Saluton!
La Fondaĵo Vikimedio nuntempe elektas 2 novajn membrojn por sia Estraro kaj
invitis nin, Vikimedion EO, kunelekti. En VMEO ni aprezas vian personan
opinion, volas aŭdi ĝin kaj invitas vin skribi ĝin al ni! Via opinio estos
konsiderita en la voĉdono, kiun faros nia Estraro, kaj kiun mi (kiel
reprezentanto de VMEO en la procezo) poste plenumos. Se vi ne povos
partopreni, la Estraro faros sian plejbonon por elekti la plej taŭgajn
kandidatojn.
Ĉar Vikimedio EO estas membra organizo, opinioj de niaj membroj pezas pli. Vi
ankoraŭ povas membriĝi <https://esperanto.wiki/alighilo> por plifortigi
vian voĉon.
Kiel partopreni?
1. lernu pri dezirataj kapabloj kaj spertoj, kaj pri roloj kaj
respondecoj de estraranoj
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Apply_t…>
2. ekkonu la kandidatojn
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Candida…>
3. skribu al mi vian opinion / preferon pri la kandidatoj (laŭeble
inkludu eta klarigon kiu faceto de ili esta aparta grava laŭ vi)
La procezo baldaŭ finiĝos, do bv. skribi al mi *ĝis la fino de la 13-a de
Julio 2022 al la adreso kubof.hromoslav(a)esperanto.wiki*.
(Mi planis inviti vin pli frue, sed amaso de alia laboro preventis min - mi
dankas pro via kompreno! En la Estraro ni volas plialtigi kvaliton de nia
laboro kaj komuniki pli frue. Tial ni laboras pri pli justa disdivido de
laboro, kaj ĝenerale pri plialtigo de organiza daŭropoveco. Rilate al tio
ni baldaŭ prezentos iujn rezutlojn kaj alvokojn por agado. Jam nun vi povas
kandidatiĝi por servi kiel "ĝenerala" volontulo
<https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D…>
(baze, atendolisto por konkreta laboro / funkcio / posteno).)
Amike
Michal Matúšov
Reprezentanto de VMEO en la Estrara elekto de VMF en 2022
Saluton!
En Septembro okazos Vikimedia Pintkunveno 2022
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Summit_2022>. Ĝi estas la plej
alta movada kunveno de vikimedianoj, kaj fokusiĝas pri la Movada strategio
2030 <https://meta.wikimedia.org/wiki/Movement_Strategy/eo>. Vikimedio EO
estis denove invitita partopreni - kaj ĉi-jare *VI* povas esti en nia teamo!
Ni serĉas entuziasmajn, strategie pensantajn homojn, ideale kun jama
organiza sperto en Vikimedio EO (aŭ almenaŭ intereso pri tia agado) kaj
ideale kun spertoj pri la Movada strategio 2030 (aŭ intereso ekokupiĝi pri
ĝi - pri kio ja (respondeca prepariĝo por) Vikimedia Pintkunveno povas
helpi ;).
La evento estos hibrida, kaj ni havas 3 lokojn por virtuala partopreno. Ĝi
okazos 9-11-a de Septembro 2022. Taŭga partopreno postulas kapablon
sencohave partopreni en grupaj diskutoj en la angla lingvo (vikimedio
ankoraŭ ne trovis idealan internacian lingvon...).
*Kandidatiĝu:*
Plenigu la *volontulan formularon*
<https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D…>
antaŭ la *28-a de Julio 2022*.
La Estraro poste elektos niajn 3 partoprenontojn.
Nome de la Estraro
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
De la Estraro de Vikimedio EO ni alportas novan bonan mesaĝon - VMEO
intencas aliĝi kiel (eble eĉ fonda) membro de planata formala organizo
Vikimedio
Eŭropo <https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Europe>!
Vikimedio Eŭropo - VMEU (dume nomata nur *Wiki Europe*, pro neceso ricevi
bezonatajn permesojn por uzi la markon "Wikimedia") estas sekva paŝo por
politika pledado por Vikimediaj valoroj en Eŭropo kaj aparte en la Eŭropa
unio. Ĝi staras sur la fundamentoj de preskaŭ jardeko de politikpleda
laboro de "Free Knowledge Advocacy group EU" (FKAGEU), sed nun kun
(planata) formala jura personeco, nomo klare montranta apartenon al
Vikimedio kaj pli vasta malfermiteco al entoj de la Vikimedia movado.
