Saluton!
Post monato okazos *Vikimanio 2021* - la plej granda tutmonda Vikimedia
konferenco, ĉi-jare virtuala! Venu por kunfesti la komunumon kaj atingojn
de tutmonda Vikimedio, kapti novajn tendencojn kaj laborojn kaj renkontiĝi
kun malnovaj kaj novaj amikoj!
Kutime Vikimanio estas en la angla lingvo. Ĉi-jare dum registrado vi povas
elekti plurajn lingvojn en kiuj vi ŝatus partopreni (Esperanto ĉi-jare
mankas).
Legu pliajn informojn kaj trovu ĉiuj bezonataj ligiloj en:
*https://esperanto.wiki/evento/vikimanio-2021
<https://esperanto.wiki/evento/vikimanio-2021>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Ĵus en Vikipedio finiĝis la Unesko-konkurso kaj *komenciĝas nova konkurso
- Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021 (#WPWP)*!
Oni diras, ke "1 bildo valoras 100 vortojn". Sed en la Esperanta Vikipedio
daŭre estas multaj artikoloj al kiuj mankas taŭga bildo, sono aŭ video -
kaj tial niaj legantoj lernas malpli ol povus.
Feliĉe, aldono de plurmediaĵo al artikolo estas signife pli facila ol verko
de nova artikolo - kaj kun iometo da trejnado ĝin povas fari viki-novulo
jam post mallonga tempo.
Tial pluraj Vikipedio, kaj ankaŭ nia kara Esperanta, nun lanĉis kampanjon /
konkurson ĝuste pri aldonado de plurmediaĵoj. Aldone, *ni aparte fokusiĝas
al viki-novuloj*, por kiuj tio povas esti bona unua paŝo.
Danke al subvencio de la Fondaĵo Vikimedio vi povas gajni etajn premiojn en
formo de donackarto. Sed eĉ sen venko, ĉiu bona kontribuo al Vikipedio
helpas - kaj tio gravas plej!
Venu al la konkursa paĝo por detaloj kaj partoprenu (en Julio kaj Aŭgŭsto
2021):
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Vikipediaj_pa%C4%9Doj_volas_fotojn_2…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
La Esperanta Vikipedio atingis novan milon da artikoloj. Restas malpli ol 3
000 por atingo de ronda 300 000!
*Kiel helpi?*
Ankaŭ por disvolvo de nova enhavo en la Vikipedio, ni partneriĝis kun UEA
kaj kunorganizas konkurson pri Unesko. La valoroj kaj idealoj de Unesko
(paco, toleremo, justeco ks) estas proksimaj al koro de Vikimedianoj kaj
Esperantistoj. Restas 22 plenaj tagoj por ke ankaŭ vi verku ion pri Unesko,
plirapidigu alvenon al 300 000 artikoloj kaj gajnu premiojn de UEA!
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Unesko_2021
Por instigi esperantistojn verki Vikipedion por la unua fojo, Esperanto kaj
Libera Scio (ELiSo) partneriĝis kun UEA, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo
en la Kampanjo Vikipedio 300 000.
Bonvolu diskonigi jenan ligilon al viaj amikoj, kiuj povus interesiĝi. En
la jena retejo estas superrigardo de la kampanjo, kaj ankaŭ retpoŝta
abonilo danke al kiu ni povos informi vin kaj viajn amikojn pri similaj
kampanjoj, konkursoj kaj eventoj.
https://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Paco naskiĝas en mensoj kaj koroj de homoj.
UEA kaj ELiSo / VMEO kunigis siajn fortojn por subteni disvastigon de tiuj
ĉi valoroj kaj idealoj de Unesko per Esperanto, specife per artikol-redakta
konkurso okazanta dum *Junio 2021* en la *Esperanta Vikipedio*.
Ĝian okazigon instigis rekte Unesko, kiu konsideras Vikipedion taŭga
maniero por subteni sian mision. Ni montru al Unesko, kiom tio veras!
