scio (ELiSo) partoprenis la 1an ciklon de la Strategia planado de
Vikimedia movado por la jaro 2030. La deklaroj proponitaj de ELiSo estas:
- En 2030 la Vikimediaj projektoj estos disponeblaj en lingvoj, kiuj
ebligas ricevi liberan scion en sia denaska lingvo al almenaŭ 90% de homoj
kaj en iu bone regata lingvo al almenaŭ 95% de homoj, en nivelo utila por
la komunumo.
- Organizita internacia Vikimedia movado sukcesas inkludi al aktiva
partopreno vastan gamon da diversperspektivaj aktivuloj de la tuta mondo en
kulture kaj lingve sentema kaj inkluda maniero.
La kontribuon (en la angla) vi povas vidi en
https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/Sources/Es…
Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis la diskutojn! Sekvos pliaj cikloj, kiuj
pintos dum Vikimanio 2017, do vi daŭre havas ŝancon kontribui. Pliaj
informoj estas ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/eo
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)