Per nia partopreno ni helpos plifortigi tiun ĉi gravan iniciaton kun influo
al tuta Eŭropo. Tiel VMEU povos pli forte pledi por liberaj kulturo,
edukado, por travidebleco kaj privateco kaj aliaj vikimediaj valoroj. Tio
reciproke plifortigos ankaŭ nin, aparte ĉar ni havas sidejon en Eŭropo.
Ankaŭ grave, konsiderata estas iaspeca helpo por partopreno en projektoj de
Erasmus+ (VMEO planas en estonteco pli utiligadi tion - ni jam havas bonajn
kontaktojn kun iuj Esperantaj organizoj, kaj aldonaj bonaj kontaktoj kun
Vikimediaj organizoj estos aparte aprezataj).
Nia (planata) membreco en VMEU postulos de ni 1-foje jare sendi
reprezentanton al ties Ĝenerala asembleo por partopreni en altnivela
kundecidado kaj voĉdonado. Membraj organizoj de VMEU ideale finance
kontribuu al ties agado, sed membreco povas esti ankaŭ senpaga - ni ankoraŭ
plidetaligos tion poste.
Ni informos vin plue kiam venos plia progreso.
Ŝajnas, ke ĉi-jare ni povas ne nur finfine plialtigi nian rekonon en la
Vikimedia movado de "Uzanto-Grupo" al "Tema organizo", kaj membriĝi en
ambaŭ UEA kaj TEJO, sed neplanite ankaŭ en plia Vikimedia organizo :-)
Aspektas kiel bona jaro!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Jam sekvajn tagojn, ekde la 8-a ĝis la 10 de Julio 2022, okazos senpaga
virtuala evento en la angla lingvo Vikidatumaj Tagoj de datuma kvalito 2022!
Datumoj de Vikidatumoj estas vaste uzataj de Vikimediaj projektoj (inklude
Esperantaj) kaj ankaŭ preter ili. Tial aparte gravas kvalito de la datumoj.
Ĝuste pri tio temas tiu ĉi evento!
Aparte por esperantistoj estas interesa la parto pri leksikografiaj datumoj
<https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/eo> (pri
vortoj), ĉar tiujn eblas uzi por krei liberajn vortarojn, aŭ eĉ bazajn
artikolojn per (nove kreata) Abstrakta Vikipedio.
Ĉiuj bezonataj informoj
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Events/Data_Quality_Days_2022
Abonu retpoŝtajn novaĵojn pri Vikidatumoj 👇
https://esperanto.wiki/evento/vikidatumaj-tagoj-de-datuma-kvalito-2022
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton kara!
*Por Junio 2022 ni invitas vin konkursi kun ni en la Esperanta Vikivojaĝo -
Eventejo 2022! *Kiel jam la nomo sugestas, *la temo* estas aparte speciala
kaj proksima al koro de multaj verdlingvaj samideanoj - *Esperantaj
renkontiĝoj* (pli precize turismaj informoj por veni al ili)* ❤️*
Tiun ĉi konkurson ni organizas ekskluzive nur kun Esperantaj partneroj,
kiuj elektis la plej gravajn artikolojn pri siaj renkontiĝoj, kaj ankaŭ
provizas por vi premiojn. Tiu estas *Kanada Esperanto-Asocio* plej elstare
pri *Universala kongreso en Montrealo* sed ankaŭ aliaj,
*Esperanto-Kultur-Centro
Tuluzo* pri *SEMEO* kaj staĝoj en Aruto, *Bjalistoka
Esperanto-Societo* pri *Bjalistokaj
Zamenhof-Tagoj*, kaj la renkontiĝo *IJK 2022*. Kun alia partnero ni
fintraktas kaj probable balday aliĝos. Aparte notindas, ke ambaŭ ĉi-jaraj
plej pintaj renkontiĝoj partoprenas en la konkurso 😉
*Partoprenu en Vikivojaĝo!
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Ĉi-foje ni aparte *fokusiĝas pri Vikivojaĝo* - nova, ankoraŭ malmulte
konata frato de Vikipedio, kie vi trovas turismajn gvidilojn pri diversaj
lokoj sur (kaj ekster de :) Tero. Sed pro sia noveco ĝi ankoraŭ bezonas
plurajn helpajn manojn!
Imagu, ke vi veturas al Esperanta renkontiĝo kaj por plani vian
tutan vojaĝon plene sufiĉas informoj en Esperanto. Pluraj organizantoj de
eventoj faras pri tio tre bonan laboron! Sed ili kutime havas ankaŭ amason
de alia laboro por fari. Tie venas oportuno por ni - vikimedianoj!