*Kiel partopreni?*
Legu la regulojn, verku / traduku novajn aŭ plibonigu jamajn artikolojn en
la Esperanta Vikipedio pri Unesko kaj listigu viajn artikolojn en la
konkursa paĝo. Fine UEA sendos premiojn por 5 venkintoj.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Unesko_2021
PS: Se via amiko aŭ kolego interesiĝus, certe invitu lin / ŝin ;-)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto, kunorganizanto de la konkurso
Saluton, kara!
*Resumo*: ELiSo / VMEO havas pli modernan version de dissendolistoj. Iliaj
novaj adresoj estas wikimedia-eo(a)lists.wikimedia.org kaj
wikimedia-eo-anoncoj(a)lists.wikimedia.org . Laŭeble registriĝu en la nova
sistemo; kaj ŝanĝu la adreson al kiu vi sendos diskuterojn.
La mondo ne staras sur la sama loko, sed progresas. Kaj kun ĝi progresas
ankaŭ la vikimedia movado. Nun tio motriĝis ankaŭ en drasta modernigo de
retpoŝtaj dissendolistoj - kaj esperantistoj apartenas (eĉ se ne intence :)
al unuaj.
La modermigo alportas kelkajn longe petatajn ŝanĝojn:
- pasvortoj ne plu estas stokataj kiel plata teksto
- la interfaco aspektas kiel de tiu ĉi jarmilo
- por ĉiuj listoj sufiĉas al vi nur 1 komuna konto
- vi povas sendi mesaĝojn per la reta interfaco
La modernigon ni, esperantistoj, utiligis por ĝisdatigi nomon de niaj
dissendolistoj:
- diskutoj: wikimedia-eo(a)lists.wikimedia.org
- anoncoj: wikimedia-eo-anoncoj(a)lists.wikimedia.org
Pro iu eta teĥnika afero ŝanĝiĝis la URL de niaj listoj al:
-
https://lists.wikimedia.org/postorius/lists/wikimedia-eo.lists.wikimedia.or…
-
https://lists.wikimedia.org/postorius/lists/wikimedia-eo-anoncoj.lists.wiki…
*Kion vi faru nun:*
1. registriĝu en la nova sistemo per la sama adreso, kiun vi uzis en la
malnova (vi havos tuj aliron al viaj listoj):
https://lists.wikimedia.org/accounts/signup/
2. notu novajn adresojn en viaj kontaktoj
Amike teĥnike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
po 3. 5. 2021 o 12:36 Michal Matúšov <kubof.hromoslav(a)gmail.com> napísal(a):
> Saluton.
>
> Dum semajno estis neniu kontraŭo, do mi petis ailnomon de niaj
> dissendolistoj:
> https://phabricator.wikimedia.org/T281686
>
> Mi observas la aferon kaj informos kiam ĝi estos ŝanĝita. Dume libere
> diskutu ĉi tie, poste simple sendadu mesaĝojn al nova adreso.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>
>
> po 26. 4. 2021 o 21:29 Michal Matúšov <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
> napísal(a):
>
>> Saluton.
>>
>> La Fondaĵo Vikimedio (finfine) ĝisdatigas Mailman, la sistemon kiu
>> funkciigas vikimediajn disseondolistojn (kiel tiu ĉi). Por pliaj informoj
>> vidu la plusenditan mesaĝon sube.
>>
>> Se vi nur legas kaj skribas mesaĝojn, vi apenaŭ ion rimarkos.
>>
>> *GRAVA*: Mi pripensas ĉu utiligi la okazos ankaŭ por alia ŝanĝo, specife
>> por ni, esperantistoj. La dissendoliston ni kreis en tuta komenco de nia
>> agado kun iom provizora nomo "eliso". Tio ja funkcias, sed nek klare
>> montras la vikimedian, nek Esperantan parton.