La absoluta bazo por agrable kaj sekure vojaĝi estas informoj pri *lando, urbo
kaj lingvo*. Kiam ni faros tiujn artikolojn en Vikivojaĝo por eĉ nur ĉiuj
landoj kie ofte okazas Esperantaj renkontiĝoj, tio jam signife plialtigos
valoron de Vikivojaĝo por Esperantistaj vojaĝantoj!
*Konklude, dum Junio 2022 verku en Vikivojaĝo pri la elektitaj Esperantaj
renkontiĝoj, aliĝu al la konkurso kaj venku ;-)*
*Partoprenu en Vikivojaĝo!
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Eventejo 2022
Ĉeforganizanto
Saluton!
✨ JEFO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la trejnadon
TnT: Trejnu novajn Trejnistojn!
Aldone, Vikimedio EO (sendepende de ili) helpas varbi kaj provizas aldonan
monsubtenon por vojaĝado.
Kandidatiĝu nun por la trejnado! (ĝis la 22-an de majo 2022 inkluzive)
https://forms.gle/8BcEjhJkeSkJmQAY7
Aldone, kandidatiĝu por aldona monsubteno de VMEO - ĝis la 22-a de majo
inkluzive - skribu koncizan mesaĝon al kubof(a)esperanto.wiki kun eta
prezento kiu vi estas, viaj ĝisnunaj Vikimediaj spertoj, kial vi volas
trejni kaj almenaŭ ideo pri kio vi volas trejni rilate al Vikimedio.
Iĝu TREJNISTO!
Dum 8 intensaj labortagoj, vi akiros ĉiujn gravajn bazajn konojn, spertojn
kaj labormetodojn kiujn vi bezonos por poste krei kaj gvidi viajn proprajn
trejnadojn! 😁
📍Loko: en Moissac, apud Tuluzo (Francio);
📅 Datoj: de vendredo la 17an de junio (alventago) ĝis dimanĉo la 26an de
junio (forirtago) 2022.
🍴Manĝoj kaj loĝado estos prizorgitaj. Vojaĝo estos repagita ĝis 80 eŭroj
de la organizantoj.
Vikimedio EO kovros aldonajn vojaĝajn kostojn ĝis 40 € al partoprenanto,
kiu estas aktiva vikimediano kaj volas trejni pri Vikimediaj aferoj al
esperantistoj, aŭ pri bezonataj kapabloj al aktivuloj de Vikimedio EO.
(la mona subteno de VMEO celas ebligi partoprenon al entuziasma, aspiranta
trejnisto-vikimediano, kiu sen ĝi havus problemojn partopreni; elektito
devos vojaĝi malmultekoste kaj prezenti realajn vojaĝajn biletojn; ĝi ne
estas poŝmono :)
Eĉ se vi ne emas trejni pri Vikimedio aŭ por Vikimedio EO, vi estas bonvena
kandidatiĝi al la ĉefa trejnado - vi nur ne ricevos subtenon de VMEO.
Pri vi:
• Vi estas juna esperantisto inter 18-35 jaraĝa;
• Vi flue parolas Esperanton (por prepari materialojn kaj liveri
trejnadon);
• vi loĝas en lando de Konsilio de Eŭropo;
• Vi estas laborema, pasia kaj lernema – tio plej gravas.
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton kara!
En Vikimedio EO ni organizas novan konkurson - *aparten specialam* - al kiu
mi kore invitas vin!
Per kio speciala? *Ĝi okazas en la angla Vikipedio!* Vizitu la konkursan
paĝon! <https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:CEE_Spring_2022>
En Vikimedio EO *ni laboras ankaŭ pri Esperanto*, ne nur *en* ĝi. Kaj
ne-Esperantaj Vikipedioj estas bonegaj por tiu ĉi celo! Avantaĝo estas, ke
helpi verki pri Esperanto povas ankaŭ neesperantistoj. Tamen, spertoj de
esperantistoj kiel vi estas ege valoraj kaj gravaj en tia ĉi konkurso, ĉar
vi povas koncentriĝi pri la plej gravaj aferoj kaj aparte bone konas
fontojn de kiuj vi povas citi informojn!
Tial mi invitas vin (se vi bone verkas en la angla) ankoraŭ hodiaŭ *legi
detalojn kaj mem partopreni
<https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:CEE_Spring_2022>*!
La konkurso VikiPrintempo COE fokusiĝas pri la regiono de *Centra kaj
Orienta Eŭropo*. Kaj ĉar Esperanto devenas ĝuste de tiu regiono, ni povis
facile inkludi ĝin. Fakte, dum lastaj jaroj partoprenantoj de VikiPrintempo
en aliaj lingvoj plendis, ke ne estas sufiĉa materialo en la angla, de kiu
ili povus traduki - tio estis nia inspiro por helpi krei altkvalitajn
artikolojn pri Esperanto en la angla Vikipedio.
Apartan atenton ni dediĉas al la *altprioritataj artikoloj pri Esperanto
kaj L. L. Zamenhof*. Ideale la konkurso (kaj vi ;) helpu al ili esti
elstaraj!
La konkurso daŭros *ĝis la 31-a de Majo 2022*, do venu kaj helpu kunverki
<https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:CEE_Spring_2022>!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, kara!
*Jam post kelketaj horoj *okazos Kunsido de Ĝenerala asembleo -
sabate, la *26-an
de Marto 2022 je 15:00 - 17:00 UTK*.
Ni kunsidos per reta video-renkontiĝejo Jitsi de VMEO
<https://meet.jit.si/VMEO>. Ĝi bone funkcias per kutima krozilo (ŝajne plej
bone en Google Chrome / Chromium) sen bezono de instalo de io ajn. Tamen,
por iuj ĝi pil rapidas kaj glatas per poŝtelefona aplikaĵo. La elekto estsa
via ;-)
Ĉiuj informoj pri la kunsido estas en la eventa paĝo en nia retejo
<https://esperanto.wiki/evento/4-a-kunsido-de-generala-asembleo-2022-1>. Se
vi planas partopreni, bonvolu aliĝi per la formularo en tiu paĝo.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton kara!
En la tutmonda vikimedia movado estis dum lastaj jaroj kreita Universala
Kondutkodo, kiu difinas absolute minimumajn kondiĉojn de kondutado, kiu
estas postulata de ĉiu Vikimedia kontribuanto kaj aktivulo. La Kondutkodo
celas validi por ĉiuj, sed servi aparte bone por malgrandaj komunumoj, kiuj
ne havas sufiĉajn rimedojn por krei similan kodon por si mem kaj devigi
ĝian sekvadon.
Ĝia kreado okazas en kelkaj fazoj.
Nuntempe vi estas bonvena *voĉdoni pri Gvidlinioj pri eldevigo de sekvado
de la Universala Kondutkodo - ĝis la 21-a de Marto 2022!*
Pliajn informojn, inklude pri via rajto voĉdoni, trovu en:
*https://meta.wikimedia.org/wiki/Universal_Code_of_Conduct/Enforcement_guidelines/Voting/eo
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Universal_Code_of_Conduct/Enforcement_guide…>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton kara!
Dum lastaj tagoj ni estis atestantoj de komenco de nova milito - Rusia
armeo invadis Ukrainion, puŝante ties konflikton al nova, vere malplaĉa
nivelo.
Bonkoraj homoj en tiu ĉi situacio demandas kion fari por helpi al nia homaj
fratoj en Ukrainio. Kaj ja estas pluraj manieroj por helpi - sed
plejparton de ili ni nun ne tuŝos. Tamen, niaj kolegoj en Vikimedio
Ukrainio alvokis nin pri helpo-maniero, pri kiu ni (inklude vin!),
vikimedianoj, tre spertas - *verki por la Esperanta Vikipedio artikolojn
pri la ukraina kulturo!* Krom la kultura helpo al la popolo, kiu ĵus estis
milite atakita, vi ankaŭ povas gajni premion. (La konkurson ne organizas
VMEO, sed volonte helpas diskonigi ĝin.) La konkurso estis preparita kaj
komenciĝis jam antaŭ la milito, do ne temas pri rekta konsekvenco sed pri
tempa koincido.
*Kiel partopreni*: verku por la Esperanta Vikipedio artikolojn pri ukraina
kulturo kaj enskribiĝu en la liston de partoprenantoj
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Ukraine%27s_Cultural_Diplomacy_Month_2022/P…>
*Kiam*: ĝis la 17-a de Marto 2022 (UTK)
*Pliaj informoj*: oficiala retejo
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Ukraine%27s_Cultural_Diplomacy_Month_2022/eo>
(en Esperanto)
De nia Estraro ni sendas pacajn salutojn!
KuboF Hromoslav