>> *Mi proponas ŝanĝi nomon de niaj dissensolistoj:*
>>
>> - nun: eliso, eliso-anoncoj
>> - propono ŝanĝi al: wikimedia-eo, wikimedia-eo-anoncoj
>>
>> *Se ĝis fino de la monato ne estos fortaj kontraŭoj, mi petos la
>> administrantojn de la dissendolista sistemo pri alinomo.*
>>
>> (parenteze, mi laboras por malnecesigi la anoncan dissendoliston, ĉar
>> tion ni povas faradi pli bone per programo CiviCRM instalita en nia retejo
>> (kiu provizas pli bonajn funkciojn, ekzemple alvokadon per propra nomo de
>> homo, abono de specifaj anoncoj laŭ temo, ktp) sed tio iom daŭros,
>> espereble ne pli ol monaton, sed ni ankoraŭ ne venis tien)
>>
>> Amike
>> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>>
>>
>> ---------- Forwarded message ---------
>> Od: Kunal Mehta <legoktm(a)debian.org>
>> Date: št 22. 4. 2021 o 2:46
>> Subject: [List admins] Mailman3 upgrade beginning soon, action needed
>> To: <listadmins(a)lists.wikimedia.org>
>>
>>
>> Dear Wikimedia mailing list admins,
>>
>> As you may have heard, we will be upgrading the mailing list software to
>> Mailman 3, which is a full rewrite, fixing lots of long standing issues,
>> especially around security. A short list of improvements:
>>
>> * One user account (no more monthly password reminder emails or list
>> passwords)
>> * Ability to search through archives
>> * Posting through a web interface
>> * A web interface that doesn't look like its from the early 2000s
>>
>> For the most part, if you just send and receive mail from the list,
>> nothing dramatic will change.
>>
>> A test installation is available at <https://lists-next.wikimedia.org/>
>> if you'd like to take a look now (all data will eventually be deleted).
>> We can import your list into the test system so you can look around the
>> new interfaces, make sure settings were migrated correctly and archives
>> display correctly.
>>
>> We're still finalizing the exact dates, but we may start migrating
>> mailing lists starting next week. They'll be migrated in batches,
>> starting with lists with no archives, and then going by size of archive
>> and # of subscribers. Expect very big/old lists (wikimedia-l,
>> wikitech-l, etc.) to go last. We plan to send a notification to the list
>> admins when we start migrating the list and once it's finished.
>>
>> We will need help from list admins to make this go smoothly.
>>
>> * If your list is obsolete or should be archived, please add
>> "[OBSOLETE]" or "[ARCHIVED]" to the list description and we'll take care
>> of the rest.
>> * Please update your list description to indicate who the list admins
>> are (either usernames, email addresses, etc.)
>> * If you'd like to volunteer your list to go early, let us know.
>> * On the other hand, if you think your list needs special handling and
>> should go later, let us know as well.
>> * It is our intention to have all mailing lists be publicly listed,
>> please let us know if you have a reason that the existence of your list
>> should be kept private.
>> * If you've lost track of all the lists you're responsible for, we can
>> look it up for you :)
>> * The canonical URL of your mailing list will change. If you link to
>> your mailing list in help pages, templates, etc. You should update it
>> after migration. For example
>> <https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikitech-l> will change to
>> <
>> https://lists.wikimedia.org/postorius/lists/wikitech-l.lists.wikimedia.org/>
>>
>> (we expect to provide redirects).
>> * For public archives, we will ensure that archive links will not break.
>> For private lists, we do not intend to support old archive URLs - if
>> this is a big issue for you, please let us know.
>>
>> There's probably stuff we missed to mention, if you have questions,
>> concerns, comments, please let us know on this list or #wikimedia-tech
>> on IRC.
>>
>> For tracking the work see https://phabricator.wikimedia.org/T280322
>>
>> Thanks,
>> Amir (Ladsgroup) and Kunal (Legoktm)
>>
>> _______________________________________________
>> Listadmins mailing list
>> Listadmins(a)lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/listadmins
>>
>> By sending a message to this list, you email all admins of all lists. To
>> request technical changes for a specific list, instead create a task in
>> Phabricator. See https://meta.wikimedia.org/wiki/Mailing_lists
>>
>
Saluton!
Kiel promesite en la Jara plano 2021, la Estraro laboras pri nia partopreno
en projekto subvenciata de Erasmus+.
Antaŭ ol mi povos provizi pliajn detalojn, mi ŝatus inviti vin registriĝi
kiel interesiĝanto pri partopreno. Tio estas esprimo de *ĝenerala* intereso
partopreni, vi ne devos partopreni jam sekvan projekton. Kiam laboro pri
projekto pliprogresos. ni kontaktos unue ĉiujn interesiĝantojn, kiuj
registriĝis.
Taskoj de partoprenontoj dependos de konkreta projekto kaj ili estos
kominikitaj kun interesiĝantoj *antaŭ* konfirmo de partopreno. Kutimaj
taskoj estas veturo al alia lando por trejnado aŭ alia edukado, kreado de
eduka aŭ informa materialo (broŝuro, video ktp), eĉ trejnado de aliaj
aktivuloj.
Utiligu vian oportunon kaj registriĝu ankoraŭ hodiaŭ!
https://esperanto.wiki/2021/partoprenu-kun-vikimedianoj-en-erasmus#crm-cont…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Vikipedio proksimiĝas al atingo de 300 000 artikoloj. Laŭ kalkuloj, tio
okazos ĉirkaŭ duono de Julio 2021.
Laŭ instigo de UEA, pluraj gravaj tutmondaj Esperantaj organizoj, nome
ELiSo / VMEO, ILEI kaj E@I, kunigas sian voĉon kaj lanĉas la kampanjon
"*Vikipedio
300 000*" por atingi tiun mejloŝtonon pli frue - jam antaŭ Julio 2021.
Ni, vikimedianoj, simple plu faru tion, kion ni jam nun faras - *ni verku
bonkvalitajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio*. Avantaĝe ni povas tion
kunigi kun pluraj konkursoj en tiu ĉi tempo:
- VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo (ĝis fino de Aprilo)
- VikiPorHomajRajtoj (ĝis la 15a de Majo)
- Afrika monato (Majo)
- eble eĉ plia ;-)
Sed ni kuniĝis kun niaj partneroj ankaŭ por utiligi la okazon por *inviti
novulojn al nia Vikipedio*. Nun estas taŭga tempo por alparoli tiun
heziteman amikon, kiu pripensas ekverki, sed mankas al li taŭga okazo. Nun
ni verkas "kune" eĉ preter kutime Vikipedia komunumo!
Por pliaj informoj kaj rekomendoj, legu la kampanjan paĝon:
https://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
*Resumo*: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj Libera Scio"
al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por uzado en Esperantujo).
Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe se vi *forte*
kontraŭas, skribu tion nun.
Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en niaj sociaj
retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon "Esperanto kaj
Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema organizo,
ni povos kaj oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan nomon
"Vikimedio Esperanto".
Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado de reputacio
por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste nomos nin aliiel). Sed
nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos iujn lokajn
pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu nomo estas vere balasta. Precipe
temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa trafado al Esperanto -
kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas nure Esperanta organizo (do
sen rilato al Vikimedio).
La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
1. strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera
Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
2. strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon
(konkrete "Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono
kiel Tema organizo.
La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial tion ne faros
memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la Estraro preparos
dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala
asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon); kaj 2) la Estraro komunikos
kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri aliĝintaj
organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas
rezervita por organizo de pli alta rekono.
La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto) uzi. Natura
nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar ni estas registritaj
en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli grandan emfazon al la vorto
"Vikimedio", ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj
konsekvence donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la
publiko). Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun
alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble,
aliaj proponoj estas bonvenaj!
Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La institucio per
kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio) konfirmis tion.
Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia movado kaj alia nomo en sia
loka medio ne estas nekutima. Ni havas bonan reputacion kaj mi kredas, ke
AffCom permesus tion al ni.
Fine, multo dependos de decido de AffCom, ĉar ili rajtas malpermesi al ni
uzi la vorton "Vikimedio" en nia oficiala nomo.
*Kion vi faru nun?*
Se vi konsentas - nenion.
Se vi malkonsentas - skribu tion.
Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio Esperanto" kaj tion
emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema organizo. La Estraro jam decidis sian
plian laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro simple
plenumos la laboron.
Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo, skribu tion *nun*! Se pluraj
homoj *forte* kontraŭos ene de semajno, la Estraro repripensos la aferon.
Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se
homoj ne kontraŭos).
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto